Taktindiko






indiko de 3/4-takto


La taktindiko staras je la komenco de muzikaĵo post la klefo kaj eventualaj antaŭsignoj kaj indikas la taktspecon de muzikaĵo. Male al la antaŭsignoj la taktindiko staras – kondiĉe ke la taktspeco ne ŝanĝiĝas – nur en la unua notliniaro kaj ne estas ripetata en ĉiu notliniaro.


Kutimas la skribmaniero kiel matematika frakcio kun numeratoro kaj denominatoro, tamen sen frakcistreko. La denominatoro difinas, kiu notvaloro egalas unu taktotempon. La numeratoro indikas la nombron de taktotempoj po takto. El la pli malnova mensuralnotacio postrestis la kutimaj skribmanieroj C por la 4/4-takto samkiel Allabreve.svg por la 2/2-Takt (Alla breve) .







Popular posts from this blog

Alcázar de San Juan

Griza ansero

Heinkel He 51