Gobio
La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigilan paĝon: Gobio (apartigilo) |
Gobio | |
mongole: Говь, ĉine: 戈壁 | |
dezerto | |
Dezerto Gobio el Mongola aŭtonomia regiono de Ĉinio | |
Landoj | Mongolio, Ĉina Popola Respubliko |
---|---|
Najbaras kun | Tibeta Altebenaĵo, Altajo |
Supermara alteco | 1 000 m s. m. |
Longo | 1 500 km (932 mi), SudOr/SudOk |
Larĝo | 800 km (497 mi), Nordo/Sudo |
Areo | 1 295 000,0 km² (129 500 000 ha) |
Geologia konsisto | Roko |
Plantaro | Stepaj poacoj, Tamariko |
Animalaro | 5 - Neĝleopardo - Prĵevalski-ĉevalo - Ibekso - Laŭdakio agamedo - Dinosaŭroj formortintaj |
Mito | Olgoj ĥorĥoj |
Vikimedia Komunejo: Gobi Desert | |
Gobio (ĉine: 戈壁(沙漠) [Gēbì (Šāmò)]; mongole: Говь [Gowi] ) estas unu el la plej malnovaj kaj la plej grandaj dezertoj de la mondo. Ĝi estas la plej granda dezerto de Azio.
Kompare kun ceteraj sekaj teritorioj ĝi havas kelkajn neregulaĵojn, kiuj tre diferencigas ĝin de la ceteraj. Ĝi etendiĝas en norda Ĉinio kaj suda Mongolio.
La vorto "gobi" devenas de la mongola lingvo, kie ĝi signifas grandegan sekan terenon.
Amplekso de la dezerto estas 1.295.000 km2.
Gobi estas malvarma dezerto, ĝi situas 900 metrojn super la nivelo de maro.
Gobio kaj Esperanto |
En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, el Ĉina Murego al insulo Srilanko. Jen kion oni montras el Gobio:
- Al Hju-Ĉan ili venas, ĉe la dezerto de Gobi,
- kie leviĝas tombo de l'Imperia Majesto.
- Jen centoj da skulptistoj plurloke tajlas argilajn
- figurojn de soldatoj kaj de ĉevaloj en ordo
- laŭ ĝustaj dimensioj, kiuj fosaĵe parados.
[1]
Vidu ankaŭ |
- Olgoj ĥorĥoj
Notoj |
↑ Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 114.
|