Banjaluko




ISO




































































Banja Luka

Panorama Banja Luke.jpg


Flago



Blazono


Flago
Blazono
Administrado

Statuso
urbo

Lando
Bosnio+Hercegovino

Ŝtato
Serba Respubliko

Poŝtkodo
78000 [+]

Retpaĝaro

www.banjaluka.rs.ba
Politiko

Urbestro
Dragoljub Davidović
Demografio

Loĝantaro

224,647 (2 004)

Loĝdenso

161 loĝ./km²
Geografio

Koordinatoj

Koordinatoj: 44°46′N 17°11′O  /  44.767°N, 17.183°O / 44.767; 17.183 (Banjaluko)

Alto
163 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero

Areo
96 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero

Horzono

Centra Eŭropa Somera Horzono [+]

BH municipality location Banja Luka.png





Banja Luka (Tero)

DEC
Banja Luka

Situo de Banja Luka

i1

Alia projekto

Commons-logo.svgVikimedia Komunejo Banja Luka [+]







v  d  r


Information icon.svg



Banjaluko, (serblingve: Banja Luka) estas regurbo de la Serba Respubliko de Bosnio-Hercegovino (serbe: Respublika Srpska), situanta ĉe la rivero Vrbas, kun 62.000 loĝantoj (157.515 loĝantoj en la aglomeraĵo). La nombroj estas el la jaro 1984]; en 2004 oni parolis pri 224.647 resp. 323.228.


Banjaluko estas la dua plej granda urbo de Bosnio-Hercegovino, la ĉefurbo kaj plej granda urbo de la Serba Respubliko kaj ĉefloko de la regiono Bosanska Krajina. Ĝi famas pro siaj kulturo kaj historio, kiu reiras al la alta mezepoko. La urbo estas riĉa je arbaj aleoj, ĝardenoj kaj parkoj; ĝi ricevis la nomon "verda urbo".




Enhavo






  • 1 Geografio


  • 2 Klimato


  • 3 Ĝemelurboj


  • 4 Aliaj projektoj





Geografio |


Banjaluko kovras areon de 96,2 km² en nord-okcidenta Bosnio, sur ambaŭ flankoj de rivero Vrbas. Ĝi estas ĉirkaŭata de montetoj; la centro havas altecon de 164 metroj super marnivelo.


La fonto de rivero Vrbas troviĝas ĉirkaŭ 90 km sude de la urbo; la flankaj riveroj Suturlija, Crkvena kaj Vrbanja alfluas en la urbo. Proksime de la urbo situas multaj akvofontoj, kiuj provizas ĝian trinkakvon.


La regiono ĉirkaŭ Banjaluko estas arbareca, kvankam proksime situas ankaŭ montoj. La valo de Banjaluko situas inter zono de altaj kaj zono de ne tre altaj montoj. La plej rimarkindaj estas Manjača (1214 m), Čemernica (1338 m) kaj Tisovac (1172 m); ili apartenas al Dinara Montaro.



Klimato |


La klimato de Banjaluko estas modere kontinenteca, kun malvarmaj vintroj kaj varmegaj someroj. Plej varma monato estas julio kun meza temperaturo de 21 °C, plej malvarma januaro kun mezumaj temperaturoj de 0,6 °C.


La jaraj precipitaĵoj sumiĝas je 988 mm; estas mezume 143 pluvaj tagoj en jaro. Neĝas preskaŭ ĉiuvintre. Oftas fortaj ventoj de nordo kaj nord-okcidento.




Urbodomo de Banjaluko



Ĝemelurboj |


Banjaluko ĝemeliĝis kun jenaj urboj:




  • Germanio Kaiserslautern en Germanio ekde 2003


  • Serbio Beogrado (serbe: Београд) en Serbio ekde 2003


  • Rusio Moskvo (ruse: Москва) en Rusio ekde 2003


  • Grekio Patraso (greke: Πάτρα) en Grekio ekde 2003


  • Ukrainio Lvivo (ukraine: Lviv) en Ukrainio ekde 2005


  • Aŭstrio Graz en Aŭstrio ekde 2006


  • Serbio Novi Sad en Serbio ekde 2006


  • Slovenio Kranj en Slovenio ekde 2006



Aliaj projektoj |




  • Banjaluko en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Banjaluko en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)











Popular posts from this blog

Alcázar de San Juan

Griza ansero

Heinkel He 51