Ptaho






Ptaho


Ptaho estas unu el la plej malnovaj dioj de la egipta mitologio.


Apis, la sankta bovo de Memphis, estis adorata kiel lia enkarniĝo. Li estas konsiderita kiel la edzo de Seĥmeto. Imhotep, la konstruiston de la ŝtupopiramido, oni rigardis kiel unu el la filoj de la dio Ptaho.




Enhavo






  • 1 Reprezentado


  • 2 Religia evoluo


  • 3 Vidu ankaŭ


  • 4 Eksteraj ligiloj





Reprezentado |


Kutime oni prezentas Ptahon kiel mumio en alĝustigita vestaĵo, kun senhara kaj senĉapa kapo. En siaj manoj li tenas bastonon, kiu estas kunmetaĵo el Ansa kruco kaj Vas-sceptro - simboloj de povo kaj forto. Ekde la meza regno li portas rigidan mentonbarbon.



Religia evoluo |


Dum la malnova regno Ptaho kunfandiĝis kun la falkoforma Sokar, alia dio el Memphis, kaj estis nomata Ptaho-Sokar. La multe pli grava kunfandiĝo kun la dio de mortintoj Oziriso evoluis al la dio Ptaho-Sokar-Oziriso, kies bildo ofte troviĝas sur tombaldonaĵoj de privatuloj.



Vidu ankaŭ |


  • Nefertumo


Eksteraj ligiloj |




  • Ptah-Hotep (france)


  • Ptaho (france)




  • Ptaho en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Ptaho en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)








Popular posts from this blog

Alcázar de San Juan

Griza ansero

Heinkel He 51