Ermita turdeto
Ermita turdeto | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Dunomo | ||||||||||||||
Catharus guttatus (Pallas, 1811) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Konserva statuso: Malplej zorgiga | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Ermita turdeto aŭ Ermita turdo (Catharus guttatus) estas mezgranda turdo de Nordameriko, tio estas birdo de la familio de Turdedoj. Ĝi ne estas tre rilata al la aliaj nordamerikaj migrantaj specioj de la genro Catharus, sed pli proksima al la specio de Meksiko nome la Ruĝecbruna najtingalturdo.[1]
Enhavo
1 Aspekto
2 Kutimaro
3 Kanto
4 Ermita turdeto en populara kulturo
5 Notoj
6 Referencoj
7 Eksteraj ligiloj
Aspekto |
Tiu specio estas 15 al 17 cm longa kaj havas la blanka-malhela-blankan subflugilan bildon karakteran de la turdoj de la genro Catharus. Plenkreskuloj estas ĉefe brunaj en supraj partoj, kun ruĝecaj vostoj. La subaj partoj estas blankaj kun tre rimarkindaj malhelaj punktoj en brusto kaj grizaj aŭ brunecaj flankoj. Ili havas rozkolorajn krurojn kaj blankan okulringon tre kontrastan kun granda nigra okulo. Orientaj birdoj estas pli olivbrunaj en la supraj partoj; okcidentaj birdoj estas pli grizbrunaj.
Kutimaro |
La reprodukta habitato estas arbaroj miksitaj aŭ de konifero en Kanado, Alasko kaj nordorienta kaj okcidenta Usono. Ili faras tasforman neston surgrunde aŭ relative malalte en arbo.
Ermitaj turdetoj migras al vintrejoj en suda Usono kaj pli suden al Centrameriko. Kvankam ili kutime reproduktiĝas nur en arbaroj, Ermitaj turdetoj foje vintrumas en parkoj kaj arbaraj ĉeurbaj lokoj. Ili estas tre raraj vagantoj en okcidenta Eŭropo.
Ili manĝas sur arbara grundo, ankaŭ en arboj aŭ arbustoj, ĉefe insektojn kaj berojn.
Kanto |
La kanto de la Ermita turdeto[2] estas etereca kaj fluteca, konstruata el descenda muziak frazo ripetata je diversaj tonoj. Ili ofte kantas el alta malferma loko.
Ermita turdeto en populara kulturo |
La Ermita turdeto estas la ŝtata birdo de Vermont.
Walt Whitman konstruis la bildon de la Ermita turdeto kiel simbolo de la usona voĉo, poezia kaj ĝenerala, en sia elegio por Abraham Lincoln, "When Lilacs Last in the Dooryard Bloom'd,"[3] unu el la fundamentaj tekstoj de la usona literatura kanono. Tiu birdo unue aperas en alia kanona poemo de Whitman nome "Out of the Cradle Endlessly Rocking". "A Hermit Thrush"[4] estas la nomo de poemo de la usona poeto Amy Clampitt. Ermita turdeto aperas en la 5a sekcio ("What the Thunder Said") de la poemo de T. S. Eliot nome The Waste Land.
Iama kanada muzikgrupo de Sendependa roko nome Thrush Hermit prenis sian nomon el la ŝanĝo de la du partoj de la nomo. Ĝi estas ankaŭ kunhavata de la usona muzikgrupo Hermit Thrushes kaj Hermit Thrush.
La kanto de la Ermita turdeto estas aŭdebla en la ŝtupo "Ĝardeno" de Super Mario Galaxy de Nintendo Wii.
Notoj |
↑ (Winker & Pruett, 2006)
↑ Hermit Thrush Song (WAV). Arkivita el la originalo je 2007-10-25. Alirita 2008-07-26.
↑ . When Lilacs Last in the Door-yard Bloom’d. Bartleby. Alirita 2008-07-26.
↑ . A Hermit Thrush. The Academy of American Poets. Alirita 2008-07-26.
Referencoj |
BirdLife International (2004). Catharus guttatus. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 12a Majo 2006. Malplej zorgiga
Winker, Kevin & Pruett, Christin L. (2006): Seasonal migration, speciation, and morphological convergence in the avian genus Catharus (Turdidae). Auk 123(4): 1052-1068. [Artikolo en angla kun hispana resumo] DOI: 10.1642/0004-8038(2006)123[1052:SMSAMC]2.0.CO;2 PDF plena teksto
Farrand, John & Bull, John, The Audubon Society Field Guide to North American Birds, Eastern Region, National Audubon Society (1977)
Eksteraj ligiloj |
Ermita turdeto - Catharus guttarus - USGS Patuxent Birdidentigejo
Informaro pri specio Ermita turdeto – Laboratorio Cornell de Ornitologio
Informaro pri Ermita turdeto - Suddakotaj Birdoj kaj Birdumo