Aristau
Aristau | |
---|---|
Blazono de Aristau | |
Aristau vidita ek de Birri | |
Kantono | Argovio |
Distrikto | Muri |
Koordinatoj | 47°17′20″N 8°21′45″O / 47.28889°N, 8.3625°O / 47.28889; 8.3625 (Aristau)Koordinatoj: 47°17′20″N 8°21′45″O / 47.28889°N, 8.3625°O / 47.28889; 8.3625 (Aristau) |
Nombro de enloĝantoj | 1294 |
Areo | 8,64 km² |
Alteco | 401 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 5628 |
Komunumkodo | 4222 |
Situa mapo de Aristau | |
Aristau estas komunumo en la distrikto Muri de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 1294 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.
Enhavo
1 Geografio
2 Najbaraj komunumoj
3 Trafiko
4 Historio
5 Notoj kaj referencoj
6 Eksteraj ligiloj
7 Bildoj
Geografio |
La komunumo Aristau situas en la sudo de Argovio ĉe la orienta bordo de la rivero Reuss. La komunumo konsistas el la tri proksimume samgrandaj vilaĝoj Aristau en la centro, Althäusern en la nordo kaj Birri en la sudo.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 8,64 km², de kiuj 14,4% estas kovritaj de arbaro, 69,0% servas por agrikulturo kaj 9,2% por setlado.
[2]
Najbaraj komunumoj |
La komunumo Aristau limas en nordokcidento al Besenbüren, en nordoriento al Rottenschwil, en oriento al Jonen, en sudoriento al Ottenbach (Kantono Zuriko), en sudo al Merenschwand, en sudokcidento al Muri, kaj en okcidento al Boswil.
Trafiko |
La komunumo estas konektita al la publika trafikreto per tri poŝtaŭtolinioj, nome de Muri al Wohlen, de Muri tra la vilaĝo Birri al Affoltern ĉe Albis, kaj de Murri al Zuriko-Wiedikon.
La plej proksima aŭtovojalveturejo troviĝas en distanco de 10 km apud Aesch al la nacia svisa aŭtovojo A3.
Historio |
La unua dokumenta mencio de Aristau datiĝas el la jaro 1153 kiel Arnestowo. Sur la komunuma teritorio estis trovitaj diversaj unuopaj objektoj el la La-Tène-epoko. Dum mezepoko Aristau estis la sidejo de lencburga servutsenjora familio. Bienojn posedis la Senjoroj de Baar kaj la Monaĥejo de Muri.
La hodiaŭa politika komunumo estis fondita en la jaro 1816. La civitanaj komunumoj Aristau, Birri kaj Althäusern tamen kuniĝis nur en la jaro 1912.[3]
Notoj kaj referencoj |
↑ Fonto: [ Reta mapo 1:20000 de Swisstopo]
↑ Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
↑ Fonto: Anton Wohler: Aristau en Historia Leksikono de Svislando (2009-08-11)
Eksteraj ligiloj |
- Oficiala retejo de la komunumo Aristau
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Aristau – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj |
Biri
Komunuma domo de Aristau
|