Katalin Kosztándi
KOSZTÁNDI Katalin (fraŭlinnomo: Katalin Bálint) estas rumanuja hungara pentristo en Rumanio naskita la 2-an de januaro en 1935 en komunumo Vărşag.
Biografio |
Ŝia patro, kiu estis instruisto, ne revenis el militkaptiteco en Sovetunio. Ili traslokiĝis en vilaĝon Morăreni. Ŝi akiris diplomon de insturisto en Odorheiu Secuiesc en 1952 kaj studis arton en Cluj-Napoca. Post tiu ŝi laboris kiel desegnaĵinstuisto en Târgu Secuiesc. Ŝi kreas precipe per akvarelo, paŝtelo kaj karbo. Multaj el ŝiaj gelernantoj partoprenis landajn kaj internaciajn artkonkursojn kaj gajnis premiojn. Ŝi estas la edzino de Jenő Kosztándi.
Bibliografio |
- TOCHOM I.: Az akvarell vonzásában, Új Élet, 1982/10.
- Jánó Mihály: Kosztándi Katalin. PALLÁS-AKADÉMIA Könyvkiadó, Csíkszereda, 2004.
Fonto |
- Artportal.hu