Halepa pino
Biologia klasado | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||||
Dunomo | ||||||||||||||||
Pinus halepensis Miller | ||||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||||
Konserva statuso: Malplej zorgiga (LR/lc) | ||||||||||||||||
Natura arealo | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||
La halepa pino [1] (Pinus halepensis) estas pino hejma en la Mediteranea regiono. La arealo etendiĝas ekde Maroko kaj Hispanujo tra suda Francujo, Italujo, Kroatujo, Grekujo kaj norda Libio, kun izolita populacio (de kie ĝi unue estis priskribata) en Sirio (inkluzive de Alepo), Jordanio kaj Israelo. Ĝenerale ĝi troviĝas je pli malaltaj altitudoj, plejofte ekde mara nivelo ĝis 200 m, sed povas kreski je altitudo ĝis 1 000 m en suda Hispanujo, kaj ĝis 1 700 m en la sudo, en Maroko kaj Alĝerio [2][3].
Enhavo
1 Priskribo
2 Uzado
3 La halepa pino de la artistoj
4 Vidu ankaŭ
5 Referencoj
6 Bibliografio
7 Eksteraj ligiloj
Priskribo |
La halepa pino estas mez-alta arbo, atingante altecon de 15–25 m, kun tiga diametro ĝis 60 cm, escepte 1 m.
La arboŝelo estas oranĝkolor-ruĝa, dika kaj profunde kanelita je la bazo de la trunko, kaj maldika je la supra arbokrono.
La folioj (aŭ "pingloj") estas duopaj (malofte kelkaj triope), tre malfortaj, 6–12 cm longaj, nete flavec-verdaj.
La strobiloj estas mallarĝe konusaj, 5–12 cm longaj kaj 2–3 cm larĝaj je la bazo kiam fermitaj, unue verdaj, maturiĝante brilante ruĝ-brunaj kiam 24 monatojn aĝaj. Ili malrapide malfermiĝas dum la sekvantaj malmultaj jaroj, aŭ post estante varmigitaj per arbara fajro, por liberigi la semojn, malfermiĝante ĝis 5–8 cm larĝe. La semoj longas 5–6 mm, kun flugilo de 20 mm, kaj estas vent-dissemitaj [2][3][4].
Tiu palearktisa specio estas tre parenca al la malgrandazia pino (Pinus brutia), la kanaria pino (Pinus canariensis) kaj la pinastro (Pinus pinaster), kiuj ĉiuj samhavas multajn karakterizojn. Iuj verkistoj konsideras ke malgrandazia pino estu subspecio de la halepa pino kaj nomas ĝin Pinus halepensis subsp. brutia (Ten.) Holmboe [5], sed kutime ĝi estas rigardata kiel diferenca specio[2][3][4][6]. La halepa pino estas relative stabila specio, kun konstanta morfologio tra la tuta arealo [2].
Uzado |
La halepa pino estas grandskale plantata en sia origina arealo por produktado de konstruligno, estante unu el la plej gravaj forstaj arboj en Alĝerio kaj Maroko [4]. Ĝi ankaŭ estas populara ornama arbo, ofte plantita en parkoj kaj ĝardenoj en varmegaj areoj kiel suda Kalifornio, kie ĝia toleremo pri varmego kaj sekeco estas alte aprezita. Tamen, ĝi estas sovaĝiĝinta specio en la sud-aŭstralia duoninsulo Eyre, kie oni programas ĝian ekstermadon.
La rezino de la halepa pino estas uzato por aromigi la grekan vinon retsina.
La halepa pino de la artistoj |
Paul Cézanne havis halepan pinon en sia ĝardeno en Aikso Provenca; tiu ĉi arbo estis fonto de inspiro kaj modelo por lia pentraĵo La Grandaj Arboj. En la jaro 2005, la arbo ankoraŭ kreskadis en la ĝardeno de Cézanne [7].
.
Vidu ankaŭ |
- Iliraj deciduaj arbaroj
- Mediteraneaj nordafrikaj arbaroj kaj duonarbaroj
Referencoj |
↑ PIV2, p. 874
- ↑ 2,02,12,22,3Farjon, A. (2005). Pines. Drawings and Descriptions of the genus Pinus. Brill, Leiden. ISBN 90-04-13916-8.
- ↑ 3,03,13,2Rushforth, K. (1999). Trees of Britain and Europe. Collins ISBN 0-00-220013-9
- ↑ 4,04,14,2Nahal, I. (1962). Le Pin d'Alep (Pinus halepensis Miller). Étude taxonomique, phytogéographique, écologique et sylvicole. Ann. Éc. Nat. Eaŭ Forêts (Nancy) 19: 1–207
↑ Christensen, K. I. (1997). Gymnospermae. Pp. 1–17 in Strid, A., & Tan, K., eds., Flora Hellenica 1. Königstein.
↑ Richardson, D. M., ed. (1998). Ecology and Biogeography of Pinus. Cambridge University Press ISBN 0-521-55176-5.
↑ Cézanne, P. Visions. In Architectural Digest December 2005: 117.
Bibliografio |
france Debazac E.F. 1964 : Manuel des conifères, École Nationale des Eaux et Forêts, Nancy, 172 pp., 110-111.
Eksteraj ligiloj |
angle Conifer Specialist Group (1998). Pinus halepensis. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 12 Majo 2006.
angle Gymnosperm Database: Pinus halepensis