Varia tadorno




















Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Varia tadorno


Varia tadorno, masklo maldekstre kaj ino dekstre
Varia tadorno, masklo maldekstre kaj ino dekstre


Biologia klasado






























Regno:

Animaloj Animalia

Filumo:

Ĥorduloj Chordata

Klaso:

Birdoj Aves

Ordo:

Anseroformaj Anseriformes

Familio:

Anasedoj Anatidae

Genro:

Tadorna

Specio:

T. variegata



Dunomo


Tadorna variegata
(Gmelin, 1789)

Konserva statuso


{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga


Aliaj Vikimediaj projektoj







Wikispecies-logo.svg

Sistematiko en Vikispecioj








Commons-logo.svg

Komunejo pri Varia tadorno









v  d  r


Information icon.svg



La Varia tadorno (Tadorna variegata) estas granda ansereca anaso endemia de Novzelando.[1][2] Ili estas konataj de la Maorioj kiel Putangitangi sed plej komune menciataj kiel "Paradiza tadorno", kaj estas aprezataj ĉasbirdoj.




Enhavo






  • 1 Aspekto


  • 2 Kutimaro


  • 3 Reproduktado


  • 4 Historio


  • 5 La nomo


  • 6 Bildaro


  • 7 Referencoj


  • 8 Eksteraj ligiloj





Aspekto |


Kaj la masklo kaj la ino havas rimarkindan plumaron, kun tre markata seksa duformismo, laŭ kiu la masklo havas nigran kapon kaj striecan nigran korpon, dum la ino havas tre blankan kapon kun bruna korpo.[2]


Pli precize, ambaŭ seksoj havas tre brilnigran bekon, same nigran voston kaj malhelgrizajn krurojn. Kiel ĉe aliaj tadornoj, ankaŭ ĉe tiu specio la speguleto estas malhelverda kaj tre videbla ripoze kaj en flugiloj estas blankaj flugilkovriloj kontraste kun la nigrecaj flugoplumoj (duarangaj kaj unuarangaj). Tiu blanka marko foje videblas ripoze aŭ piedire, ne tiom dumnaĝe. Ambaŭ seksoj havas diferencajn kvantojn en mikso de rustobruna plumaro (trajto plej klara ĉe la Rusta kaj la Sudafrika tadornoj) kaj de grizeca plumaro kio deproksime videblas kiel ege fajna nigra strieco sur blanka fono, tiele ke la ĉe la ino hegemonias la rusta koloro kun kelkaj nuancoj de la griza strieco, dum ĉe la makslo preskaŭ estas monopolo de la malhela koloro. Krome la tiom diferenca kapo estas la plej rimarkinda trajto de seksa duformismo.



Kutimaro |


La Variaj tadornoj kutime vivas laŭ paroj,[1] dum paŝtadas herbojn, kaj eventuale damaĝas rikoltojn, ĉefe dum plumoŝanĝado.



Reproduktado |


La Variaj tadornoj formas longdaŭrajn parligojn, ofte porvivajn, kaj defendas teritoriojn.[3] Ili havas longan reproduktan sezonon, kio daŭras el aŭgusto al decembro.[2] Ili atingas seksan maturecon post du jaroj, kaj konstruas nestojn kovritajn (remburitajn) per herbo kaj plumoj (lanugo) kaŝe inter alta herbaro, ene de arbotruoj, aŭ sub putriĝintaj trunkoj. La plej ofta ovodemetado estas de ĉirkaŭ 9 ovoj. La frumaturaj idoj ekflugas post ok semajnoj.



Historio |


Antaŭ kiam la eŭropanoj setlis en Novzelando la Maorioj ĉasis la Variajn tadornojn en precizaj distriktoj. Ĉasado estis farata for de la reprodukta sezono kiam la birdoj estis dum plumoŝanĝado kaj ne kapablis flugi. Dum la reprodukta sezono ĉasi ilin estis malpermesata. Tiu konservado kaj selekta ĉassistemo sekurigis bonajn disponeblojn de manĝo.[4]


La Variaj tadornoj estis nekomunaj antaŭ la alveno de la eŭropanoj, tamen la ŝanĝoj de habitatoj kaŭzis la konverton de arbaroj en paŝtejoj, kaj la intenca havigo de lagetoj fare de ĉasgrupoj, kondukis al granda pliigo en la nombroj de tiuj anasoj.



La nomo |


La genra nomo Tadorna devenas el keltaj radikoj kaj signifas "makuleca akvobirdo", simile al la angla "shelduck".[5]



Bildaro |




Referencoj |




  1. 1,01,1Paradise Shelducks TheFeatherSite.com. Konsultita la 2an de Januaro, 2008

  2. 2,02,12,2Paradise Shelduck Supporters of Tiritiri Matangi Inc. Konsultita la 2an de Januaro, 2008


  3. (1979) “The social structure, breeding and population dynamics of paradise shelduck in the Gisborne-East Coast District”, Notornis (pdf) 26 (3), p. 213–272. 


  4. http://nzbirds.com/birds/putangi.html


  5. KEAR, Janet. (2005) Ducks, Geese, and Swans. Oxford University Press, p. 420. ISBN 0 19 861008 4.




Eksteraj ligiloj |




  • Varia tadorno en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)

  • Kategorio Varia tadorno en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Varia tadorno en Vikispecioj (Kolekto pri ĉiuj vivantaj estuloj)





  • Paradise shelducks – pūtangitangi Te Ara: The Encyclopedia of New Zealand

  • BirdLife International (2004). Tadorna variegata. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 12a Majo 2006. Kriterioj kial tiu specio estas Malplej Zorgiga.







Portala ikono Portalo pri Birdoj







Popular posts from this blog

Last logged in always never, not logging

Colouring column values based on a specific condition. How could I do this?

Iĥnotaksono