József Antall






József Antall


ANTALL József (Budapeŝto, la 8-a de aprilo, 1932- Budapeŝto, 12-a de decembro 1993)
Hungara historiisto, konservativa politikisto, ĉefministro inter 1990-1993.


Li venis el burĝa familio, lia patro (ankaŭ nomata József Antall (pli maljuna)) laboris en la ministrejo pri internaj aferoj en 1939 kaj li helpis fuĝi mulatjn polon al Hungario. Lia patro laboris en 1945-1946 kiel Rekunstrua Ministro, en 1949 retiriĝis de la politiko, sed en 1956 partoprenis en la Hungara Revolucio. Tio estis la familia heredaĵo, fono de la posta ĉefministro (juna) Antall József.


Antall Jószef studis historion-hungaran lingvon, literaturon kaj fakojn kiel arkivo, biblioteko, muzeologio en ELTE (hungara universitato) inter 1950-1962. Dumtempe kunlaboranto de la Tutlanda Arkivejo, Pedagogia Scienca Instituto, scienca esploristo, instruisto en mezlernejo. Pro lia aktivado dum la Hungara Revolucio 1956, li estis maldungita, sed en 1957 denove laboras kiel instruisto (1957-1959), bibliotekisto (1960-1962). Ekde 1964 li estas scienca ĉefkunlaboaranto ĉe Semmelweis Medicinhistoria Muzeo kaj Arkivejo, poste ties vic-direktoro, vic-ĉefdirektoro, 1974-1984 komisiita ĉefdirektoro, 1984-1990 ĉefdirektoro.


Li estis kunfondinto de MDF (Hungara Demokrata Forumo, hungare Magyar Demokrata Fórum), ties prezidanto en 1989.


Li anis en diversaj sciencaj kaj politikaj asocioj.



Eksteraj ligiloj |


  • http://antalljozsef.hu/eletut.htm














Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto