Kenneth G. Linton




Kenneth Gordon LINTON (naskiĝis la 26-an de marto 1906; mortis la 9-an de majo 1985) estis aŭstralia esperantisto kaj administranto de firmao.


Li esperantistiĝis en 1931. Dum la dua mondmilito li soldatservis en Novgvineo kaj poste prelegis kaj verkis pri siaj spertoj. Li estis prezidanto de Aŭstralia Esperanto-Asocio kaj kontribuis al Australian Esperantist. Krome li verkis priesperantajn studlibrojn por aŭstralianoj.



Verkoj |




  • Kanako el Kananam, aventuroj en la ĝangalo de Novgvineo. - Rickmansworth: Esperanto Publ. Co., 1960. 199 paĝoj.

    • The friend from Kananam, adventures in the New Guinea jungle. Tradukis Pierre L. Ullman. Dulingva eldono en Esperanto kaj la angla. - Viktorio (Brita Kolumbio): Trafford Publishing, 2004. 254 paĝoj. ISBN 1412014980.



  • Studlibro por kandidatoj por la elemento diplomo. - Matraville: Libroservo de la Aŭstralia Esperanto-Asocio, [1981]. 37 paĝoj.


  • Studlibro por la Aŭstralia norma supera diplomo. - Manly: Libroservo de la Aŭstralia Esperanto-Asocio, [proksimume 1983]. 32 paĝoj.


  • Miloj da bananoj. En: Trezoro, la Esperanta novelarto. (Jubilea kolekto jarcento de Esperanto 4, Esperantaj klasikaĵoj 6.) - Budapeŝto: Hungara Esperanto-Asocio, 1989. ISBN 963-571-109-3. Volumo 1, paĝoj 472–477.



Traduko |



  • Nevil Shute: Sur la bordo. (On the beach.) - Manly: Aŭstralia Esperanto-Asocio, 1983. 254 paĝoj. ISBN 0-9595336-3-X.


Eksteraj ligiloj |



  • The Friend From Kananam - anglalingvaj informoj pri la libro kaj la verkinto



Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto