Al-Kaida






Flago de Al-Kaida


Al-Kaida (arabe "القاعدة" Al-Qāʿida "Bazo") estas islamisma terorisma grupo, kiuj verŝajne respondecas pri miloj da mortigoj, kiuj plej fame inkluzivas la viktimojn de la atakoj en Novjorko/Vaŝingtono en septembro de 2001 kaj en Madrido en marto de 2004.


La fondinto kaj estro de Al-Kaida estas Osama Bin-Laden. Unu el la celoj de la grupo estas restarigo de islama imperio sub kalifo. La iraka gvidanto estis Abu Musab az-Zarqawi.


La grupo konsistas plejparte el restaĵoj de iamaj partizanoj, kiuj en Afganio batalis kontraŭ Sovetio tiam subtenataj de Usono per trejnado kaj militmaterialo. Pri la origino de ĝia nomo estas diversaj legendoj ; laŭ iuj la nomon "Al-Kaida" kreis Richard A. Clarke ; laŭ brita eksministro Robin Cook ĝi estas araba traduko de "la datenbanko", nome la datenbanko de la afganiaj partizanoj. Laŭ aliaj la nomon elektis la grupo mem. Alia opinio estas ke la vorto devenas de la vorto por "la bazo" Name Al-Qaeda.




Enhavo






  • 1 Ĉefaj atencoj atribuitaj al Al-Kaida [1]


  • 2 Aliaj estroj de la reto[2]


  • 3 Organizoj


  • 4 Vidu ankaŭ


  • 5 Notoj


  • 6 Eksteraj ligiloj





Ĉefaj atencoj atribuitaj al Al-Kaida [1] |




  • 26-a de februaro de 1993. Ses personoj mortiĝas pro eksplodo de aŭtobombo ĉe subtera aŭtohaltejo de World Trade Center de Novjorko, Usono. Laŭ usonaj sekretservoj tiu estis la unua atenco de la reto de Usama bin Laden.


  • 25-a de junio de 1996. Kamionbombo mortigas 19 usonajn soldatojn kaj vundas preskaŭ 400 personojn ĉe militakademio en Ĥobaro, Saŭdarabio. Post tio, Osama Bin-Laden el Afganio deklaras militon kontraŭ Usono, ĉar tiu okupas sanktajn teritoriojn de Islamo.


  • 7-a de aŭgusto de 1998. Duobla atenco per kamionbomboj kontraŭ usonaj ambasadoj en Nairobi, Kenjo, kaj Dar es Salaam, Tanzanio. Mortiĝas 224 personoj, inter ili 12 usonanoj. La tiama usona prezidento Bill Clinton ordonis reprezalie bombardadon kontraŭ kampadejo de Al-Kaida en Afganio kaj industrio en Sudano.


  • 12-a de oktobro de 2000. Atako per bomboj kontraŭ usona militŝipo Cole ĉe Adeno, Jemeno. Mortiĝas 17 usonaj soldatoj.


  • 11-a de septembro de 2001. Atenco kontraŭ la ĝemelaj turoj per du pasaĝeraviadiloj. Okazas 2976 mortoj. Alia aviadilo falas en Pensilvanio kaj alia sur la Pentagono. La 7-a de oktobro Usono eniras en la milito de Afganio.


  • 11-a de aprilo de 2002. Kamionbombo kontraŭ la sinagogo Ghriba en insulo Ĝerbao, Tunizio. 21 personoj mortiĝas, ĉefe eksterlandanoj, kaj estas 30 vunditoj.


  • 12-a de oktobro de 2002. Atenco kontraŭ dancejo en Bali, Indonezio. Mortiĝas 202 personoj, ĉefe turistoj. Atribuiĝas pri la atenco la grupo Jemaho Islamijaho, ligita al Al-Kaido.


  • 11-a de marto de 2004. Dek eksplodoj en kvar trajnoj ĉe Madsrido kaŭzas 192 mortojn kaj 1,800 vunditojn. Atenco atribuita al maroka grupo ligita al Al-Kaido.


  • 9-a de novembro de 2005. Obla atenco kontraŭ tri hoteloj en Amano, Jordanio. 57 mortoj.


  • 7-a de julio de 2005. Kvar teroristoj memmortigaj en metroo kaj buso en Londono, Britio. 52 mortoj kaj 700 vunditoj.


  • 11-a de decembro de 2007. Atenco kaŭzas 41 mortojn ĉe oficejoj de UN en Alĝero, Alĝerio.



Aliaj estroj de la reto[2] |



  • Ajmano al Zaŭahiri

  • Abu Jahjo el Libia

  • Ĥalid al Habib

  • Adnan el Ŝukrijumaho


+ Atijaho abd al Rahmano



Organizoj |


  • Al Ŝabab


Vidu ankaŭ |



  • Ĝihadismo

  • Ĝihado



Notoj |




  1. "Los principales atentados de Al Qaeda", El País, 3a de majo de 2011, paĝoj 6a kaj 7a.


  2. "Los otros líderes de Al Qaeda", El País, 3a de majo de 2011, paĝoj 6a kaj 7a.



Eksteraj ligiloj |



  • http://www.guardian.co.uk/terrorism/story/0,12780,1327904,00.html

  • http://cfrterrorism.org/groups/alqaeda.html

  • http://memritv.org/Search.asp?ACT=S5&P1=139

  • http://news.bbc.co.uk/1/hi/world/south_asia/1551100.stm




Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto