Ĉina aligatoro





















Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Ĉina aligatoro


2011 China-Alligator 0491.JPG


Biologia klasado






























Regno:

Animaloj Animalia

Filumo:

Ĥorduloj Chordata

Klaso:

Reptilioj Sauropsida

Ordo:

Krokodiluloj Crocodilia

Familio:

Aligatoredoj Alligatoridae

Genro:

Aligatoro Alligator

Specio:

A. sinensis



Dunomo


Alligator sinensis
Fauvel, 1879

Konserva statuso

CR


Alligator sinensis Distribution.png



Aliaj Vikimediaj projektoj







Wikispecies-logo.svg

Sistematiko en Vikispecioj








Commons-logo.svg

Komunejo pri Ĉina aligatoro









v  d  r


Information icon.svg



La ĉinajangzia aligatoro (Alligator sinensis) el la krokodiluloj estas propra al Ĉinio kaj troviĝas en la meza kaj malsupra basenoj de Jangzi-rivero, ĉefe en la provincoj Anhuj, Ĝjangsu kaj Ĝeĝjang. Ĝi havas mallongan sed rondan faŭkon, longas je 1-2 metroj kaj pezas 10 kilogramojn. Ĝia dorso, kiu surhavas ses vicojn da horizontalaj kornecaj skvamoj, estas malhelbruna kun flavaj makuloj kaj strioj, kaj ĝia abdomeno grizblanka.


La ĉinaj aŭ jangziaj aligatoroj vivas en riveroj kaj malprofundaj lagoj de la subtropika zono. Ili manĝas ĉefe fiŝojn, ranojn, akvobirdojn kaj malgrandajn mambestojn. Sin kaŝante sub akvo, la aligatoro.tenas nur la naztruojn kaj okulojn sur la akvo, senbrue alproksimiĝas al ĉasaĵo kaj faras surprizan atakon kontraŭ ĝi. Ĝi fosas kavon kiel sian loĝejon en bambuaro, fragmitaro kaj ĉe riverstrando kaj lago, kie kreskas herboj. En la kavo troviĝas multaj en- kaj elirejoj, el kiuj iuj kondukas al la tero kaj aliaj, pli malgrandaj, al la akvo. En la kavo troviĝas granda nesto. La jangzi-a aligatoro vintrodormas ĝenerale de la lasta tagdeko de oktobro ĝis marto de Ia sekvanta jaro. Somere, kiam la vetero far iĝas varmega kaj sekega, ĝi ankaŭ dormas dum mallonga tempo. Ĝi ordinare pariĝas en junio, ĝia pariĝa tempo tamen estas influata de vetero. Se printempo varmiĝas pli frue, ili do vekiĝas pli frue el la vintra dormado kaj fruigas sian pariĝon. Unu maskla aligatoro povas pariĝi al kvar aŭ kvin femalaj aligatoroj. Kiam la masklaj estas pli multaj ol la femalaj, okazas do kruela batalo inter la masklaj. La gealigatoroj pariĝas en akvo. La ovumado de la femala aligatoro okazas unu monaton post la pariĝo. Antaŭ ovoellaso ĝi fosas kavon, en kiu ĝi amasigas putrintajn foliojn, kaj herbojn. Ĉiufoje ĝi demetas kelke da eĉ dekojn da ovoj. Post du-monata spontanea kovado eloviĝas la idoj. Tiam ĝi fariĝas furioza kaj ĉiam gardas la neston ĉirkaŭe. Nelonge post sia eloviĝo la aligatoridoj jam povas naĝi en akvo.




  • Ĉina aligatoro en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)

  • Kategorio Ĉina aligatoro en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Ĉina aligatoro en Vikispecioj (Kolekto pri ĉiuj vivantaj estuloj)









Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto