2-a de januaro
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
januaro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
januaro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | |
7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 |
14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 |
21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 |
28 | 29 | 30 | 31 | |||
aranĝo de 2019 tagoj |
La 2-a de januaro estas la 2-a tago de la jaro laŭ la Gregoria kalendaro. 363 tagoj restas (364 en superjaroj).
Enhavo
1 Eventoj
2 Naskiĝoj
3 Mortoj
4 Specialaj tagoj kaj festoj
5 Tagoj de semajno
Eventoj |
69: Vitelio iĝis imperiestro de Romio
366: Alemanoj transpaŝis glacikovritan Rejnon kaj invadis Romian Imperion
533: Johano la 2-a iĝis papo
1452: Germanaj urboj Anklam, Demmin, Greifswald kaj Stralsund ricevis "oran privilegion" de aŭtonomeco
1481: Hispana leĝo malpermesis protekti persekutitojn de la Inkvizicio.
1492: Kristana rekonkero de Hispanio per reakiro de la Regno de Granado finiĝis - islamana ŝtato de maŭroj malaperis favore al la katolika
1553: Peruo: Universitato de Sankta Marko ekfunkciis en Limo - la plej frua sur la Amerika kontinento
1570: Por venĝo kontraŭ sekreta paktado de urba konsilio de Velikij Novgorod kun la Granda Duklando de Litovio al Velikij Novgorod eniris caro Ivano la Terura fronte de taĉmentoj de opriĉninanoj, kiuj komencis daŭrantan 5 semajnoj rabadon kaj murdadon de miloj da loĝantoj
1585: Franca Katolika Ligo subskribis aliancan traktaton kun Hispanio
1635: Kardinalo Armand Jean du Plessis de Richelieu fondis la Francan Akademion
1757: Britio konkeris Kolkaton en Barato
1781: Indianaj ribelantoj sub la komando de Tupak-Amaru la 2-a komencis sieĝon de Kusko
1788: Georgio fariĝis la 4-a ŝtato de Usono.
1833: Britio reakiris kontrolon super Insuloj Falklandoj
1835: Gabrovo malfermis la unuan sekularan lernejon en Bulgario
1843: En Dresdeno okazis premiero de la opero Fluganta nederlandano de Richard Wagner
1860: Dum kunsido de la Akademio de Sciencoj de Francio Urbain Le Verrier anoncis malkovron de hipoteza planedo Vulkano
1861: Vilhelmo la 1-a iĝis reĝo de Prusio post morto de sia pli aĝa frato Frederiko Vilhelmo la 4-a
1884: Estas elektita la unua estraro de Brazila Spiritisma Federacio.
1905: Rusa-japana milito: japanoj konkeris fortikaĵon Port Arthur
1905: Charles Dillon Perrine malkovris Elaron, la lunon de Jupitero
1909: En nederlanda Elfstedentocht komenciĝis oficiala konkurso pri rapid-sketado
Unua mondmilito:
1914: En Svedio oni limigis aĉeton de alkoholo ĝis 12 litroj por kvaronjaro
1916: Rusa astronomo Grigorij Neujmin malkovris asteroidon Taŭriso
1919: Policisto de Detrojto inventis la elektran semaforon.
1919: Ribelo de Grandpolujo: poloj rekonkeris Nowy Tomyśl
1929: Kanado kaj Usono interkonsentis en Otavo protektadon de Niagara Akvofalaro
1929: Pola flugkompanio LOT komencis transporti pasaĝerojn laŭ 5 enlandaj fluglinioj kaj la eksterlanda Katowice-Brno-Vieno
1933: Post 7 jaroj lastaj taĉmentoj de la usona armeo forlasis Nikaragvon
1939: Adolf Hitler iĝis Persono de la Jaro por la usona semajnrevuo "Time"
Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
1940: Germana episkopo Splett malpermesis en diocezo de Chełmża celebradon de diservoj en la pola lingvo; en Varsovio kreiĝis konspiraj Taĉmentoj pri Sabotado-Flankatako ĉe la Asocio de Polaj Sindikatistoj
- Ĉefredaktoro de pollingva "Nowy Świat" (Nova Mondo) eldonata en Nov-Jorko en sia felietono Ankoraŭ unun apelaciis: Antaŭ ol vi komencos Novjaron demetu dolaron por Sav-Fonduso; en Parizo "Głos Polski" (Pola Voĉo) publikigis raporton de pola oficiro, rifuĝinto de soveta militkaptitejo en Szepietówka, kie troviĝas ĉ. 20 mil polaj soldatoj, ke oficiroj estas pli malbone traktataj kaj ĉikanitaj kompare al soldatoj, ke oni eĉ ne provas kunlaborismigi ilin (tamen dekkelkaj soldatoj estis senditaj al dusemajna ideologia kurso al Moskvo kaj post ilia reveno, dum provo de propagando estis tuj batitaj kaj ilia apostoleco finiĝis)
1941: Poznań: germana polico en kelkaj entreprenejoj publike torture batis dekkelkajn polajn laboristojn pro malfruiĝo al laboro
Vatikana Radio komencis ĉiusemajnan disaŭdigon por poloj el Usono kaj Kanado; ofica "Dziennik Polski" el Londono informas pri refunkciigo de Supera Milita Lernejo, kun partopreno de ĉeĥaj oficiroj; unua n-ro de "Wieści Polskie" el Budapeŝto informas pri orfejo por polaj infanoj kaj patrinoj en Crikvenica; 12-a germana armeo komencis koncentriĝi en Rumanio; Luftwaffe per 111 bombaviadiloj atakis Cardiff, nokte de la 2-a/3-a de januaro
1942: Arthur Greiser sekrete ordonis liberigi Varto-Landon de judoj; gestapo arestis polan karikaturistinon Maja Berezowska pro denunco, ke ŝi desegnis Hitleron en pariza gazeto "Ici Paris" en 1936; regopovoj de Ĝenerala Gubernio likvidis katolikan feston Epifanio; en Grudziądz komencis aperi gazeto "Der Gesellige", kiu aperis ĉi tie dum la dispartigoj de Pollando kun la sama titolo
Sudokcidenta Pacifiko: Japana imperia armeo konkeris la ĉefurbon de Filipinoj - Manilo, filipina-usona armeoj retiriĝis al Bataano; 33 germanaj spionoj - membroj de la plej granda en historio de Usono rompita de FBI spionagentejo, gvidata de malamanta britojn bura naciisto - estis kondamnitaj al plurjara mallibero; Okcidenta Fronto: la 43-a armeo konkeris Malojaroslavec; Krimeo: post librigo de Kerĉo kaj Teodozio Ruĝa Armeo ekdefendis Koktebelo-linion; Libio: 2-a sudafrika divizio apogata de pola regimento de artilerio konkeris Bardia;
1943: Germanaj ĝendarmoj murdis en vilaĝo Boiska 6-personan polan familion pro helpo al judoj; rezista movado en Grabówka (distrikto Hrubieszowski) liberigis de komunuma arestejo dekkelkajn personojn (post kelkaj horoj 5 revenis al policejo, en tio 2 judinoj); Pola Enlanda Armeo per flankataka operaco eksplodigis fervojan trakon ĉirkaŭ Varsovio
Prezidento de Pollando en ekzilo turnis sin al la papo Pio la 12-a kun peto "kondamni ekstermadon de judoj kaj poloj"; Sudokcidenta Pacifiko: sur Papuo-Nov-Gvineo Usona Terarmeo de la 1-a usona armea korpuso konkeris Buna (provinco Oro)
1944: Germana polico pafekzekutis en Zosinów (distrikto Kutnowski) 5 personojn; taĉmento de Ukraina Ribela Armeo el Volinio masakris 60-100 polojn kaj ukrainojn de miksaj familioj en vilaĝo Bołdury (nun en Lviva provinco), 20-40 personojn oni forkaptis kaj tuj poste apudaj ukrainaj kamparanoj forveturigis postlasitan bienon - sen reago de germanaj okupantoj; Pola Enlanda Armeo: taĉmento de leŭtenanto Jan Borysewicz frakasis en Staje paraŝutistan grupon mortigante 3 sovetajn paraŝutistojn- En koncentrejo Buchenwald kreiĝis konspira unuo de komunista Pola Laborista Partio; per amfibia albordiĝo surgrundiĝis 7200 usonaj soldatoj al Papuo-Nov-Gvineo
1945: Provizora Registaro de Pollando sendis al la soveta registaro skribon pri ligo de diplomatiaj rilatoj; en tombejo de Inowrocław oni entombigis ĝis tiu ĉi tago 258 personojn - mortintaj en la periodo ekde la 28-a de oktobro 1941 en puna laborejo de sekureca polico- Nokte de la 2-a/3-a de januaro Reĝa aerarmeo atakis Nurenbergon (2067 tunoj da bomboj) kaj Ludwigshafen (1221 tunoj da bomboj) - centro de Nurenbergo estis bombita de Aliancanoj rezulte de kio ĉ. 90% de mezepokaj konstruaĵoj detruiĝis; Okcidenta Fronto: en Vogezoj centra kaj dekstra alo de 6-a usona armea korpuso komencis retiriĝon al Maginot-linio
1959: Kosmodromo Bajkonur: Lanĉo de Luna 1, soveta kosmosondilo, kiu superis graviton de la Tero – atingis la duan kosman rapidecon
1961: Sur pinto de la vulkano Haleakalā oni registris rekorde malaltan temperaturon de la aero sur Havajo (–10 °C)
1967: Ronald Reagan iĝis guberniestro de Kalifornio
1973: Komenco de la diurna program-dissendo de la Pola Radio
1982: Milita stato en Pollando: malfondo de aktora asocio ZASP; en Varsovio aperis la unua numero de samizdata subtera "Tygodnik Wojenny" (Milita Semajnrevuo)
1983: Sovetuni-rusia kantistino Alla Pugaĉova unuafoje prezentis kanton "Miliono da skarlataj rozoj"
1984: Sidejo de Brazila Spiritisma Federacio translokiĝis al Braziljo.
1984: Franclingva internacia televidkanalo TV5 Monde ekfunkciis
1988: Kanado kaj Usono interkonsentis komercan traktaton NAFTA
1992: Ĉina Popola Respubliko ligis diplomatiajn rilatojn kun Uzbekujo, la unua postsoveta respubliko de Centra Azio
2002: Levy Mwanawasa iĝis prezidento de Zambio
2005: Preskaŭ du miliardoj da dolaroj jam estis rekorde elspezitaj por helpi viktimojn de la cunamo en la Hinda Oceano, unu semajnon post la tertremo en Hinda Oceano en 2004
2006: En germana kuracloko Bad Reichenhall pro fortega neĝado kolapsis tegmento super sketejo - pereis 15 personoj, en tio 12 infanoj, 34 vundiĝis
2008: Naftokrizo: prezo de nafto unuafoje atingis en la monda merkato la nivelon de 100 usonaj dolaroj kontraŭ barileto
2010: Dum interetna konflikto en Sudano rezulte de atako de nueroj al paŝtejoj de dinkaoj 139 personoj pereis kaj 54 vundiĝis - atakantoj rabis 5 mil animalojn
2016: En Sauda Arabio, pro partopreno en la araba printempo 2011, 47 personoj pereis en amasa ekzekuto, en tio Nimr al-Nimr, ŝijaisma ŝejko kaj imamo
Naskiĝoj |
1408: Bazilo Besariono, greka kleriko, bizanca filozofo tradukinta de la greka al latino Metafizikon de Aristotelo, reprezentanto de renesanca platonismo, patriarko de Konstantinopolo (m. 1472)
1642: Mehmedo la 4-a, sultano de la Otomana Imperio (m. 1693)
1727: James Wolfe, brita generalo venkinta francojn en la Batalo de la Ebenaĵoj de Abrahamo (m. 1759)
1732: František Xaver Brixi, ĉeĥa orgenisto kaj komponisto (m. 1771)
1765: Charles Hatchett, angla kemiisto, malkovrinto de niobio (m. 1847)
1777: Christian Daniel Rauch, germana skulptisto, gvidanto de klasikismo, aŭtoro de la monumento al kreintoj de la pola ŝtato (m. 1857)
1783: Christoffer Wilhelm Eckersberg, dana pentristo, kunfondinto de la Ora epoko (m. 1853)
1822: Rudolf Clausius, germana fizikisto kaj matematikisto enkondukinta nocion de entropio (m. 1888)
1830: Henry Morrison Flagler, usona entreprenisto, kunkreinto de Standard Oil (m. 1913)
1834: Bazilo Perov, rusa pentristo, kunfondinto de la komunumo Peredviĵniki (m. 1882)
1836: Mendele Sforim, litovia judo, la patro de jida literaturo kaj unu el pioniroj de la hebrea literaturo (m. 1917)
1837: Milij Aleksejeviĉ Balakirev, rusa komponisto, pianisto, dirigento (m. 1910)
1841: Józsiás Molnár, hungara entreprenisto kaj politikisto (m. 1903)
1862: Michał Doliwo-Dobrowolski, pola-rusa inĝeniero, elektroteknikisto kaj inventisto enkondukinta teknikon pri trifaza elektra kurento (m. 1919)
1866: Elise Ottesen-Jensen, norvega-sveda seks-edukistino, ĵurnalisto (m. 1973)
1868: Lajos Bilinszky, rumania hungara lernolibroverkisto (m. 1940)
1870: Ernst Barlach, germana skulptisto kaj verkisto (m. 1938)
1873: Tereza de Lisieux, franca karmelanino, doktoro de la Eklezio, katolika sanktulino (m. 1897)
1873: Anton Pannekoek, nederlanda astrofizikisto, marksista teoriisto (m. 1960)
1878: Lehman Wendell, usona dentisto, konata de esperantigo de La lasta Usonano, honora membro de ELNA (m. 1977)
1883: Pál Benczédi, hungara bibliotekisto, historiisto, tradukisto (m. 1966)
1884: Paul Boulet, franca dogan-oficisto kaj esperantisto, vortaristo, tradukisto (m. nekonata)
1895: Folke Bernadotte, sveda oficiro, diplomato kaj filantropo, murdita (m. 1948)
1896: Dziga Vertov, rusia kinoreĝisoro de dokumentaj filmoj (m. 1954)
1907: János Duka, rumania hungara folkloristo (m. 1990)
1907: Tadeusz Żenczykowski, pola juristo kaj publicisto, laboranto de la Buroo de Informado kaj Propagando ĉe Pola Enlanda Armeo, vicdirektoro de pola sekcio de Radio Libera Eŭropo, kavaliro de la Ordeno de Blanka Aglo (m. 997)
1908: Aladár Kovách, hungara historiisto kaj verkisto (m. 1979)
1912: József Király, rumania hungara aktoro (m. 1994)
1914: Noor Inayat Khan, barata princino, verkistino, telekomunikistino, brita spionino, murdita (m. 1944)
1920: Isaac Asimov, rus-devena usona verkisto de sciencfikcio, aŭtoro de hipotezaj tri leĝoj de robotiko kaj inter alie de Serio Foundation (m. 1992)
1920: Armand Pien, flandra veter-prognozisto (m. 2002)
1921: Olga Nagy, rumania hungara folkloristino, verkistino (m. 2006)
1926: Vira Vovk, ukraina poetino kaj tradukistino verkinta en ukraina, germana kaj portugala, laŭreatino de la Ŝevĉenka ŝtata premio, esperantigata de Kris Long
1928: Ernő Blénesi, rumania hungara redaktoro kaj ĵurnalisto
1928: Tibor Oláh, rumania hungara komponisto (m. 2002)
1928: Daisaku Ikeda, japana verkisto kaj filozofo, prezidanto de internacia movado Soka Gakkai
1932: Ádám Dankanits, rumania hungara kulturhistoriisto (m. 1977)
1935: Katalin Kosztándi, hungara pentristino, edzino de Jenő Kosztándi
1937: János Szőcs, rumania lokhistoriisto, muzeologo
1938: András Lokodi, rumania hungara fakverkisto pri faru-tiun-vi-mem
1940: Zbigniew Romaszewski, pola fizikisto kaj politikisto, opozicia aktivulo en Pola Popola Respubliko, kreinto de Interven-Buroo ĉe Komitato por Defendo de Laboristoj, kreinto de Radio Solidareco, plurfoja senatano (m. 2014)
1944: Péter Eötvös, hungara komponisto, dirigento
1945: Slobodan Praljak, hercegovina politikisto kaj generalo
1946: Katalin Szőcs, rumania hungara kemiistino
1948: Tony Judt, brita historiisto juddevena (m. 2010)
1951: Jan Fischer, ĉefministro de Ĉeĥio, prezidanto de la Konsilio de la Eŭropa Unio
1951: Tamás Sztojka, rumania hungara kuracisto, lokhistoriisto
1957: Emil Burján, rumania hungara skulptisto, poeto
1960: Urasaŭa Naoki, japana mangao-verkisto, konata de Monstro
1967: Tia Carrere, usona aktorino, modelulino, kantistino
1976: Paz Vega, hispana filma aktorino
Mortoj |
136: Telesforo, greka papo, martiro dum regado de romia imperiestro Hadriano, sanktulo
1620: Johano Sigismundo, elektoprinco de Brandenburgio (n. 572)
1783: Johann Jakob Bodmer, svisa verkisto germanlingva kaj literaturteoriisto (n. 1698)
1801: Johann Kaspar Lavater, svisa pastoro, teologo kaj verkisto (n. 1741)
1819: Maria Luiza de Parmo, progeedza reĝino de Hispanio kiel edzino de Karlo la 4-a (n. 1751)
1831: Barthold Georg Niebuhr, germana historiisto pri antikva epoko (n. 1776)
1839: Josef Krasoslav Chmelenský, ĉeĥa poeto kaj libretisto (n. 1800)
1861: Frederiko Vilhelmo la 4-a, reĝo de Prusio el dinastio Hohencolernoj (n. 1795)
1868: Christoph Schmidt, germana entreprenisto pri kreskaĵoj (n. 1803)
1877: Jonathan McCully, kanada politikisto, patro de la Konfederacio (n. 1809)
1908: Kálmán Rimanóczy, hungara arkitekto, patro de Kálmán Rimanóczy (filo) (n. 1840)
1913: Magda Ferentzi, hungara verkistino, filino de Zoltán Ferenczi (n. 1890)
1915: Károly Goldmark, aŭstra-hungara komponisto, violonisto kaj muzika pedagogo (n. 1830)
1917: Edward Tylor, angla kvakero, antropologo, profesoro, reprezentanto de kultura evoluo (n. 1832)
1921: Theobald von Bethmann Hollweg, kanceliero de Germana Imperiestra Regno kaj ĉefministro de Prusio (n. 1856)
1922: Wilhelm Herrmann, germana teologo, etikisto, profesoro (n. 1846)
1939: Roman Dmowski, pola politika verkisto, diplomato-poligloto, gvidanto de nacia liberiga movado celanta al nacio-ŝtato, kreinto de sekreta Nacia Ligo, aganta en tri aneksaĵoj de Pollando, kaj de la moderna patriotismo, subskribinto de la traktato de Versajlo, kunkreinto de sendependeco de Pollando, konata de la libro Pensoj de la moderna polo (n. 1864)
1945: Irén Gulácsy hungara verkistino, kunlaborantino de "Nagyvárad" (n. 1894)
1948: Vicente Huidobro, ĉilia poeto, reprezentanto de kreadismo (n. 1893)
1968: Cuno Hoffmeister, germana astronomo, kataloginto de meteorfluoj (n. 1892)
1971: Jerzy Zarzycki, pola reĝisoro kaj filma scenaristo filmiganta sieĝon de Varsovio kaj la ribelon de Varsovio (n. 1911)
1976: Éva Balogh, hungara aktorino kaj deklamistino (n. 1934)
1977: Erroll Garner, usona ĵaza pianisto kaj komponisto de la ĝenroj svingo kaj bibopo (n. 1921)
1989: Eddie Heywood, usona ĵazpianisto kaj komponisto de svingo (n. 915)
1992: Géza Jakab, hungara ĵurnalisto kaj poeto, kunlaboranto de "Arada Bulteno" (n. 1904)
1995: Siad Barre, nomaddevena prezidento de Somalio, prezidanto de la Organizaĵo por Afrika Unueco (n. 1919)
1997: Janina Kotarbińska, pola filozofino, logikistino, ligita kun Lvova-Varsovia skolo, edzino de Tadeusz Kotarbiński (n. 1901)
1998: Janusz Chmielewski, pola lingvisto, ĉinologo, fakulo pri la ĉina logiko, tradukinta taoisman verkon de Ĝuangzio (n. 1916)
2000: Nat Adderley, usona ĵaz-kornetisto, trumpetisto, komponisto kaj bandestro (n. 1931)
2011: Dénes Székely, hungara dancisto, koreografo (n. 1935)
2013: Karel Čáslavský, ĉeĥa historiisto kaj filma arkivisto (n. 1937)
2016: Michel Delpech, franca kantisto, aŭtoro de unu ŝlagro (n. 1946)
2016: Nimr al-Nimr, saudarabia imamo, ajatolo, defendanto de homrajtoj, ekzekutita (n. 1959)
2018: Thomas S. Monson, usona kleriko, prezidanto de mormonoj (n. 1927)
Specialaj tagoj kaj festoj |
Romkatolika Kalendaro:
- Memoro de Sankta Bazilio kaj de Sankta Gregorio de Nazianco, episkopoj kaj doktoroj de la eklezio
Telesforo, grekdevena papo
Tagoj de semajno |
La 2-a de januaro estas (laŭ gregoria kalendaro):
Dimanĉo en jaroj: 1583 1594 1600 1605 1611 1622 1628 1633 1639 1650 1656 1661 1667 1678 1684 1689 1695 1701 1707 1718 1724 1729 1735 1746 1752 1757 1763 1774 1780 1785 1791 1803 1814 1820 1825 1831 1842 1848 1853 1859 1870 1876 1881 1887 1898 1910 1916 1921 1927 1938 1944 1949 1955 1966 1972 1977 1983 1994 2000 2005 2011 2022 2028 2033 2039 2050 2056 2061 2067 2078 2084 2089 2095;
Lundo en jaroj: 1584 1589 1595 1606 1612 1617 1623 1634 1640 1645 1651 1662 1668 1673 1679 1690 1696 1702 1708 1713 1719 1730 1736 1741 1747 1758 1764 1769 1775 1786 1792 1797 1804 1809 1815 1826 1832 1837 1843 1854 1860 1865 1871 1882 1888 1893 1899 1905 1911 1922 1928 1933 1939 1950 1956 1961 1967 1978 1984 1989 1995 2006 2012 2017 2023 2034 2040 2045 2051 2062 2068 2073 2079 2090 2096;
Mardo en jaroj: 1590 1596 1601 1607 1618 1624 1629 1635 1646 1652 1657 1663 1674 1680 1685 1691 1703 1714 1720 1725 1731 1742 1748 1753 1759 1770 1776 1781 1787 1798 1810 1816 1821 1827 1838 1844 1849 1855 1866 1872 1877 1883 1894 1900 1906 1912 1917 1923 1934 1940 1945 1951 1962 1968 1973 1979 1990 1996 2001 2007 2018 2024 2029 2035 2046 2052 2057 2063 2074 2080 2085 2091;
Merkredo en jaroj: 1585 1591 1602 1608 1613 1619 1630 1636 1641 1647 1658 1664 1669 1675 1686 1692 1697 1704 1709 1715 1726 1732 1737 1743 1754 1760 1765 1771 1782 1788 1793 1799 1805 1811 1822 1828 1833 1839 1850 1856 1861 1867 1878 1884 1889 1895 1901 1907 1918 1924 1929 1935 1946 1952 1957 1963 1974 1980 1985 1991 2002 2008 2013 2019 2030 2036 2041 2047 2058 2064 2069 2075 2086 2092 2097;
Ĵaŭdo en jaroj: 1586 1592 1597 1603 1614 1620 1625 1631 1642 1648 1653 1659 1670 1676 1681 1687 1698 1710 1716 1721 1727 1738 1744 1749 1755 1766 1772 1777 1783 1794 1800 1806 1812 1817 1823 1834 1840 1845 1851 1862 1868 1873 1879 1890 1896 1902 1908 1913 1919 1930 1936 1941 1947 1958 1964 1969 1975 1986 1992 1997 2003 2014 2020 2025 2031 2042 2048 2053 2059 2070 2076 2081 2087 2098;
Vendredo en jaroj: 1587 1598 1604 1609 1615 1626 1632 1637 1643 1654 1660 1665 1671 1682 1688 1693 1699 1705 1711 1722 1728 1733 1739 1750 1756 1761 1767 1778 1784 1789 1795 1801 1807 1818 1824 1829 1835 1846 1852 1857 1863 1874 1880 1885 1891 1903 1914 1920 1925 1931 1942 1948 1953 1959 1970 1976 1981 1987 1998 2004 2009 2015 2026 2032 2037 2043 2054 2060 2065 2071 2082 2088 2093 2099;
Sabato en jaroj: 1582 1588 1593 1599 1610 1616 1621 1627 1638 1644 1649 1655 1666 1672 1677 1683 1694 1700 1706 1712 1717 1723 1734 1740 1745 1751 1762 1768 1773 1779 1790 1796 1802 1808 1813 1819 1830 1836 1841 1847 1858 1864 1869 1875 1886 1892 1897 1904 1909 1915 1926 1932 1937 1943 1954 1960 1965 1971 1982 1988 1993 1999 2010 2016 2021 2027 2038 2044 2049 2055 2066 2072 2077 2083 2094.