Kastelo Greziljono
| Kastelo Greziljono | |
france: Château de Grésillon, esperante: Greziljono | |
| kastelo | |
Kastelo Greziljono | |
Oficiala nomo: Château de Grésillon | |
| Ŝtato | |
|---|---|
| Departemento | Maine-et-Loire |
| Municipo | Baugé-en-Anjou |
| Situo | Kastelo Greziljono |
| - koordinatoj | 47°33′05″N 00°04′56″W / 47.55139°N, 0.08222°U / 47.55139; -0.08222 (Kastelo Greziljono) |
| Stiloj | Renesanco, Klasikismo |
| Materialo | Ŝtono |
| Por publiko | alirebla |
| Plej facila aliro | Baugé-en-Anjou, Saint-Martin-d'Arcé |
| Horzono | MET (UTC+1) |
| - somera tempo | MET (UTC+2) |
| Proprumanto | Kulturdomo de Esperanto |
| Adreso | Château de Grésillon St Martin d’Arcé 49150 Baugé-en-Anjou Francujo |
| Telefono | +33-241891034 |
Situo de la kastelo Greziljono enkadre de Francio | |
Retpaĝo: gresillon.org | |
La kastelo Greziljono (aŭ Grezijono, france Château de Grésillon) situas 250 km sudokcidente de Parizo en la urbeto Baugé-en-Anjou inter la urboj Anĝevo, Le Mans kaj Tours en la okcidenta Francujo.
La senprofitcela kooperativo "Kulturdomo de Esperanto" fondita en 1951 de Henri Micard, posedas la kastelon kun 18-hektara parko. La kastelon vizitas ofte lernantoj de Esperanto el la tuta mondo, precipe dum la somero kaj la francaj lernejaj ferioj.
Enhavo
1 Historio
2 Aranĝoj
2.1 Regulaj
2.2 Pasintaj gastigatoj
3 Bildaro
4 Notoj kaj referencoj
5 Eksteraj ligiloj
Historio |
Ĉirkaŭ 1949, la franclingva sekcio de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI), nomata Groupement des Enseignants d'Espéranto (GEE), planis aĉeti "burĝan domon por fari printempajn staĝojn por la lernantaj instruistoj por baza lernejo". La ĉirkaŭ 900 GEE-anoj en 1950 dum sia kunsido okaze de nacia kongreso de UFE voĉdonis, plejmulte favore por tiu aĉeto.
En 1951 Jacqueline Trésorier interkonsentas kun Henri Micard pruntedoni 250 000 FRF (sian tutan ŝparitan monon). Multaj aliaj e-istoj, en kaj ekster GEE, aĉetis tiam "societajn partojn" de po 10 000 FRF kaj la kaso de GEE havis 160 000 FRF. Tio ebligis aĉeti la kastelon. La oficiala nomo "Kulturdomo de Franclandaj Esperantistoj" restis de 1951 ĝis 2012. Post membrokunveno kaj statutŝanĝo en 2012, la delonge uzata nomo "Kulturdomo de Esperanto" iĝis oficiala.
Ekde 1953 Pierre Babin gvidis Esperanto-kursojn en la kastelo, kaj post asisto de Micard kiel vicdirektoro, Pierre Babin fariĝis prezidanto de la kulturdomo en 1964[1].
Aranĝoj |
Regulaj |
PRINTEMPaS, fine de aprilo (ekde 2010), intensivaj kursoj kun KER-ekzameno- Alternativa semajno, en julio (2011-2014), pri ĉiuj alternativaj temoj, kun kursoj
Festa semajno por infanoj, junuloj kaj familioj, en aŭgusto (ekde 2011), kun kursoj
Turisma semajno en somero (2011-2013, 2015-2016) kun duon- aŭ tuttagaj ekskursoj
AŬTUNE, fine de oktobre (ekde 2012) kun kursoj kaj programo por infanoj
Jarfina Festego, fine de decembro (2010-2012, 2014), kun Silvestra Festeno
Pasintaj gastigatoj |
Somera Universitato de EDE fine de aŭgusto 2004, 2009 ĝis 2016 ...
FESTO, somera junulara kongreso en somero 2002, 2006, 2011 ...
FRINGoJ, infana renkontiĝo, en printempo 2006, 2007, 2008, 2011 kaj 2013
KEFO, interasocia E-kongreso, de la 29-a de majo ĝis la 1-a de junio 2003
REF, renkonto de E-familioj, en julio 2003, 2008 kaj 2013
Animath, prepara staĝo por Internacia Matematika Olimpiado, en aŭgusto 2007 ĝis 2011
Bildaro |

enirejo de la parko


vitoj ĉe flanka muro

Notoj kaj referencoj |
↑ “Adiaŭ al Pierre BABIN (1919–2015)”, ene de Le Monde de l’espéranto 592-593, Espéranto-France, septembro 2015, p. 23.
- “Kastelo Greziljono„ en La Ondo de Esperanto n-ro 258-9, Majo 2016. Ampleksa artikolo pri la historio de la kastelo ĝis 2012.
Eksteraj ligiloj |
- Oficiala retejo
Rondiro (filmeto) tra kastelo kaj ĉirkaŭejo.- Stratvidaĵo de la enirejo
Kastelo Greziljono ĉe Twitter
| ||||||||||||