Sankta Vito


























Vito

Vitus CXXVr.jpg

Sanktulo, Martiro
Naskiĝo
3-a jarcento en Mazara del Vallo
Morto

15-a de junio 303 en Lukania

Festotago
15-a de junio

Patroneco
aktoroj, komediantoj, dancistoj, epilepsiuloj; kontraŭ fulmoj; Ĉeĥio; itala urbo Forio; diversaj lokoj en Aŭstrio kaj Bavario







v  d  r


Information icon.svg



Sankta Vito, latine Vitus, estis sanktulo el Sicilio (Italio). Li estas unu el dekkvar sanktaj helpantoj, li mortis en la jaro 303 kiel martiro.


Lia latina nomo Vitus signifas gaja, viva.


La festo de la sankta Vito estas festata la 15-an de junio laŭ la gregoria kalendaro, kaj la 28-an de junio laŭ la julia kalendaro.


En mezepoko homoj el meza kaj norda Eŭropo (Germanio, Litovio ktp.) festis tiun ĉi feston kune kun t.n. "danco de sankta Vito" – tiu ĉi termino samtempe signifas nervomalsanon, kiu latine nomiĝas "Chorea" kaj esperante ĥoreo.


Sankta Vito estas patrono de aktoroj, komediantoj, dancistoj kaj de epilepsiuloj. Li protektas ankaŭ kontraŭ fulmoj. Li estas la ĉefa sankta patrono de Ĉeĥio kaj de la itala urbo Forio en Kampanio. Diversaj lokoj en Aŭstrio kaj Bavario estas nomitaj je lia honoro. La festo de la sankta Vito estas ankaŭ grava por la Ortodoksa eklezio en Serbio, vidu Vidovdan.



Vidu ankaŭ |




  • Katedralo de sankta Vito (Prago)

  • Sankta Vitokirko

  • Kategorio:Preĝejoj sub patroneco de Sankta Vito



Eksteraj ligiloj |




  • http://saints.sqpn.com/saint-vitus/ Detaloj pri Vito angle


  • http://www.heiligenlexikon.de/BiographienV/Vitus_Veit.htm Detaloj pri Vito germane


  • http://www.bautz.de/bbkl/v/vitus.shtml Detaloj pri Vito germane















Popular posts from this blog

Alcázar de San Juan

Griza ansero

Heinkel He 51