Tabrizo
Tabrizo | |
perse: تبریز, azerbajĝane: تبریز | |
urbo | |
Vido al Tabrizo | |
Oficiala nomo: تبریز | |
Antikvaj nomoj: Davrezh, Tavrezh, Tavrez | |
Ŝtato | Irano |
---|---|
Provinco | Orienta Azerbajĝano |
Konteo | Distrikto Tabrizo |
Distrikto | Centra Tabrizo |
Historiaj regionoj | 4 - Sasanidoj - Ilĥanato - Selĝukoj - Kaĝaroj |
Montaro | Eynali |
Konata loko | Blua moskeo |
Muzeo | Muzeo de Ferepoko |
Riveroj | Quri Chay, Aji Chay |
Situo | Tabrizo |
- alteco | 1 351,4 m s. m. |
- koordinatoj | 38°04′48″N 46°17′31″E / 38.08°N, 46.29194°O / 38.08; 46.29194 (Tabrizo) |
Areo | 324,0 km² (32 400 ha) |
- de metropolo | 2 356,0 km² (235 600 ha) |
Loĝantaro | 1 378 935 (2006) |
Urbestro | Alireza Navin |
Horzono | IST (UTC+3:30) |
- somera tempo | ISST (UTC+4:30) |
Poŝtkodo | 51368 |
Telefona antaŭkodo | +98 411 |
Loko de Monda heredaĵo de UNESCO | |
Nomo | Tabriza bazaro |
Tipo de heredaĵo | kultura heredaĵo |
Jaro | 2010 (#34) |
Numero | 1346 |
Regiono | Arabaj ŝtatoj |
Kriterioj | ii, iii, iv |
Biblia loko | Edena ĝardeno Genezo |
Situo enkadre de Irano | |
Vikimedia Komunejo: Tabriz | |
Retpaĝo: www.tabriz.ir | |
Tabrizo (perse kaj azerbajĝane: تبریز, Latinskribe: Təbriz) estas la plej granda urbo en nordokcidenta Irano kun loĝantaro de 1,523,085 homoj (2006 taksata).
Tabrizo troviĝas norde de la vulkana konuso de Sahand sude de la Eynali-montaro. Ĝi estas la ĉefurbo de provinco Orienta Azerbajĝano. Historie, la fondo de la urbo estas vualita en mistero. Plejparto de la fontoj mencias la sasanidan epokon, dum aliuloj kredas ĝin esti eĉ pli malnova. Post la Turka invado de Irano, Tabrizo fariĝis ĉefurbo de la Ilĥanata imperio en 1270-1305, de la dinastio Aq Quyunlu, de 1469 ĝis 1502, kaj de la Safavidoj de 1502 ĝis 1548. Ĝi ankaŭ subfalis sub Otomanan regon dum kelka tempo en la epoko de la Safavidoj. La brita egiptologo kaj historiisto David Rohl sugestis ke la Biblia Edena ĝardeno troviĝis ĉi tie.
Fortaj tertremoj forviŝis plimulton de la historiaj monumentoj de Tabrizo. Grava monumento kiu postvivis tiujn tertremojn estas la Tabriza Citadelo (Ark-e Tabriz aŭ Ark-e Ælishah), ruinoj de vertikalaj libroformaj elementoj. La Blua moskeo (Göy-Mæčid), estas alia grava monumento en la urbo.
Tabrizo estas kie la konstituciistoj de Irano kuniĝis dum la frua 20-a jarcento. Usonano kiu mortis defendante la Konstitucian Revolucion, Howard Baskerville, estas entombigita en Tabrizo. La fama Irana historiisto kaj filozofo, Ahmad Kasravi, naskiĝis en apuda vilaĝo nome Hokmavar. Samad Behrangi, fama verkisto kaj muzikistoj, kune kun Ali Salimi, Vahid Houseini, kaj Bigjeh-Khani estis gudrospecialistoj de ĉi tiu urbo.
Tagaj temperaturoj kutime atingas almenaŭ 30 gradojn celsiusan en julio kaj aŭgusto kaj neĝas en januaro.
Esperantistoj |
- A. Darjuŝ Nemseĉi
- Asgar Marami
- Ghader Mohammadi
Bildoj |
Tombo de la Poetoj
Masruteh-Domo
Shabestan, la vendreda moskeo
Ĉefa pordego de la historia Blua Moskeo
Citadelo de Tabrizo