Zlatá Idka






Zlatá Idka situas en la plej griza regiono




Enhavo






  • 1 Bazaj informoj


  • 2 Situo


  • 3 Historio


  • 4 Eksteraj ligiloj





Bazaj informoj |


Zlatá Idka, hungare Aranyida (aranjida), germane Goldeidau estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Košice-ĉirkaŭaĵo. La historia hungara nomo estis Aranyidka. Golde, zlatá kaj arany signifas: oro.




  • Areo: 16 km²

  • Alto super la marnivelo: 659 m


  • Loĝantaro: 340


  • Poŝtkodo: 044 61


  • Aŭtokodo: KS


  • Telefonprefikso: 55



Situo |


Zlatá Idka situas sub monto 1245 m-ojn alta, en valo de rojo, fine de sakovojo. Košice troviĝas 20 km-ojn.



Historio |


La vilaĝo formiĝis en la 14-a jarcento, kiu ricevis rajton pri minado en 1349. Nomo Ida Banya (=banejo Ida) aperis en dokumento post 10 jaroj. Longe oni minadis oron kaj arĝenton. En 1910 loĝis en Aranyida 878 homoj, (758 slovakoj, 86 hungaroj, 34 germanoj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Abaúj-Torna, al distrikto de Kassa, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1945 Aranyida rehungariĝis pro la unua Arbitracio de Vieno. La unusola sakvojo ligis la vilaĝon nur al Hungario. En 2001 loĝis en Zlatá Idka 344 homoj, (337 slovakoj, 2 ĉeĥoj, po 1 hungaro kaj polo).



Eksteraj ligiloj |


  • Zlatá Idka en la mapo




Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto