Abudabio
Abudabio | ||
arabe أبو ظبي ʼAbū Ẓaby | ||
urbo | ||
Publika parko en Abudabio | ||
| ||
Oficiala nomo: أبو ظبي | ||
Lando | UAE | |
---|---|---|
Duoninsulo | Araba duoninsulo | |
Emirlando | Emirlando Abudabio | |
Parto de | Persa golfo | |
Situo | Abudabio | |
- alteco | 14 m s. m. | |
- koordinatoj | 24°28′56″N 54°22′12″E / 24.48222°N, 54.37°O / 24.48222; 54.37 (Abudabio) | |
Areo | 67,34 km² (6 734 ha) | |
Loĝantaro | 896 751 (2009) | |
Denseco | 13 316,77 loĝ./km² | |
Horzono | UTC (UTC+4) | |
Situo enkadre de Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj | ||
Situo enkadre de Azio | ||
Vikimedia Komunejo: Abu Dhabi | ||
Retpaĝo: www.abudhabi.com | ||
Abudabio (Abu-Dabi aŭ Abu-Zabi; arabe ابو ظبى) estas la plej granda kaj grava emirlando en konsisto de Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj (UAE). Ĝi situas ĉe la bordo de la Persa Golfo. Abudabio okupas 67.350 km², kio estas ĉirkaŭ 87 % de la teritorio de UAE, ĝia loĝantaro estas pli ol 1,0 miliono. La ĉefurbo estas samnoma kiel la emirlando, aliaj urboj estas: Al-Ajn, Ĝebel-Dana, Ruveis, Bu-Hasa.
Abudabio estis fondita en 1760 kaj estis sidejo de lokaj regantoj. De 1966 ĝin regis ŝejĥo Zajid bin Sultan al Nahajjan, kiu samtempe estis prezidanto de UAE ekde 1971. Post lia morto en 2004, lin sekvis lia filo Ĥalifa bin Zajid bin Sultan al Nahajjan.
Ĉefurbo |
La ĉefurbo situas ĉe la Persa Golfo kaj estas grava transporta, komerca kaj naftoprilabora centro. En 2001 la lando festis sian 30-jariĝon, en tiu periodo Abudabio, estinta vilaĝo kun malaltaj kaj malnovaj dometoj, fariĝis moderna urbo, kie abundas altegaj metal-vitraj nubskrapuloj de bankoj, hoteloj, komercaj kaj kulturaj institucioj. Urba centro estas bulvardo, kiu etendiĝas laŭlonge de la Persa Golfo je 7 km-oj.
La ĉefaj fontoj de enspezoj estas financa aktivado, transporto kaj komunikado, kaj ĉio ĉi estas ligita al la elputigo de nafto. Abudabio havas internacian flughavenon kaj profundan marhavenon.
Bildaro |
Abudabio
Eksteraj ligiloj |
- http://earth-info.nga.mil/gns/html/cntry_files.html
- http://www.webcitation.org/query?url=http://www.jl.sl.btinternet.co.uk/stampsite/alpha/a/abudhabi.html&date=2012-02-14+00:37:39
- http://www.thepersiangulf.org/cities/abudhabi.html
- http://www.adcci-uae.com
|