Géza Szőcs




SZŐCS Géza (soe:ĉ) estas hungara poeto, politikisto naskita en Târgu Mureş la 21-an de aŭgusto 1953. Li estas filo de poetino, tradukistino Ráchel Szőcs kaj de verkisto István Szőcs




Géza Szőcs en 2003




Enhavo






  • 1 Biografio


  • 2 Verkoj


  • 3 Premioj


  • 4 Fonto


  • 5 Eksteraj ligiloj





Biografio |


Géza Szőcs finis la fakon de hungara kaj rusa lingvoj en Universitato Babeş-Bolyai. Inter 1974 kaj 1977 li redaktis la studentgazeton Echinox. Inter 1976 kaj 1981 li estis kunlaboranto de la ĵurnalo Igazság. En 1979-80 laŭ propono de András Sütő unu jaron li estis Herder-stipendiulo en Vieno.
En 1981-82 kun Károly Antal Tóth kaj Attila Ara-Kovács li redaktis la samizdato-eldonaĵon Ellenpontok. Pro tio li estis plurfoje arestita. En 1985-86 li estis esploristo de la Instituto pri Literaturhistorio kaj Lingvistiko en Kluĵo. En 1986 li loksidiĝis en Svislando, kaj inter 1986-89 li estis ĵurnalisto en Ĝenevo. En 1989-90 li estis oficgvidanto de Radio Libera Eŭropo de Budapeŝto. Ekde 1989 li estis kunlaboranto de la revuo Magyar Napló. Post 1990 li relokiĝis Kluĵon. En 1990-91 li estis ĉefsekretario de Romániai Magyar Demokrata Szövetség kaj inter 1991-93 li estis ĝia politika vicprezidanto. En 1990-92 li estis senatano en la rumana parlamento, poste inter 1996-98 ano de la prezidantaro de la Magyar Polgári Együttműködés Egyesülete.



Verkoj |




  • Te mentél át a vizen?. Bukarest, Kriterion, 1973.


  • Kilátótorony és környéke. Bukarest, Kriterion, 1977


  • Párbaj, avagy a huszonharmadik hóhullás. Kolozsvár, Dacia, 1979.


  • A szélnek eresztett bábu. Budapest, Magvető Könyvkiadó, 1986


  • Az uniformis látogatása. New York, Hungarian Human Rights Foundation, 1987


  • Kitömött utcák, hegedűk. Köln-Budapest, Literarische Briefe/Irodalmi levelek, 1988


  • A sirálybőr cipő. Budapest, Magvető, 1989


  • Históriák a küszöb alól. Budapest, Szépirodalmi Kiadó, 1990


  • A vendégszerető avagy Szindbád Marienbadban. Budapest, Szépirodalmi Könyvkiadó, 1992


  • A kisbereki böszörmények. Kolozsvár, Erdélyi Híradó, 1995.


  • Ki cserélte el a népet?. Kolozsvár, Erdélyi Híradó, 1996.


  • Passió, Budapest: Magvető Könyvkiadó, 1999


  • Drámák, hangjátékok. Budapest, Kortárs kiadó, 2002


  • A magyar ember és a zombi, Budapest, Kortárs Kiadó 2003. ISBN 9639297828


  • Liberté 1956 Budapest, aDunánál 2006. ISBN 973-7648-07-2


  • Limpopo, Budapest, Magvető 2007. ISBN 963-1425-54-3



Premioj |



  • 1976 – a Romániai Írószövetség Debut-premio

  • 1986 – Graves-premio

  • 1986 – Füst Milán-premio

  • 1992 – Déry Tibor-premio

  • 1993 – Bethlen Gábor-premio

  • 1993 – József Attila-premio

  • 2015 - premio Kossuth



Fonto |



  • Romániai Magyar Irodalmi Lexikon

  • Erdélyi Magyar Írók Ligája



Eksteraj ligiloj |



  • Poemoj

  • Haiku

  • 2 poemoj pri 1956















Popular posts from this blog

Alcázar de San Juan

Griza ansero

Heinkel He 51