Lajos Fáncsy
Lajos Fáncsy [lajoŝ fAnĉi], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Fáncsy Lajos estis hungara aktoro, reĝisoro, tradukisto, teatrestro. Lia filino estis Ilka Fáncsy.
Lajos Fáncsy [1] naskiĝis la 25-an de aŭgusto 1809 en Pécs, li mortis la 22-an de decembro 1854 en Pest (urbo).
Enhavo
1 Biografio
2 Elektitaj roloj
3 Elektitaj kontribuoj
4 Fontoj
Biografio |
Lajos Fáncsy studis en Reĝa Universitato de Pest, sed allogis lin la teatra vivo kaj en 1828 li sukcese debutis en migranta teatro en Pest (urbo). En la sekvaj jaroj li havis rolojn en diversaj teatroj kaj province kaj en Buda-Pest. En 1837 li estis unu el la fondintoj de Hungara Teatro de Pest. En la sekva jaro li estis ankaŭ reĝisoro, post jaroj ĉefreĝisoro. Inter 1849 kaj 1852 li estis ankaŭ teatrestro, sed li ĝismorte estis tie aktoro.
Elektitaj roloj |
József Katona: Banuso Bánk - Biberach
William Shakespeare:
La Tragedio de Reĝo Lear - Edgar
Hamleto - titolrolo
La Venecia Komercisto - Shylock
Otelo, la maŭro de Venecio - Jago
La Tragedio de Reĝo Lear Edgar
Moliére: Tartufo - titolrolo
Friedrich Schiller: Kabale und Liebe - Wurm
Elektitaj kontribuoj |
- tradukaĵoj de Walter Scott, Victor Hugo, Lope de Vega kaj aliaj
Fontoj |
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio kun bildo
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio