Septuaginto
Septuaginto estas greka traduko de la hebrea Biblio, la laboro de 70 aŭ 72 helenigitaj judoj en Aleksandrio sub la Ptolemeoj ĉirkaŭ 280 a.K. Septuaginto estis la ĉefa greka traduko inter helenigitaj judoj ĝis la 1-a jarcento. Ĝi estas la versio de la Biblio citita en la Nova Testamento kaj la Grekaj Patroj. Eĉ hodiaŭ, ĝi estas la preferata versio de ortodoksismo.
La nomo devenas de la latina vorto septuaginta ("sepdek"). La mallongigo estas LXX.
Laŭ Josephus, la 70 tradukistoj laboris sendepende sed mirakle produktis la saman tradukon. La traduko estis por la Biblioteko de Aleksandrio.
La hebrea teksto, de kiu Septuaginto estas traduko, ne estis la Masora Biblio, sed alia, pli antikva hebrea teksto, kiu nun estas perdita.
Sankta Hieronimo, en sia latina traduko (la Vulgato), uzis Septuaginton sed kontrolis ĝin per la Masora teksto.
Tiu Septuaginto, kiun ni havas, estis redaktita de Origeno en la 3-a jarcento.
La plej antikvaj manuskriptoj de la Septuaginto estas la Codex Vaticanus el la 4-a jarcento kaj la Codex Alexandrinus el la 5-a jarcento.
La libroj kaj ordo en Septuaginto:
- Genezo
- Eliro
- Levidoj
- Nombroj
- Readmono
- Joŝuo
- Juĝistoj
- Rut
- Reĝoj (kvar libroj: 1 & 2 Samuel, 1 & 2 Reĝoj)
- Kroniko (du libroj) 1-a libro de la Kroniko 2-a libro de la Kroniko
- Ezra (du libroj: la dua libro estas la Ezra de la protestanta Biblio)
- Neĥemja
- Ester
- Judit
- Tobit
Makabeoj (kvar libroj)- Psalmaro
- Manase
- Sentencoj
- Predikanto
- Alta Kanto
- Ijob
- Saĝeco
- Siraĥido
- Hoŝea
- Joel
- Amos
- Obadja
- Jona
- Miĥa
- Nahum
- Ĥabakuk
- Cefanja
- Ĥagaj
- Zeĥarja
- Malaĥi
- Jesaja
- Baruĥ
- Plorkanto
- Jeremia
- Jeĥezkel
- Daniel
- Kanto de Tri Junuloj
- Susana (= Daniel 13 en la katolika Biblio)
Bel kaj la Drako (= Daniel 14 en la katolika Biblio)
Vidu ankaŭ |
- Nova testamento
- Evangelio
- Apokrifoj
- Duakanonaj Libroj
Eksteraj ligiloj |
- Teksto de la Septuaginto kun angla traduko.
Studoj de la Septuaginto (angle).