Socialisma Frakcio (franca Nacia Asembleo)
Socialisma, respublikisma kaj civitana grupo | |
---|---|
Groupe socialiste, républicain et citoyen | |
(Frakcio de la nacia Asembleo) | |
Emblemo de Socialisma, respublikisma kaj civitana grupo | |
Lando | Francio |
Ĉambro | nacia Asembleo |
Parlamenta(j) periodo(j) | De la 6-a parlamenta periodo de la tria Franca Respubliko |
Estro | Bruno Le Roux Deputito de Seine-Saint-Denis (1-a distrikto) |
Partio(j) | Socialisma Partio Mouvement républicain et citoyen Diversa Maldekstro |
Seĝoj | 291 / 577 |
Retejo | deputes.lessocialistes.fr |
Socialisma, respublikisma kaj civitana grupo (SRC) estas la nomo en la 14-a parlamenta periodo (komencita de la 20-a de junio 2012) en la franca nacia Asembleo de la parlamenta grupo konsistigita ĉirkaŭ la Socialisma Partio (PS). Ĝi havis aliajn nomojn en la pasinteco, la plej ofta estis « socialisma grupo » (SOC). Ĝi estas prezidata de la deputito de la 1-a distrikto de Seine-Saint-Denis , Bruno Le Roux de la 26-a de junio 2012.
Enhavo
1 Historio
1.1 Listo de la prezidantoj de la socialisma grupo en la kvina Respubliko
2 Konsisto
2.1 Nuna estraro
2.2 Listo de la deputitoj
3 Elstaruloj elirintoj el la grupo en la 14-a parlamenta periodo [2012-2017)
3.1 Anoj de la registaro
3.2 Prezidanto de la nacia Asembleo
3.3 Anoj de la estraro de la nacia Asembleo
4 Notoj kaj referencoj
5 Vidu ankaŭ
5.1 Vidu ankaŭ
6 Eksteraj ligiloj
Historio |
Listo de la prezidantoj de la socialisma grupo en la kvina Respubliko |
1958 – 1962 : Francis Leenhardt[1]
1962 – 1981 : Gaston Defferre
1981 – 1984 : Pierre Joxe (1-a fojo)
1984 – 1986 : André Billardon
1986 – 1988 : Pierre Joxe (2-a fojo)
1988 – 1990 : Louis Mermaz
1990 – 1993 : Jean Auroux
1993 – 1995 : Martin Malvy
1995 – 1997 : Laurent Fabius
1997 – 2012 : Jean-Marc Ayrault
- de 2012 : Bruno Le Roux.
Konsisto |
Nuna estraro |
- Prezidanto : Bruno Le Roux (1-a deputita distrikto de Seine-Saint-Denis)
- Vicprezidantoj :
Thomas Thévenoud (1-a deputita distrikto de Saône-et-Loire)
Seybah Dagoma (5-a deputita distrikto de Parizo)
- Proparolanto :
Annick Lepetit (3-a deputita distrikto de Parizo)
Thierry Mandon (9-a deputita distrikto de Essonne)
Listo de la deputitoj |
Ĝi estas la plej granda grupo de la 14-a parlamenta periodo kaj enhavis komence 295 deputitojn (279 anoj kaj 16 alligitaj), tio estas absoluta majoritato. En majo 2013, ĝi enhavis 291 deputitojn (275 anoj kaj 16 alligitaj).
Elstaruloj elirintoj el la grupo en la 14-a parlamenta periodo [2012-2017) |
Anoj de la registaro |
Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Registaro de Jean-Marc Ayrault (2-a).
Dudek tri deputitoj el la socialisma grupo elektitaj okaze de la deputitaj balotoj de la 10-a de junio 2012 kaj de la 17-a de junio 2012 estis nomumitaj al la dua registaro de Jean-Marc Ayrault :
Ĉefministro : Jean-Marc Ayrault (3-a distrikto de Loire-Atlantique)- 11 ministroj el 20 :
Eksterlandaj aferoj : Laurent Fabius (4-a de Seine-Maritime)
Ekonomio kaj Financoj : Pierre Moscovici (4-a de Doubs)
Socialaj aferoj kaj sano : Marisol Touraine (3-a de Indre-et-Loire)
Enlandaj aferoj : Manuel Valls (1-a de Essonne)
Ekologio, daŭriva evoluigo kaj energio : Delphine Batho (2-a de Deux-Sèvres)
Kulturo kaj komunikado : Aurélie Filippetti (1-a de Moselle)
Supera instruado kaj esplorado : Geneviève Fioraso (1-a de Isère)
Agrikulturo, agronutrado kaj arbaro : Stéphane Le Foll (4-a de Sarthe)
Ŝtatreformo, malcentrigo kaj ŝtatoficistaro : Marylise Lebranchu (4-a de Finistère)
Transmaro : Victorin Lurel (4-a de Gvadelupo)
Sportoj, junularo, popola edukado kaj asocia vivo : Valérie Fourneyron (1-a de Seine-Maritime)
- 11 delegitaj ministroj el 18 :
Buĝeto : Jérôme Cahuzac (3-a deputita distrikto de Lot-et-Garonne)- Eduka sukceso : George Pau-Langevin (1-a deputita distrikto de Paris)
Rilatoj kun la parlamento : Alain Vidalies (1-a deputita distrikto des Landes)
Urbo : François Lamy (6-a deputita distrikto de Essonne)
Eŭropaj aferoj : Bernard Cazeneuve (4-a deputita distrikto de Manche)- Plejaĝuloj kaj aŭtonomeco : Michèle Delaunay (2-a deputita distrikto de la Gironde)
- Sociala kaj solidara ekonomio kaj konsumado : Benoît Hamon (11-a deputita distrikto de Yvelines)
Handikapuloj kaj kaj batalo kontraŭ ekskludo : Marie-Arlette Carlotti (5-a deputita distrikto de Bouches-du-Rhône)
Transportoj, maro kaj fiŝkaptado : Frédéric Cuvillier (5-a deputita distrikto de Pas-de-Calais)
Batalintoj : Kader Arif (10-a deputita distrikto de Haute-Garonne)- Agronutrado : Guillaume Garot (1-a deputita distrikto de Mayenne)
Prezidanto de la nacia Asembleo |
Claude Bartolone (9-a distrikto de Seine-Saint-Denis) estis nomumita kandidato de la socialisma partio por la prezidanteco de la nacia Asembleo kaj elektita je la unua vico[2].
Anoj de la estraro de la nacia Asembleo |
Inter la 21 aliaj anoj de la estraro de la nacia Asembleo, elektitaj la 27-an de junio 2012 por la parlamenta sesio de 2012, 7 estas anoj aŭ alligitoj al grupo SRC.
Notoj kaj referencoj |
↑ France-politique.fr TTT-ejo "www.france-politique.fr"
↑ I. VALERIO, « Claude Bartolone candidat du PS pour le Perchoir », Lelab.europe1.fr, 21/06/2012
Vidu ankaŭ |
Vidu ankaŭ |
- Listo de la deputitoj de la 14-a parlamenta periodo de la kvina Franca Respubliko
- Socialisma grupo en Senato
- Franca nacia Asembleo
- Parlamenta grupo
- 14-a parlamenta periodo de la kvina Franca Respubliko
- Francaj deputitaj balotoj de 2012
- Socialisma partio
- Mouvement républicain et citoyen
Eksteraj ligiloj |
france Socialisma, respublikisma kaj civitana grupo en la nacia Asembleo
france Listo de la deputitoj de la grupo kaj alligitoj
france Politika deklaro de la grupo SRC en la nacia Asembleo
|