Rheinfelden
Rheinfelden estis aŭstra urbo, kiu en la jaro 1796 estis konkerita de francaj revolucitrupoj. En 1797 la francoj fiksis la limon inter la Frickvalo, kiu fariĝis franca provinco kaj Germanio meze en la Rejno kaj tiel la urbo Rheinfelden dividiĝis kaj fariĝis du sendependaj urboj:
- La suda parto, Rheinfelden (Argovio), en 1802 estis integrita al la Helveta Respubliko kaj en 1803 fariĝis parto de la svisa Kantono Argovio kaj ĉefurbo de la samnoma distrikto.
- La norda parto, Rheinfelden (Badeno), estis integrita al la duklando Badeno, kaj hodiaŭ apartenas al la distrikto Lörrach de la federacia lando Baden-Virtembergo de Germanio.
- La distrikto Rheinfelden estas administra unuo de Kantono Argovio en Svislando. Ĝia ĉefurbo estas Rheinfelden (Argovio).
Eksteraj ligiloj |
- Neregistara retejo de ambaŭ urboj Rheinfelden