Bünzen AG










































Bünzen



Blazono de Bünzen






Panoramo de Bünzen fotita ek de la restoracio Jäger-Stübli en Kallern


Kantono
Argovio
Distrikto
Muri

Koordinatoj 

47°18′40″N 8°19′35″O  /  47.31111°N, 8.32639°O / 47.31111; 8.32639 (Bünzen AG)Koordinatoj: 47°18′40″N 8°19′35″O  /  47.31111°N, 8.32639°O / 47.31111; 8.32639 (Bünzen AG)
Nombro de enloĝantoj
968
Areo
5,77 km²
Alteco
441 m super marnivelo
Poŝtkodo
5624
Komunumkodo
4229




Mapo de Bünzen









v  d  r


Information icon.svg





Enhavo






  • 1 Pri la komunumo


  • 2 Geografio


  • 3 Najbaraj komunumoj


  • 4 Trafiko


  • 5 Historio


  • 6 Vidu ankaŭ


  • 7 Eksteraj ligiloj





Pri la komunumo |


Bünzen estas urbo
komunumo en la distrikto Muri de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 968 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.



Geografio |





Waldhäusern


Bünzen situas ĉe la bordo de la rivereto Bünz, kiu fluas tra la Bünzvalo nordokcidenten. La vilaĝo Bünzen mem situas en la sudo de la komunuma teritorio kaj preskaŭ kunkresis kun la najbara komunumo Boswil, dum sur la nordo de la komunuma teritorio situas la vilaĝo Waldhäusern, kiu ankaŭ ek de 1940 apartenas al la komunumo.



Najbaraj komunumoj |


La komunumo Bünzen limas en nordoriento al Hermetschwil-Staffeln, en oriento al Besenbüren, en sudo kaj okcidento al Boswil, kaj en nordokcidento al Waltenschwil.



Trafiko |


Kvankam Bünzen situas flanke de la ĉefaj veturvojoj, ĝis trafike bone atingeblas. En distanco de 1 km de la vilaĝocentro sur la teritorio de Boswil situas la komuna stacidomo Boswil-Bünzen de la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Araŭo al Arth-Goldau. Tra la komunumo pasas poŝtaŭtolinio de Muri tra Bünzen kaj Waldhäusern al Wohlen.



Historio |


La unua dokumenta mencio de Bünzen datiĝas el la jaro 1259 kiel Bunzina.


En prahistoria tempo en Bünzen troviĝis morena lago, je kies bordo laŭ la arkeologiaj torvaĵoj ekzistis ŝtonepokaj setlejoj.


En la jaro 1321 la Monaĥejo Muri aĉetis la eklezian interezrajtojn por Bünzen de iu Markwart von Rüssegg. Kiam la Svisa Ĵurkomunumo konkeris en la jaro 1415 Argovion, ili atribuis Bünzen al la voktejo Hermetschwil en la Libera Distrikto, kiu estis komuna servuto de la tiamaj membroj de la Ĵurkomunumo. Post la liberigo de Argovio de la ĵurkomunuma servuto fare de la francaj trupoj en la jaro 1798 la vilaĝo dum la mallonga tempo de la Helveta Revolucio apartenis al Kantono Baden. En 1803 ĝi fariĝis parto de la distrikto Muri de Kantono Argovio.


En la jaro 1940 la ĝis tiam aŭtonoma komunumo Waldhäusern estis kunigita kun Bünzen per dekreto de la kantona parlamento.



Vidu ankaŭ |


  • Aliaj lokoj kun la nomo Bünzen


Eksteraj ligiloj |


  •  Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Bünzen – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)


  • Oficiala retejo de la komunumo Bünzen

  • Bünzen en la Historia Leksikono de Svislando







Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto