Ĉĵencjan











































Ĉĵencjan

Zhenjiang Jinshan.jpg

Administrado

Poŝtkodo
212000 [+]

Retpaĝaro

www.zhenjiang.gov.cn [+]
Demografio

Loĝantaro

3 113 384  (2010) [+]

Loĝdenso

809 loĝ./km²
Geografio

Geografia situo

32° 13′ N, 119° 27′ O32.21086119.45508Koordinatoj: 32° 13′ N, 119° 27′ O [+]

Areo
3848 km² ( 384 800 ha) [+]

Horzono

UTC+08:00 [+]





Ĉĵencjan (Ĉinio)

DEC
Ĉĵencjan

Situo de Ĉĵencjan



Alia projekto

Commons-logo.svgVikimedia Komunejo Zhenjiang [+]







v  d  r


Information icon.svg






situo de Zhenjiang en la provinco Ĝjangsuo


Zhenjiang (ĉine 镇江市 / 鎮江市, pinjine Zhènjiāng shì) estas eksterdistrikta urbo en la sudokcidenta parto de la provinco Ĝjangsuo de la Popola Respubliko Ĉinio. La urbo situas ĉe la punkto kie la rivero Jangzio krucas la Grandan Kanalon. La administra regiono de la urbo havas areon de ĉirkaŭ 3.799 km² kaj fine de la jaro 2004 havis ĉirkaŭ 2.672.100 loĝantojn.




Enhavo






  • 1 Administra divido


  • 2 Historio


  • 3 Ĉina kuirarto


  • 4 Partneraj urboj





Administra divido |


La urba areo de Zhenjiang konsistas el tri urbodistriktoj kaj tri urbopartoj mem nomataj "urboj". Temas pri



  • urbodistrikto Jingkou (京口区), 316 km², 420.000 loĝantoj, urba centro kaj sidejo de la urba registaro;

  • urbodistrikto Runzhou (润州区), 132 km², 240.000 loĝantoj;

  • urbodistrikto Dantu (丹徒区), 611 km², 360.000 loĝantoj;

  • urbo Yangzhong (扬中市), 332 km², 270.000 loĝantoj;

  • urbo Danyang (丹阳市), 1.023 km², 800.000 loĝantoj;

  • urbo Jurong (句容市), 1.385 km², 580.000 loĝantoj.


En la oriento de la urbodistriktos Jingkou ekde junio 1998 ekzistas ekonomia-teknika speciala evolua zono kun la nomo Zhenjiang Xinqu (镇江新区 = "Zhenjiang nova zono"), kiu komune administratas pere de la provinca kaj urba registaro. La "nova zono" grandas proksimume 82 k´vadratajn kilometrojn kaj havas pli-malpli 80.000 loĝantojn. Administre ĝi konsistas el du kvartaloj kaj kvar komunmegoj. Temas pri:



  • kvartalo Dagang (大港街道);

  • kvartalo Dingmao (丁卯街道);

  • komunmego Dagang (大港镇);

  • komunmego Dalu (大路镇);

  • komunmego Yaoqiao (姚桥镇);

  • komunmego Dinggang (丁岗镇).



Historio |


Ĝis la komenco de la 20-a jarcento Zhenjiang estis la ĉefurbo de la provinco Ĝjangsuo. Tiam la provinca sidejo translokiĝis al la pli orienta urbo Nankingo. Dum la dinastioj Ming kaj Qing la urbo estis grava komerca centro. Inter la turismaj vidindaĵoj de la urboj estas inter alie la templo Ĝinŝan (Jinshan).



Ĉina kuirarto |





enirejo al la ĉina ĝardeno kaj te-pavilono en la partnera urbo Mannheim



La plej konata kulinara specialaĵo de la urbo estas la Zhenjiang-vinagro.



Partneraj urboj |




  • Flago-de-Germanio.svg Mannheim, Baden-Virtembergo, Germanio


  • Flago-de-Usono.svg Tempe, Arizono, Usono


En la Luiza Parko de Mannheim dum la jaro 2001 malfermiĝis ĉina ĝardeno kun la plej granda ĉinstila te-paviliono de Eŭropo – la kompleto konstruiĝis pere de granda faka helpo de arkitektoj kaj ĝardenistoj el Zhenjiang.


Koordinatoj: 32° 12' 0" norde, 119° 24' 59" oriente







Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto