Napolo
Napolo | |||
itale: Napoli, napole: Napule | |||
urbo | |||
Vido al napola golfo kaj Vezuvio | |||
| |||
Oficiala nomo: Napoli | |||
Ŝtato | Italio | ||
---|---|---|---|
Duoninsulo | Apenino | ||
Regiono | Kampanio | ||
Provinco | Provinco de Napolo | ||
Historiaj regionoj | Romia Imperio, Regno de Napolo, Itala reĝlando | ||
Montaro | Flegreaj kampoj | ||
Vulkano | Vezuvio | ||
Konataj lokoj | 6 - Castel dell'Ovo - Castel Sant'Elmo - Certosa di San Martino - Reĝa palaco en Napolo - Francisko de Paola - Pompejo | ||
Golfo | Golfo de Napolo | ||
Situo | Napolo | ||
- alteco | 17 m s. m. | ||
- koordinatoj | 40°50′00″N 14°15′00″E / 40.833333°N, 14.25°O / 40.833333; 14.25 (Napolo) | ||
Areo | 117,27 km² (11 727 ha) | ||
Loĝantaro | 963 357 (30.07.2009) | ||
Denseco | 8 214,86 loĝ./km² | ||
Fondo | 326 antaŭ Kristo | ||
Urbestro | Luigi De Magistris | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 80100, 80121-80147 | ||
Telefona antaŭkodo | 081 | ||
ISTAT | 063049 | ||
Loko de Monda heredaĵo de UNESCO | |||
Nomo | Historic Centre of Naples | ||
Tipo de heredaĵo | kultura heredaĵo | ||
Jaro | 1995 (#19) | ||
Numero | 726 | ||
Regiono | Eŭropo | ||
Kriterioj | ii, iv | ||
Patrono | Sankta Januaro | ||
Festa tago | 19-a de septembro | ||
Situo de Napolo enkadre de Italio | |||
Vikimedia Komunejo: Napoli | |||
Retpaĝo: www.comune.napoli.it | |||
Demonimo : Napoletani |
Napolo (itale Napoli, (IFA: [ˈnaːpoli]; en napola: Napule, IFA: [ˈnaːpulə] aŭ [ˈnaːpələ]), latine Neapolis) estas - post Romo kaj Milano - la trie plej granda administracia komunumo en Italio kaj la plej granda urbo de Sud-Italio. Ĝi estas administra centro de la regiono Kampanio. La komunumo havas mem 963.357 loĝantojn, sed ĝia aglomeraĵo havas inter 3 kaj 5 milionojn, depende de la kalkul-bazo.[1]
La urbo situas duonvoje inter Vezuvio kaj alia vulkana areo, la Flegreaj Kampoj (Campi Flegrei), en la mezo de la Golfo de Napolo. La urbo havas internacian flughavenon (Capodichino) kaj grandan marhavenon.
La urba granda arta kaj arkitektura trezoro estas protektata de UNESKO, kiu jam en 1995 registris la urbocentron en la listo de la monda homarana heredaĵo.[2]
Enhavo
1 Historio
2 Vidindaĵoj
3 Servoj
4 Famuloj
5 Partneraj urboj
6 Aliaj informoj
7 Esperanto en Napolo
8 Referencoj
9 Vidu ankaŭ
Historio |
Inter la 9-a kaj la 8-a jarcento a.K. helenaj koloniistoj fondis la urbon Partenope (Παρθενωπη). Ĝi situis sur la monteto Pizzofalcone kaj estis la kerno el kiu poste evoluis Napolo. Inter la fino de la 6-a kaj la komenco de la 5-a jarcento a.K. la urbo estis refondita pli malsupre, ricevis la nomon Neapolis (greke Νεάπολις = Nova Urbo) kaj estis konata kiel unu el la ĉefaj urboj de la greka imperio.[3]
Dum ĝia preskaŭ trimiljara historio Napolo pluraj fremdaj regadoj sekvis unu la alian. Malgraŭ tio la urbo ludadis gravan rolon en Italio kaj en Eŭropo.
Post la fino de la romia imperio en la 7-a jarcento la urbo formis duklandon, kiu estis sendependa de la Bizanca imperio. Poste, ek de la 13-a jarcento ĝis la nacia unuiĝo de Italio, ĝi estis dum ĉirkaŭ sescent jaroj la ĉefurbo de la plej granda itala ŝtato ampleksanta tutan sudan Italion, kaj, dum kelkaj periodoj, ankaŭ Sicilion (vidu artikolon Karlo la 1-a (Napolo)). La unua provo unuigi Italion ekis en Napolo komence de la 15-a jarcento sub regado de Ladislao 1-a de Napolo. Poste la urbo iĝis la politika centro de la Reĝolando Aragonio.[4]
Pro historiaj, artaj, politikaj kaj geografiaj kialoj, Napolo estis, de la malalta mezepoko ĝis la Unuiĝo de Italio, unu el la ĉefaj kulturaj referencejoj, same kiel aliaj ĉefaj ĉefurboj de kontinenta Eŭropo.
La aligo al la itala nacia ŝtato ekigis relativan soci-ekonomian malprogreson[5][6] de la urbo kaj de la tuta sudo de Italio. Nuntempe Napolo estas unu el la plej grandaj metropoloj en Italio kaj en la tuta Mediteraneo. La urbo konservas sian historian trajton de grava centro de artoj kaj sciencoj kaj estas unuaranga turisma celo. En Napolo situas Villa Rosebery, unu el la tri oficialaj sidejoj de la Prezidento de la Respubliko Italio.
Vidindaĵoj |
Kelkaj gravaj vidindaĵoj en Napolo estas:
Castel dell'Ovo (Kastelo de la Ovo)
Maschio Angioino (Anĵua Fortreso)
Castel Sant'Elmo (Kastelo de Sankta Elmo)
Palazzo Reale (Reĝa Palaco)
Reggia di Capodimonte (Reĝejo de Capodimonte)
Cattedrale (Katedralo)
Santa Maria del Carmine Maggiore (Baziliko de Sankta Maria de Karmelo)
Santa Chiara (Baziliko de Sankta Klara)
Cappella Sansevero (Kapelo de la Familio Sansevero, nun Muzeo)
Chiesa del Gesù Nuovo (Nova Preĝejo de "la Jesuo", t.e. de la Jezuitoj)- Nacia Arkeologia Muzeo
- Katakomboj de Sankta Januaro
Crypta Neapolitana (romia tunelo)
Servoj |
- Universitato de Napolo
Famuloj |
En Napolo naskiĝis
- la poeto Statio
- la aktoro Totò
- Gian Vincenzo Pinelli
- la hungaraj reĝoj Karolo la 1-a (Hungario) kaj Karolo la 2-a (Hungario)
- arkitekto Luigi Vanvitelli
Alessandro Poerio, poeto
En Napolo loĝis
- Karlo la 1-a (Napolo)
- Karlo la 7-a
Partneraj urboj |
Inter la partneraj urboj de Napolo estas:
Nablus, Palestina Aŭtonomio
Aliaj informoj |
Napolo estas la origina loko de la pico.
En Napolo oni nomas la lokan mafion Camorra.
En Napolo oni parolas specifan lokan dialekton.
En la fama futbalklubo SSC Napoli ludis Diego Armando Maradona.
Esperanto en Napolo |
La pionira esperantisto Giovanni Cacciapuoti en Napolo aperigis en 1902 gazeton L' Esperantista; en 1903 li fondis Esperanto-grupon en Napolo, kiu baldaŭ malaperis, kaj tiam refondiĝis loka grupo nur en 1922. Tiu urba esperantista grupo, ankoraŭ funkcianta, havas la nomon "harmonio kaj progreso". Ĝia supozeble unua prezidanto estis la reĝa notario Enrico Campanile.
https://www.facebook.com/Gruppo-Esperantista-Napoletano-Harmonio-kaj-progreso-496320003888420 paĝo de la napola esperantista grupo "harmonio kaj progreso" en] facebook
En oktobro de 1929 Giuseppe Quitadamo fondis la "Associazione Nazionale Stenografi-Esperantisti" ("Nacia Asocio de Esperantistoj Stenografistoj" en Napolo.
Pri Napolo ekzistas esperantlingva gvidlibro Napolo kaj ties ĉirkaŭaĵo,[7] verkita per Nicolino Rossi.
Referencoj |
↑ Datenoj Istituto Nazionale di Statistica|ISTAT
↑ Vidu la koncernan paĝon en la oficiala retejo de UNESKO, World Heritage Centre.
↑ Wanderlingh Attilio, I giorni di Neapolis, Edizioni Intra Moenia, Napolo aprilo 2001
↑ Storia di Napoli
↑ La nascita del Regno d'Italia e l'impoverimento del Sud
↑ Historia verko: Cafiero Salvatore, Questione meridionale e unità nazionale, Ed. Carrocci 1996. ISBN 88-430-0386-0
↑ Napolo kaj ties ĉirkaŭaĵo
Vidu ankaŭ |
- Sicilio
- Listo de milionurboj