Fiez












































Fiez

Blazono de Fiez


Blazono de Fiez

Kantono
Vaŭdo
Distrikto
Vaŭda Nordĵuraso

Koordinatoj 

46°49′34″N 6°37′24″O  /  46.82611°N, 6.62333°O / 46.82611; 6.62333 (Fiez)Koordinatoj: 46°49′34″N 6°37′24″O  /  46.82611°N, 6.62333°O / 46.82611; 6.62333 (Fiez)
Nombro de enloĝantoj
389
Areo
6,84 km²
Alteco
520 m super marnivelo
Poŝtkodo
1420
Komunumkodo
5556

Mapo de Fiez


Situa mapo de Fiez







v  d  r


Information icon.svg



Fiez estas komunumo en la distrikto Vaŭda Nordĵuraso en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 389 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.




Enhavo






  • 1 Geografio


  • 2 Najbaraj komunumoj


  • 3 Trafiko


  • 4 Historio


  • 5 Notoj kaj referencoj


  • 6 Eksteraj ligiloj





Geografio |


La komunumo Fiez situas en la Ĵurasa Montaro. La komunuma teritorio konsistas el du partoj. La suda parto kun la vilaĝo Fiez situas ĉe la suda flanko de la Ĵuraso proksimume 2 kilometrojn nordokcidente de la Lago de Neŭŝatelo la alia parto estas montara eksklavo sur la kresto de Chasseron. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Fiez kaj Vers chez Patthey kaj kelkaj izolitaj bienoj en la eksklavo sur la monto Chasseron.[1]


La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 6,84 km², de kiuj 23,8% estas kovritaj de arbaro, 72,4% servas por agrikulturo kaj 2,9% por setlado.
[2]



Najbaraj komunumoj |


La komunumo Fiez limas en nordokcidento kaj nordo al Fontaines-sur-Grandson, en oriento al Champagne, en sudoriento al Grandson, kaj en sudokcidento al Giez. La eksklavo la Grandsonne Dessous limas en nordo al Val-de-Travers (NE), en oriento al Fontaines-sur-Grandson, en sudo al Bullet, kaj en okcidento al Sainte-Croix.



Trafiko |


Fiez situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra la komunumo pasas konekta vojo de Grandson al Fontaines-sur-Grandson. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A5 situas proksimume 3 kilometrojn sudoriente de la komunumo apud Grandson.



Historio |


La unua dokumenta mencio de Fiez datiĝas el la jaro 885 kiel Figiaco. En la 9-a jarcento Fiez estis bieno de la burgonja reĝo. Post ĝi fariĝis havaĵo de la episkopo de Laŭzano kaj fine de la Baronejo Grandson. Pere de donaco ĝi estis koncedita al la priorejo Sankta Johano Baptisto en Grandson, al kiu ĝi apartenis ĝis la reformacio. Sub la berna regado ek de la Batalo de Grandson de 1476 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Fiez estis la centro de majorejo kun tribunalo kaj konsilio en la Voktejo Grandson. Post la Helveta Revolucio ĝi estis atribuita al la Distrikto Grandson, kiu kun efiko de la 1-a de januaro 2008 surbaze de la administra reformo de 2006 estis integrita al la nova Distrikto Vaŭda Nordĵuraso.[3]



Notoj kaj referencoj |




  1. Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo


  2. Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011


  3. Fonto: Philippe Heubi: Fiez en Historia Leksikono de Svislando (2005-10-25)



Eksteraj ligiloj |


  • Oficiala retejo de la komunumo Fiez

  •  Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Fiez – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)











Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto