Katajo




Katajo estas la esperantigita formo de la malnova, de Marko Polo uzata nomo por Ĉinio, kaj ĉefe la norda parto de Ĉinio. La nomo devenas de la imperio de la Kitanoj.
Tiu nomigo daŭris ankoraŭ per forta populareco ĝis la epoko de la iberiaj maristoj (ĉu portugalaj ĉirkaŭ Afriko ĉu hispanaj al Ameriko) kiuj volis atingi Katajon je la fino de la 15-a jarcento.



Etimologia evoluo |


Jen la etimologia evoluo de Kitanoj al Katajo okcidenten:




  • Mongole: Khyatad (Хятад) / Kitad


  • Ujgure (okcidenta Ĉinio): خىتاي, Xitay


  • Kazaĥe: قىتاي, Қытай, Qıtay


  • Kazan-tartare (centra Rusio): Qıtay


  • Ruse: Kitay (Китай)


  • Mezepoklatine: Cataya, Kitai


  • Hispane: Catay


  • Itale: Catai


  • Portugale: Catai, Cataio


  • Angle: Cathay



Vidu ankaŭ |



  • Marko Polo

  • Henry Yule




Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto