La kanto de l' germanoj





























Das Deutschlandlied

La kanto de l' germanoj

“Das Deutschlandlied”

nacia himno
lando

Flago-de-Germanio.svg Germanio
kantoteksto
August Heinrich Hoffmann von Fallersleben, 1841
muziko

Joseph Haydn, 1797
ekde
1922
muzika ekzemplo


"La kanto de l' germanoj"

Ĉu la aŭdigo ne funkcias? Eble helpos la paĝo "media help" (en la angla).








v  d  r


Information icon.svg



La Kanto de l' germanoj estas la bazo de la hodiaŭa nacia himno de Germanio kaj konsistas el tri strofoj. Nacia himno estas nur la tria strofo.




Enhavo






  • 1 Melodio kaj teksto


  • 2 La kanto kiel nacia himno ekde 1922


  • 3 Origina teksto


    • 3.1 Lied der Deutschen


    • 3.2 Esperantigo




  • 4 Eksteraj ligiloj





Melodio kaj teksto |


La melodio de la kanto venas el la Arĉa Kvaropo n-ro 77 de Joseph Haydn, kiu konatiĝis sub la nomo Imperiestra Kvaropo.


La tekston verkis August Heinrich Hoffmann (kiu nomis sin Hoffmann von Fallersleben) la 26-an de aŭgusto, 1841 sur la insulo Helgoland. Tiam ankoraŭ ne ekzistis germana nacia ŝtato, sed nur la Germana federacio: 38 apartaj ŝtatoj (inklusive Aŭstrion), kiuj parte unuiĝis la 8an de 6, 1815 dum la Viena kongreso. En la kanto aŭdeblas tiu tendenco inter la germanoj kiu preferis nacian ŝtaton.



La kanto kiel nacia himno ekde 1922 |


Longan tempon la kanto estis nur unu inter pluraj popularaj naciaj kantoj, ekzemple ankaŭ en la unua mondmilito. En 1922 prezidento Friedrich Ebert deklaris ĝin nacia himno. Malsame ol la naciaj koloroj, la himno ne estis pridisputata. Ekde 1933 la nacisocialistoj lasis kanti post la himno la partian himnon "Horst-Wessel-Lied" (tiel okazis ankaŭ dum la UK en Kolonjo 1933).


Post la dua mondmilito ekzistis riproĉoj kontraŭ la himno, precipe inter maldekstruloj. Kiam ĉefministro Konrad Adenauer volis reenkonduki ĝin en 1950 kaj lasis kanti ĝin en publika okazo, la socialdemokratoj forlasis la salonon. Ankaŭ la liberala prezidento Theodor Heuss volis alian himnon, li subtenis la novan Hymne an Deutschland de Rudolf Alexander Schröder. GDR havis propran himnon.


En 1952 prezidento Heuss tamen akceptis la malnovan himnon de Hoffmann von Fallersleben, kaj korespondado kun Adenauer fiksis: la kanto estas la nacia himno, sed oni kantas dum oficialaj okazoj nur la trian strofon. En 1991 ĉefministro Helmut Kohl kaj prezidento Richard von Weizsäcker interkonsentis ke nacia himno por tuta Germanio estas la tria strofo de la kanto.


Tio signifas ke la Kanto de l' Germanoj pluekzistas kiel patriota kanto, kaj - malgraŭ eraraj opinioj - neniu strofo estas "malpermesita".


La strofo "Von der Maas bis an die Memel" (De la Mozo ĝis Memelo) ne estas plene ĝusta ĉar Germanio neniam havis limon kun la Mozo, kvankam inter Venlo kaj Kaltenkirchen kaj proksime inter Roermond sude ĝis Nijmegen norde la nuna limo pasas foje malpli ol tri kilometrojn de la rivero, kaj la rivero Memelo/Nemano nur de la 13-a jarcento - de la germanordena ŝtato tra duklando Prusujo ĝis Orienta Prusio - ĝis 1945 en sia marproksima lasta parto estis loĝata per germanoj.



Origina teksto |



Lied der Deutschen |


1.



Deutschland, Deutschland über alles,

über alles in der Welt,

wenn es stets zu Schutz und Trutze

brüderlich zusammenhält.

Von der Maas bis an die Memel,

von der Etsch bis an den Belt,

|: Deutschland, Deutschland über alles,

über alles in der Welt! :|


2.



Deutsche Frauen, deutsche Treue,

deutscher Wein und deutscher Sang

sollen in der Welt behalten

ihren alten schönen Klang,

uns zu edler Tat begeistern

unser ganzes Leben lang. -

|: Deutsche Frauen, deutsche Treue,

deutscher Wein und deutscher Sang! :|


3. (Teksto de la hodiaŭa nacia himno)



Einigkeit und Recht und Freiheit

für das deutsche Vaterland!

Danach lasst uns alle streben

brüderlich mit Herz und Hand!

Einigkeit und Recht und Freiheit

sind des Glückes Unterpfand;

|: blüh im Glanze dieses Glückes,

blühe, deutsches Vaterland. :|



Esperantigo |


Kanto de la Germanoj


Germanio antaŭ ĉio

Antaŭ ĉio en la mond’

Ĉu por atako aŭ defendo

Sin tenas en frata rond’.

De la Mozo ĝis Memelo,

De la Adiĝo ĝis la Belt’,

Germanio antaŭ ĉio

Antaŭ ĉio en la mond’.


Inoj, fidelo germanaj,

Kaj germanaj kant’ kaj vin’

Konservu en mondo famojn,

Belajn, altajn; kaj anim’

Pro ili al noblaj agoj

Fervoru dum nia viv’.

Inoj, fidelo germanaj,

Kaj germanaj kant’ kaj vin’.


Unuiĝ’, liber’, justeco,

Por germana nia land’

Tiucele ni fratece

Strebu per kor’ kaj man’!

Unuiĝ’, liber’, justeco

De feliĉo estas gard’ ;

Floru la feliĉ' brilece

Floru la germana land’.


(esperantigis R. Platteau)

La traduko estas poeta kaj tial devias de la originala teksto. La plej granda eraro devenas de populara franca traduko: En la originala germana teksto, la tria linio uzas pleonasmon "por sinprotekto kaj kontraŭo de atako", do ne diras ion pri ataki mem.



Eksteraj ligiloj |




  • La kanto de l' germanoj en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio La kanto de l' germanoj en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)




  • http://www.deutschland.de/media/Deutschlandlied.mp3

  • http://ingeb.org/images/deutschl.GIF

  • http://www.bundesregierung.de/PureHtml/-,9200.430594/dokument.htm

  • http://www.bundestag.de/blickpunkt/103_Parlament/0502/0502014.html





Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto