Neukölln
Neukölln urbodistrikto de Berlino | ||
---|---|---|
Neukölln estas unu el 12 urbodistriktoj de Berlino, la ĉefurbo de Germanio. La urbodistrikto kovras areon de 44,93 kvadrataj kilometroj kaj fine de novembro 2009 havis 312 862 loĝantojn - tio rezultigas loĝdenson de 6 969 loĝantoj po km². La distrikto Neukölln inter la jaroj 1949 kaj 1990 situis en la okcidenta parto de Berlino, "insule" ĉirkaŭita de la teritorio de GDR. En la reunigita urbego ĝi troviĝas sudsudoriente de la urbocentro kaj etendiĝas suden ĝis la urbolimo.
Enhavo
1 Vidindaĵoj
2 Partneraj urboj
2.1 Internacie
2.2 Nacie
2.3 Urboamikecoj
Vidindaĵoj |
- Ŝehitlik-moskeo
Partneraj urboj |
Internacie |
Anderlecht proksime de Bruselo, Belgio, ekde la 17-a de junio 1955
Boulogne-Billancourt proksime de Parizo, Francio, ekde la 17-a de junio 1955
Zaanstad proksime de Amsterdamo, Nederlando, ekde la 17-a de junio 1955
urbodistrikto Hammersmith and Fulham de Londono, Britio, ekde la 17-a de junio 1955
Bat Jam proksime de Tel-Avivo, Israelo, ekde la 21-a de septembro 1978
Marino proksime de Romo, Italio, ekde 4-a de oktobro 1980
Ústí nad Orlicí (germane Wildenschwert), Ĉeĥio, ekde la 6-a de novembro 1989 resp. 24-a de novembro 1989
Puŝkin proksime de Sankt-Peterburgo, Rusio, ekde la 3-a de junio 1991
urbodistrikto 5 de Prago, Ĉeĥio, ekde la 8-a de septembro 2005
Izmir-Cigli, Turkio, ekde la 29-a de oktobro 2005
Nacie |
Wetzlar, ekde la 25-a de septembro 1959
Kolonjo, ekde la 15-a de novembro 1967
Leonberg, ekde la 17-a de oktobro 1970
Urboamikecoj |
- Frankenthal (Palatinato)
- Hof (Saale)
|