Budaörs
Budaörs | |||
---|---|---|---|
urbo | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Hungario | ||
Regiono | Meza Hungario | ||
Departemento | Pest | ||
Distrikto | Budakeszi | ||
Adreso | Szabadság út 134. 2040 Budaörs | ||
Ĝemelurboj | Bretzfeld | ||
Poŝtkodo | 2040 | ||
Telefona antaŭkodo | (+36) 23 | ||
Kodo laŭ KSH | 23278 | ||
Retpaĝaro | www.budaors.hu | ||
Politiko | |||
Urbestro (ekde 2013) | Tamás Wittinghoff (BFE[1]) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 28 045 (1-a de januaro 2015)[2] | ||
Loĝdenso | 1 224,84 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 47° 28′ N, 18° 58′ O47.45972222222218.961111111111Koordinatoj: 47° 28′ N, 18° 58′ O | ||
Areo | 23,59 km² (2 359 ha) | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Budaörs [+] | |||
Budaörs [budaorŝ], germane Wudersch estas urbo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, (iam en subregiono Budaörs, kies centro ĝi estis), en Distrikto Budakeszi. La nomo signifas Buda-posteno.
Enhavo
1 Situo
2 Historio
3 Vidindaĵoj
4 Famuloj
5 Esperanto
6 Ĝemelkomunumoj
7 Referencoj
Situo |
Budaörs situas ĉe montoj, kontaktiĝanta kun Budapeŝto. Ĝi havas fervojon al Vieno, krome aŭtoŝoseojn al Balatono (M7), Vieno (M1) kaj (M0), kiu ĉirkaŭas Budapeŝton. Iam interurba tramo trafikis el la ĉefurbo, nun nur ĉefurbaj aŭtobusoj. Ĝis 1950 tie estis la budapeŝta aerodromo. Nuntempe sportaj flugmaŝinoj uzas ĝin.
Historio |
En la 17-a kaj 18-a jarcentoj alvenis are ŝvaboj, apogantoj de la Habsburgoj. En 1921 okazis bataleto: eksreĝo Karlo la 4-a vagonare alvenis por fari puĉon. La kontraŭreĝaj fortoj estis malmultaj, kaj ili detruis la relojn. Komenciĝis pafado, sed Karlo diris: sufiĉas el la batalo kaj kapitulacis spite la fortosuperecon. En 1945 okazis longa kaj kruela sieĝo de la ĉirkaŭaĵo. Poste la ŝvaboj estis deportitaj al Germanio.
Dum la socialisma erao are konstruiĝis 10-etaĝaj domoj. Apud la urbo vendejcentro troviĝas. Oni planas metroon el Budapeŝto.
Vidindaĵoj |
- Preĝejo Johano Nepomuka (Budaörs)
Famuloj |
- en Budaörs naskiĝis pentristo László András Alföldi
- en Budaörs mortis:
dramisto Péter Siposhegyi
inĝeniero Pál Michelberger
Esperanto |
Estas delegito de UEA tie.
Ĝemelkomunumoj |
Nová Vieska, Slovakio
Bretzfeld, Germanio
Pirgos, Grekio
Kanjiĵa, Serbio
Referencoj |
↑ Budaörs települési választás eredményei (magyar nyelven) (html). Országos Választási Iroda, 2010. október 3. (Hozzáférés: 2012. január 15.)
↑ Magyarország közigazgatási helynévkönyve, 2015. január 1. (magyar és angol nyelven). Központi Statisztikai Hivatal, 2015. szeptember 3. (Hozzáférés: 2015. szeptember 4.)