Max Pechstein






Max Pechstein en sia ateliero, 1915


Max PECHSTEIN (naskiĝinta en la 31-a de decembro 1881 en Zwickau, mortinta en la 29-a de junio 1955 en Berlino) estis germana pentristo kaj grafikisto ekspresionisma.



Vivo |


Post trejnado metiista li studis ĉe la Dresdena Artmetilernejo kaj de 1902-06 ĉe la tiea universitato. En 1906 li aliĝis al la artista grupo Die Brücke kaj kunfondis en 1910 la Nova Secesio en la germana ĉefurbo Berlino. Ekde 1923 li docentis ĉe la berlina Akademio de la artoj sed maldungitis fare de la nazioj. Liaj verkoj konsideritis degenerita arto.


Post 1945 li estis profesoro ĉe la berlina Altlernejo de plastikaj artoj. Sub la influo de vojaĝo al Palaŭo (1913/14) - kio rezultigis okupiĝon intensan pri la indiĝena arto - Pechstein ekpentris en helaj, nediluitaj koloroj kaj per fortaj penikstrioj. Liaj temoj estis pejzaĝoj, aĵpentraĵoj, portretoj, figuraj bildoj kaj marbordaj scenoj. Lia per faŭvismo incitia inklino al dekoraciaĵoj videblas kaj en la pentraĵoj kaj en la grafikaĵoj.



Eksteraj ligiloj |




  • Kategorio Max Pechstein en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)



  • Biografio ĉe NDB


  • Informoj pri Max Pechstein en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko germane

  • Oficiala hejmpaĝo

  • Biografio sur la retpaĝoj de Zwickau

  • Max Pechstein ĉe kunstaspekte.de
















Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto