Jangzia Riverdelto







Yangtze_River_Delta_Economic_Zone


La Jangzia Riverdelto, Jangzia DeltoJRD, nomata ankaŭ Jangzijianga Delto, Ĉangjianga Delto, Riverĉanga Delto, Lagotaja Regiono aŭ la Ora Triangulo de Jangzio, ĝenerale enhavas la triangulforman teritorion de Vu-parolanta Ŝanghajo, suda provinco Ĝjangsuo kaj norda provinco Ĝeĝjango, Ĉinio. La areo kuŝas ĉe la kerno de la regiono tradicie nomita Jiangnano (laŭvorte, "sude de la rivero Jangzio"). La rivero Jangzio drenas en la Orientĉina Maro. La urba zono en la areo kreskiĝis en kio estis la plej granda koncentriĝo de la apudaj metropolitaj areoj en la mondo. Ĝi kovras areon de 99,600 km² (38,500 sq mi) kaj estis hejmo al ĉirkaŭ 115 milionoj da personoj en 2013, el kiuj ĉirkaŭkalkulitaj 83 milionoj estas urbaj. Baze sur la pli granda zono de la Jangzia Riverdelto, ĝi havas ĉirkaŭ 140 milionojn da personoj en tiu regiono. Havante fekundan grundon, la Jangzia Riverdelto abunde produktas grenon, kotonon, kanabon kaj teon.[1]



Notoj |




  1. Yangtze (Yangzi, Changjiang) River Delta. China Today. Alirita 27an de Marto 2013.



Eksteraj ligiloj |



  • PBS.org, Journey to Planet Earth, Yangtze River Delta, China

  • United Nations Economic and Social Commission for Asia and the Pacific (UNESCAP): Yangtze River Delta


  • Economic profile for the Yangtze River Delta — ĉe HKTDC—Hong Kong Trade Development Council.

  • Asian Times: "Growth cools in Yangtze River region"




Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto