Luc Montagnier






























Luc Montagnier

Luc Montagnier-press conference Dec 06th, 2008-1 crop.jpg
Personaj informoj

Naskiĝo

18-an de aŭgusto 1932 (1932-08-18) (86-jara)
en Chabris

Ŝtataneco

Francio

Alma mater
Universitato de Parizo

Profesio

kuracisto, biologo, virusologo, scienca esploristo, profesoro, sciencisto, anti-vaccine activist

Lingvoj

franca lingvo







v  d  r


Information icon.svg





Luc Montagnier, 2008


Luc Montagnier (naskiĝis la 18-an de aŭgusto 1932 en Chabris) estas franca virusologiisto kaj Nobel-premiito.




Enhavo






  • 1 Biografio


  • 2 Premioj kaj honorigoj


  • 3 Fontoj


  • 4 Eksteraj ligiloj





Biografio |


Montagnier studis en Poitiers kaj Parizo. Ekde 1955 li laboris en la universitato de Parizo, de 1965 ĝis 1971 ĉe Radium-instituto en Parizo. Ekde 1972 li estris la sekcion pri virusologio de Institut Pasteur en Parizo. 1985 Montagnier iĝis profesoro, depost 1990 estro de la sekcio pri aidoso kaj retroviruso en la sama instituto.


Li estis la ĉefo de la laborgrupo, kiu en 1983 unuafoje izolis la aidoso-viruson hodiaŭ konatan kiel HIV.[1]


La viruso komence estis nomita „limfadenotropa viruso“ aŭ „limfadenopati-asociita viruso"“ (LAV). Okazis longdaŭra jura kverelo kun la konkurenca esplorista grupo de Robert Gallo pro la patento pri la demando, kiu unue malkovris la aidoso-viruson kaj kiu unue proponis teston por pruvi HIV-infekton (aidoso-testo): Montagnier estis petinta la patenton duonan jaron antaŭ Gallo, sed Gallo ricevis la sian pli frue de la usona patent-oficejo. Fine eĉ la prezidentoj de Usono kaj Francio, Ronald Reagan kaj Jacques Chirac, enmiksiĝis kaj oficiale deklaris kvereloĉesan kompromison en 1987.[2] Jarojn poste Robert Gallo koncedis, ke Montagnier estis la unua, kiu malkovris la viruson.



Premioj kaj honorigoj |



  • 1988 - Japania nacia premio kune kun Robert Gallo.

  • 2008 - Nobel-premio pri fiziologio aŭ medicino kune kun Françoise Barré-Sinoussi[3] kaj Harald zur Hausen



Fontoj |




  1. F. Barre-Sinoussi, J.C. Chermann, F. Rey, M.T. Nugeyre, S. Chamaret, J. Gruest, C. Dauguet, C. Axler-Blin, F. Vezinet-Brun, C. Rouzioŭ, W. Rozenbaum, und L. Montagnier : Isolation of a T-lymphotropic retrovirus from a patient at risk for acquired immune deficiency syndrome (AIDS) . Science, Vol. 220, Nr. 4599, 20. Mai 1983, S. 868–871.


  2. Chicago Tribune: Tribune reported on controversy that surrounded HIV discovery de la 6-a de oktobro 2008.


  3. Gazetara komuniko de Fondaĵo Nobel (PDF) de la 6-a de oktobro 2008.



Eksteraj ligiloj |



  • Informoj pri Luc Montagnier en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko germane














Popular posts from this blog

Alcázar de San Juan

Griza ansero

Heinkel He 51