Tersimila planedo




Tersimila planedo estas tipo de ekstersunsistema planedo kiu tre similas al la Tero laŭ maso, grando, konsisto, orbita distanco, discentreco, atmosfera konsisto, klimato kaj ŝajno. Tersimila planedo devas orbiti ĉirkaŭ sun-simila stelo ĉe la enloĝebla zono, kie likva akvo povas ĉeesti kaj eblas plurĉela vivo sur la surfaco, en la oceanoj aŭ en la aero. Je aprilo 2010, oni malkovris neniun el ĉi tiu tipo de planedo; tamen, planedo nur kelkoble pli masaj ol la Tero (nomataj super-Teroj) jam estis malkovritaj, kiel Gliese 581 d, COROT-7 b, kaj GJ 1214 b. Ĉi tiu tipo de planedoj estosserĉataj por la misio Kepler, kiu esploros la tranzitojn pli malgrandajn ol tri jaroj.


Tersimilaj planedoj aperas ofte en sciencfikcio, inkluzive en Star Wars, Star Trek, kaj Stargate.




Enhavo






  • 1 Plej similaj terecaj planedoj ekster la Sunsistemo


  • 2 Vidu ankaŭ


  • 3 Referencoj


  • 4 Eksteraj ligiloj





Plej similaj terecaj planedoj ekster la Sunsistemo |





































Eco
Planedo
Stelo
Notoj
Plej simila planedo al 1 MTero

Gliese 581 e

Gliese 581
1.9 MTero (minimuma maso) / orbitas proksime de sia stelo kaj eble estas vulkana kiel Ioo. (2009-06-09) “Tidal Limits to Planetary Habitability”. Alirita 2009-06-17.. 

PSR B1257+12 C

PSR B1257+12
3,9 ± 0,2 MTero[1] ĉirkaŭ pulsaro.
Plej simila planedo al 1 RTero

COROT-7 b

COROT-7
1,7 RTero (COROT tranzito) / ebla Ĉitona planedo

Gliese 581 c

Gliese 581
<2 RTero (taksita)[2]
Plej granda ebleco de ĉeesto de akvo

Gliese 581 d

Gliese 581
7 M Tero (minimuma maso) / en la ekstera parto de la enloĝebla zono de ruĝa nano.[3]


Vidu ankaŭ |



  • Oceana planedo

  • Tereca planedo

  • Enloĝebla zono



Referencoj |





  1. Jean Schneider (2005-01-25)Notes for PSR 1257+12. Paris Observatory. Alirita 2009-07-16.


  2. Udry et al. (2007). “The HARPS search for southern extra-solar planets, XI. Super-Earths (5 and 8 M) in a 3-planet system”, Astronomy and Astrophysics 469 (3), p. L43–L47. doi:10.1051/0004-6361:20077612. 


  3. Lightest exoplanet yet discovered. ESO (ESO 15/09 - Science Release) (2009-04-21). Alirita 2009-07-15.




Eksteraj ligiloj |



  • . Characterizing Earth-like planets with Terrestrial Planet Finder. arXiv. Alirita 2010-03-31.


  • Kepler Mission to Hunt for Earth-like Planets. Science@NASA (February 20, 2009). Alirita 2010-03-31.

  • Simmonsa et alThe New Worlds Observer: a mission for high-resolution spectroscopy of extra-solar terrestrial planets. New Worlds. Alirita 2010-03-31.

  • Cockell et al. (2009)Darwin—an experimental astronomy mission to search for extrasolar planets. Springerlink, p. 435-461.

  • . JWST Will Provide Capability to Search for Biomarkers on Earth-like Worlds. Universe Today (March 19, 2009). Alirita 2010-03-31.


  • PlanetQuest: Mission. SIM PlanetQuest. Alirita 2010-03-31.


  • Forest planet Forest Planet.




Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto