Matvej Blanter
Matvej Blanter | |
---|---|
Personaj informoj | |
Naskiĝo | 28-an de januaro 1903 (1903-01-28) en Poĉep |
Morto | 27-an de septembro 1990 (1990-09-27) (87-jara) en Moskvo |
Tombo | Novodeviĉje tombejo |
Ŝtataneco | Sovetunio |
Alma mater | Q16669119 |
Profesio | komponisto, filmkomponisto |
Verkaro | Katjuŝa |
Matvej Isaakoviĉ Blanter (ruse Матвей Исаакович Блантер) (La 10-a de februaro [laŭ julia kalendaro: 28a de januaro.] 1903 – 27a de septembro 1990) estis unu el plej elstaraj komponistoj de popolaj kantoj kaj kinmuziko en Sovetunio. Inter multaj aliaj verkoj, li verkis la internacie faman "Katjuŝa" (1938), kantita ĝisnune en multaj landoj tra la tuta mondo. Li estis aktiva kiel komponisto ĝis 1975, produktante pli ol du mil kantojn.