20-a de februaro
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
februaro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 |
februaro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | ||||
4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 |
11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 |
18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 |
25 | 26 | 27 | 28 | |||
aranĝo de 2019 tagoj |
La 20-a de februaro estas la 51-a tago de la jaro laŭ la gregoria kalendaro. 314 tagoj restas (315 en superjaroj).
Je la 20-a de februaro okazis, interalie:
Enhavo
1 Eventoj
2 Naskiĝoj
3 Mortoj
4 Specialaj tagoj kaj festoj
5 Tagoj de semajno
Eventoj |
1258: 10 tagojn post konkero de Bagdado, masakro de loĝantoj kaj detruo de la urbo, mongoloj mortigis kalifon
1444: Pollando: Mrągowo ricevis plilarĝigitajn urborajtojn
1472: Skotlando aneksis apartenantajn al Norvegio Orkadojn kaj Ŝetlandajn Insulojn
1530: Sigismondo la 2-a kroniĝis vivente rege kiel reĝo de Pollando (dum regado de lia patro Sigismondo la 1-a)
1547: Abatejo Westminster: Eduardo la 6-a kroniĝis kiel reĝo de Anglio
1790: Leopoldo la 2-a iĝis arkiduko de Aŭstrio kaj reĝo de Ĉeĥio kaj Hungario
1798: Papo Pio la 6-a estis forkondukita de Napoleona armeo al Sieno
1809: Milito de Hispana Sendependiĝo: franca-pola armeo post dumonata sieĝo konkeris Zaragozon
1811: Aŭstrio anoncis bankroton - privatigo de naciaj havaĵoj
1816: Romo: premiero de la komika opero La barbiro de Sevilo
1846: Nokte de la 20-a/21-a de februaro komenciĝis la ribelo de Krakovo, kiu finis aŭtonomecon de la urbo - novembre ĝi estis enkorpigita al Aŭstrio
1865: Masaĉuseca Instituto de Teknologio inaŭguris sian agadon en Kembriĝo apud Bostono
1872: Nov-Jorko: inaŭguro de la Metropola Muzeo de Arto
1876: Usona astronomo dandevena Christian Heinrich Friedrich Peters malkovris asteroidon Uno
1878: Leono la 13-a iĝis papo
1901: Luigi Carnera malkovris asteroidon Argentino
1909: En franca ĵurnalo Le Figaro aperis manifesto de italaj futuristoj
1915: San Francisco: Internacia ekspozicio komenciĝis
1919: Józef Piłsudski iĝis ŝtatestro de Pollando (pli frue estis provizora komandanto) - Pola Leĝdona Sejmo voĉdonis samtage Etan Konstitucion por limigi lian regopovon
1922: Vilna Sejmo voĉdonis pri aliĝo de Centra Litovio al Pollando
1932: André Tardieu la trian fojon iĝis ĉefministro de Francio
1938: Romanĉa lingvo iĝis la kvara ŝtata lingvo en Svislando
1938: Brita eksterafera ministro Anthony Eden demisiis
1938: Hispana Enlanda Milito: venko de naciista armeo en batalo de Teruelo
1938: Komenco de kelktaga vizito de ĉefministro de Prusio Hermann Goering en Pollando
Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
1940: Gestapo, SS kaj Selbstschutz kadre de Aranĝo T4 pafekzekutis en Ościłów de distrikto Ciechanowski kelkcent invalidojn kun nekuraceblaj personoj kaj apud Lublin 42 homojn; germana polico finis en Varsovio 5-tagan homkaptadon de poloj por ilia forveturigo al trudlaboro en Nazia Germanio; en monaĥejo de franciskanoj en Niepokalanów de la 12-a de decembro 1939 ĝis tiu ĉi tago kaŝiĝis ĉirkaŭ 1500 judoj; Krakovo: sur Vavelo en ĉeesto de Hans Frank pemiero de dokumenta filmo de Fritz Hippler, Feldzug in Polen (Kampanjo en Pollando), projekciita en Nazia Germanio de la 6-a de februaro; apud Parczew germanoj murdis ĉirkaŭ 400 polajn militkaptitojn - judojn, enterigitaj en la juda tombejo en Parczew; en Zakopane komenciĝis la 3-a konferenco de Gestapo-NKVD
- Soveta NKVD eldonis direktivon por sendi 400 polajn oficirojn de internigejoj al ĝiaj malliberejoj; eldonata en Rumanio bulteno ŝanĝis sian titolon al "Pola Rifuĝinto en Rumanio"; en Eastchurch (Kent) brigada generalo Józef Zając solene hisis polan flagon - komenco de rekonstruo de pola aviado ĉe RAF; Londono: "Times": Sovetaj regopovoj en Lvovo ekstermas polan intelektularon kun pli da absoluteco ol la naziaj sub germana okupado; Sachsenhausen: profesoro de Jagelona Universitato Leon Sternbach mortis
1941: En Ĝenerala Gubernio aperis dispono germanigi nomojn de polaj setlejoj; en Varsovio konspira "Biuletyn Informacyjny" notis, ke pasintsemajne komencis servi germana fabrika polico, kies tasko estas politika kaj polica superrigardo de laboristoj en publikaj kaj armeaj entreprenejoj- En Berlino okazis solena premiero de la filmo de Hans Bertram pri la septembra kampanjo de 1939 - Kampfgeschwader Lützow (Batalskadro Lützow); en Dresdeno Hans Frank subskribis disponon pri uzo de publikaj veturiloj en ĜG fare de judoj - nur kondiĉe de permesilo;
1942: Japana armeo invadis portugalan kolonion Timoro; Joseph Goebbels notis en sia taglibro, ke Hitler malpermesis al germanaj soldatoj en Pollando ligi societemajn kontaktojn kun poloj
1943: Germanaj regopovoj fiksis por Varsovio polican horon inter la 20-a vespere kaj la 5-a matene; en Varsovio aperis konspira revuo "Walka Młodych" (Batalo de Junuloj); en Ludwinów, distrikto Lubartów pro kaŝado de judoj germana ĝendarmo pafmortigis virinon de familio Marciniak kun 2-jara juda knabino, kaj alian gravedan - iliaj 3 fratoj estis pafmortigitaj en Drozdów la 10-an de februaro kune kun kaŝiĝanta soveta soldato Konstantin Gorlov- Batalo de Ĥarkovo komenciĝis; Nacia Konsilio de Pollando en Londono unuanime voĉdonis pri neŝanĝeblo de antaŭmilita pola-soveta landlimo
1944: Membroj de norvega rezista movado sinkigis en lago Tinnsjå pramon kun 16 tunoj da peza akvo, necesa por produkti germanan atombombon; usona armeo konkeris atolon Eniwetok sur Marŝala Insularo; Pollando: en koncentrejo Gross-Rosen germanoj pafekzekutis 23 aktivulojn de subtera skoltismo el Poznań kaj Grandpolujo; ĝendarmoj pafmortigis en Rudno (Podlaĥio) 5 personojn; en Bouligny apud Piennes reprezentantoj de 7 polaj organizaĵoj fondis Polan Komitaton de Nacia Liberigo en Orienta Francio
1945: Ruĝa Armeo okupis Krosno Odrzańskie; germana entrepreno Karpathen-Ol-Gesellschaft GmbH forveturigis de Pollando al Nazia Germanio ĝis tiu ĉi tago industriajn aparatojn kun valoro de 21,8 mln de markoj
- En germana trudlaboreja koncentrejo Neuengamme mortis 4 poloj kaj pola judo; en Neuhaus okazis renkonto de Hans Frank kun fuĝintaj de Pollando naziaj altranguloj; Prezidio de la Monda Asocio de Poloj el Eksterlando protestis kontraŭ voĉdonoj de la konferenco de Jalto
1946: Rezulte de eksplodo en minejo de terkarbo en Bergkamen en germana Ruhr-regiono 405 ministoj pereis
1947: Lanĉita de Usono raketo V-2 unuafoje en la historio veturigis bestojn en la kosmon
1962: La kosmoŝipo Friendship 7, parto de la programo Merkuro de la usona kosmo-administracio, orbitis la Teron - John Glenn iĝis la unua usonano ĉirkaŭinta la Teron
1964: Rabato: Maroko kaj Alĝerio kontraktis pacon finanta landliman militon
1978: Leonid Breĵnev estis distingita per la plej alta batalordeno - la Ordeno de Venko
1986: Sovetunio lanĉis kosmostacion Mir
1987: Mehmet Ali Ağca estis kondamnita de itala tribunalo al ĝismorta malliberigo
1988: Parlamento de eklogixta de armenoj Aŭtonoma Provinco Montara Karabaĥo en Azerbajĝano anoncis aliĝon al Armenio
1991: Tirano: kelkmila homamaso faligis monumenton al komunisma diktatoro Enver Hoĝa
1992: Anglio: F.A. Supra Ligo fondiĝis
2006: Flago de Kongo Kinŝasa oficialiĝis
2013: NASA anoncis malkovron de la plej malgranda ekstersunsistema planedo Kepler-37b
2014: Eŭromajdano: rezulte de bruligo pere de brulboteloj de la okupita de opozicio muzika lernejo en Kievo 75 personoj pereis kaj 567 vundiĝis - kune kun atako de milico kaj Berkut
2018: Ŝtata entombigo de la pola reĝisoro kaj scenaristo Antoni Krauze, aŭtoro de filmoj pri komunistaj krimoj el la plej nova historio de Pollando, postmorte distingita per la Ordeno Renaskiĝinta Pollando
Naskiĝoj |
1358: Leonor de Aragono kaj Sicilio, reĝino de Kastilio kaj Leono (m. 1382)
1469: Tomaso de Vio, itala kardinalo, teologo kaj tomisto (m. 1534)
1523: Jan Blahoslav, ĉeĥa protestantisma teologo (m. 1571)
1743: Anna Laetitia Barbauld, angla poetino, eseistino kaj verkistino de porinfana literaturo (m. 1825)
1745: Johann Peter Salomon, germana violonisto, komponisto, dirigento (m. 1815)
1751: Johann Heinrich Voß, germana poeto kaj tradukisto slavdevena (m. 1826)
1759: Johann Christian Reil, germana kuracisto kaj pionira psikiatro (m. 1813)
1793: József Thewrewk, hungara antikvaĵkolektisto, verkisto (m. 1870)
1813: Zsigmond Ormós, hungara arthistoriisto, verkisto (m. 1894)
1819: Alfred Escher, svisa politikisto kaj entreprenisto, trifoja prezidento de la Nacia Konsilio de Svisio (m. 1882)
1842: István Szentgyörgyi, hungara, rumania hungara aktoro (m. 1931)
1844: Ludwig Boltzmann, aŭstra fizikisto konata de la konstanto de Boltzmann (m. 1906)
1844: Mihály Munkácsy, hungara pentristo germandevena kreanta en stilo de la skolo de Barbizon (m. 1900)
1848: Leon Barszczewski, pola topografo, geologo, etnografo, arkeologo, natursciencisto, glaciologo, kolonelo en rusa armeo (m. 1910)
1871: Endre Puky, hungara politikisto kaj ministro pri eksteraj aferoj (m. 1941)
1877: Antoni Wiwulski, pola arkitekto kaj skulptisto, aŭtoro de Grunwalda Monumento en Krakovo (zm. 1919)
1886: Béla Kun, hungara komunisto juddevena, gvidanto de Hungara Sovetrespubliko (m. 1939)
1888: Georges Bernanos, franca verkisto apartenanta al la movado Revivigo katolika (m. 1948)
1894: Miklós Fleischer, hungara pentristo kaj grafikisto (m. 1958)
1894: Jarosław Iwaszkiewicz, pola verkisto kaj tradukisto, justulo inter la popoloj, kies rakontojn esperantigis Jerzy Grum (m. 1980)
1902: Ansel Adams, usona fotisto de naciaj parkoj, aŭtoro de libroj pri fotarto (m. 1984)
1905: József Zimán, rumania hungara ĵurnalisto, verkisto (m. 1997)
1909: Heinz Erhardt, germana aktoro, komikulo, muzikisto kaj poeto (m. 1979)
1912: Ede Meggyes, hungara instruisto, eklezia tradukisto (m. 1954)
1912: Pierre Boulle, franca verkisto vivanta en Sud-Orienta Azio, aŭtoro de la romano La ponto trans la rivero Kvaj (m. 1994)
1913: Árpád Szántó, rumania hungara fizikisto (m. 1978)
1917: János Xántus, rumania hungara geografo, filo de János Xántus (etnologo) (m. 1982)
1921; Tibor Gáspár, rumania hungara tekstillaboristo, fotisto, ĵurnalisto, redaktoro kaj porjunulara verkisto
1925: Robert Altman, usona reĝisoro, aŭtoro de satirema filmo Movebla Armea Ĥirurgiejo (m. 2006)
1925: Harry Glück, aŭstra arkitekto kaj scenejfaranto (m. 2016)
1927: Ibrahim Ferrer, kuba kantisto kaj muzikisto (m. 2005)
1928: Sándor Kovács, rumania hungara biologo kaj muzeologo (m. 1984)
1937: Robert Huber, germana Nobelpremiita kemiisto okupiĝanta pro kristalografio
1941: Buffy Sainte-Marie, kanada-indiana kantistino kridevena, muzikistino, komponistino, pentristino kaj edukistino
1945: Edit Mózes-Finta, rumania hungara artistino, edzino de Attila Mózes
1945: George Smoot, usona Nobelpremiita kosmologo kaj astrofizikisto, malkovrinto de neizotropecoj de la maldensa kosma fono
1948: Radosław Piwowarski, pola filmreĝisoro, scenaristo kaj aktoro
1951: Gordon Brown, ĉefministro de Britio skotdevena
1954: Patty Hearst, usona riĉulino, ostaĝo, bank-rabisto, aktoro
1956: Ferenc Bréda, rumania hungara poeto, verkisto
1962: Jelizaveta Glinka, rusia kuracistino pri urĝeca medicino kaj anestezologio laboranta en hospicoj, homrajta aktivulo kaj filantropo (m. 2016)
1966: Cindy Crawford, usona foto-modelino, aktorino, edzino de Richard Gere
1967: Kurt Cobain, usona rok-kantisto kaj gitaristo de la grupo Nirvana, sinmortiginto (m. 1994)
1974: Judit Józsa, hungara ceramikistino, verkistino
1974: Ophélie Winter, franca kantistino kaj aktorino
1985: Julia Volkova, rusa kantistino kaj aktorini konata de pop-muzika duopo t.A.T.u.
1988: Rihanna, barbada ritmenblusa kantistino
Mortoj |
702: Ĥan Bahlum la 2-a, majaa reĝo (n. 635)
1054: Jaroslavo la Saĝa, granda princo de Kieva Regno (naskiĝis ĉirkaŭ 978)
1171: Konan la 4-a, duko de Bretonio (n. 1138)
1194: Tankredo, reĝo de Sicilio (n. 1138)
1258: Al-Musta'sim, la lasta abasida kalifo de Bagdado, murdita (n. 1213)
1429: Giovanni di Bicci de' Medici, itala komercisto kaj bankisto, fondinto de la dinastio Mediĉoj en Florenco (naskiĝis ĉirkaŭ 1360)
1431: Marteno la 5-a, papo de itala familio Colonna, kiu apelaciis pri ekstermo de Husmovado kaj kontribuis al pogromoj de judoj (n. 1368)
1513: Johano la 1-a, reĝo de Danio, Norvegio kaj Svedio (n. 1455)
1552: Anne Parr (grafino de Pembroke), fratino de Catherine Parr, la sesa edzino de Henriko la 8-a (Anglio) (n. ĉirkaŭ 1514)
1695: Johann Ambrosius Bach, germana muzikisto, filo de Christoph Bach (n. 1645)
1773: Karlo Emanuelo la 3-a de Savojo, reĝo de la regno de Sardio (n. 1701)
1778: Laura Bassi, itala fizikistino, filozofino kaj anatomo, aŭtorino de signifaj laboraĵoj pri mekaniko kaj fluidodinamiko, la unua historio de Eŭropo virino engaĝita kiel profesoro de altlernejo (n. 1711)
1790: Jozefo la 2-a, germana-romia imperiestro de la Sankta Romia Imperio (n. 1741)
1810: Andreas Hofer, itala nacia heroo, ekzekutita (n. 1767)
1822: Joanna Angélica de Jesus, brazila monaĥino kaj heroino (n. 1761)
1864: Keresztély András Zipser, aŭstra natursciencisto kaj pedagogo german-hungardevena okupiĝnta ĉefe pri geologio, mineralogio kaj entomologio (n. 1783)
1871: Paul Kane, irlanda-kanada pentristo de indianoj el Oregona teritorio (n. 1810)
1895: Frederick Douglass, usona sklavo, gvidanto de aboliciismo, oratoro, verkisto kaj eldonisto (n. 1818)
1907: Henri Moissan, franca Nobelpremiita kemiisto ricevinta fluoron, karbonidon, hidridon, molibdenon, volframon, uranion, vanadon (n. 1852)
1920: Robert Peary, usona esploristo de la geografia norda poluso (n. 1856)
1933: Kobajaŝi Takiĝi, japana verkisto, membro de Japana Komunista Partio (n. 1903)
1941: Endre Puky, hungara politikisto kaj ministro (m. 1871)
1949: Mária Berde, rumania hungara verkistino, poetino (n. 1889)
1953: Vydūnas, litova verkisto, instruisto, filozofo, teozofo, panteisto, nacia aganto en Orienta Prusio (n. 1868)
1961: Percy Grainger, aŭstralia pianisto kaj komponisto (n. 1882)
1963: Ferenc Fricsay, hungara dirigento, konata ekde la Festivalo de Salcburgo (n. 1914)
1964: Károly Rátkai, hungara verkisto kaj ĵurnalisto (n. 1895)
1966: Chester William Nimitz, usona admiralo, komandanto de la usona mararmeo dum la dua mondmilito sur Pacifiko (n. 1885)
1968: Anthony Asquith, angla filmreĝisoro konata de la anglalingva versio de Leise flehen meine Lieder (n. 1902)
1969: Ernest Ansermet, svisa dirigento, komponisto kaj teoriisto de muziko (n. 1883)
1972: Maria Goeppert-Mayer, usona Nobelpremiita fizikistino germandevena okupiĝinta pri la teorio de atomkerno (n. 1906)
1976: René Cassin, franca Nobelpremiita juristo, diplomato kaj politikisto okupiĝanta pri internacia juro, kunkreinto de Unesko, ĉefa aŭtoro de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj (n. 1887)
1996: Tōru Takemitsu, japana komponisto liganta Okcidentan kaj Orientan kulturon, okupiĝanta pri muzikteorio (n. 1930)
1996: Solomon Asch, usona psikologo
1999: Sándor Plugor, rumania hungara grafikisto, edzo de Mária Miklóssy (n. 1940)
2003: Jerzy Passendorfer, pola filmreĝisoro, aŭtoro de la filmo pri Janosik (n. 1923)
Specialaj tagoj kaj festoj |
- Laŭ Okcidenta astrologio la unua tago sub la zodiaka signo Fiŝoj: ♓ (ĝis la 21-a de marto).
- Monda Tago de Socia Justeco - de 2009
- Internacia Tago de Pip-Fumantoj
Tagoj de semajno |
La 20-a de februaro estas (laŭ gregoria kalendaro):
Dimanĉo en jaroj: 1583 1594 1600 1605 1611 1622 1628 1633 1639 1650 1656 1661 1667 1678 1684 1689 1695 1701 1707 1718 1724 1729 1735 1746 1752 1757 1763 1774 1780 1785 1791 1803 1814 1820 1825 1831 1842 1848 1853 1859 1870 1876 1881 1887 1898 1910 1916 1921 1927 1938 1944 1949 1955 1966 1972 1977 1983 1994 2000 2005 2011 2022 2028 2033 2039 2050 2056 2061 2067 2078 2084 2089 2095;
Lundo en jaroj: 1584 1589 1595 1606 1612 1617 1623 1634 1640 1645 1651 1662 1668 1673 1679 1690 1696 1702 1708 1713 1719 1730 1736 1741 1747 1758 1764 1769 1775 1786 1792 1797 1804 1809 1815 1826 1832 1837 1843 1854 1860 1865 1871 1882 1888 1893 1899 1905 1911 1922 1928 1933 1939 1950 1956 1961 1967 1978 1984 1989 1995 2006 2012 2017 2023 2034 2040 2045 2051 2062 2068 2073 2079 2090 2096;
Mardo en jaroj: 1590 1596 1601 1607 1618 1624 1629 1635 1646 1652 1657 1663 1674 1680 1685 1691 1703 1714 1720 1725 1731 1742 1748 1753 1759 1770 1776 1781 1787 1798 1810 1816 1821 1827 1838 1844 1849 1855 1866 1872 1877 1883 1894 1900 1906 1912 1917 1923 1934 1940 1945 1951 1962 1968 1973 1979 1990 1996 2001 2007 2018 2024 2029 2035 2046 2052 2057 2063 2074 2080 2085 2091;
Merkredo en jaroj: 1585 1591 1602 1608 1613 1619 1630 1636 1641 1647 1658 1664 1669 1675 1686 1692 1697 1704 1709 1715 1726 1732 1737 1743 1754 1760 1765 1771 1782 1788 1793 1799 1805 1811 1822 1828 1833 1839 1850 1856 1861 1867 1878 1884 1889 1895 1901 1907 1918 1924 1929 1935 1946 1952 1957 1963 1974 1980 1985 1991 2002 2008 2013 2019 2030 2036 2041 2047 2058 2064 2069 2075 2086 2092 2097;
Ĵaŭdo en jaroj: 1586 1592 1597 1603 1614 1620 1625 1631 1642 1648 1653 1659 1670 1676 1681 1687 1698 1710 1716 1721 1727 1738 1744 1749 1755 1766 1772 1777 1783 1794 1800 1806 1812 1817 1823 1834 1840 1845 1851 1862 1868 1873 1879 1890 1896 1902 1908 1913 1919 1930 1936 1941 1947 1958 1964 1969 1975 1986 1992 1997 2003 2014 2020 2025 2031 2042 2048 2053 2059 2070 2076 2081 2087 2098;
Vendredo en jaroj: 1587 1598 1604 1609 1615 1626 1632 1637 1643 1654 1660 1665 1671 1682 1688 1693 1699 1705 1711 1722 1728 1733 1739 1750 1756 1761 1767 1778 1784 1789 1795 1801 1807 1818 1824 1829 1835 1846 1852 1857 1863 1874 1880 1885 1891 1903 1914 1920 1925 1931 1942 1948 1953 1959 1970 1976 1981 1987 1998 2004 2009 2015 2026 2032 2037 2043 2054 2060 2065 2071 2082 2088 2093 2099;
Sabato en jaroj: 1582 1588 1593 1599 1610 1616 1621 1627 1638 1644 1649 1655 1666 1672 1677 1683 1694 1700 1706 1712 1717 1723 1734 1740 1745 1751 1762 1768 1773 1779 1790 1796 1802 1808 1813 1819 1830 1836 1841 1847 1858 1864 1869 1875 1886 1892 1897 1904 1909 1915 1926 1932 1937 1943 1954 1960 1965 1971 1982 1988 1993 1999 2010 2016 2021 2027 2038 2044 2049 2055 2066 2072 2077 2083 2094.