Siberia Suna Radioteleskopo
Siberia Suna Radioteleskopo | |
---|---|
Organizaĵo | ISTF |
Loko | Rusio rk. Burjatio rn. Tunkinska k. Badaro |
Koordinatoj | 51°45′33″N 102°13′08″E / 51.75917°N, 102.21889°O / 51.75917; 102.21889 (Siberia Suna Radioteleskopo) |
Alto | 813 m |
Ondolongo | 5.2 cm / 5.7 GHz |
Konstruita | 1984 |
Unua lumo | 1985 |
Tipo | Interferometro (kruco Or-Ok+No-Su) 128 × 128 parabolaj antenoj |
Diametro | 2.5 m (unuo anteno) 622.3 m (bazo) |
Angula rezolucio | 15 " |
Retejo | ruse: >>> angle: >>> |
Komunejo | Radioastrofizika observatorio Badaro |
Siberia Suna Radioteleskopo (SSRT, ruse Сибирский солнечный радиотелескоп) — estas la radioteleskopo de tipo de kruca interferometro, unu el la plej grandaj astronomiaj instrumentoj. Ĝi situas sur la teritorio de Radioastrofizika observatorio Badaro en la kvazaŭnomo Badaro, Tunkinska rajono, respubliko Burjatio, Rusio.
[1]
SSRT estas administrata de la Instituto de Suna-Tera Fiziko (ISTF), Siberia Branĉo de la Rusia Akademio de Sciencoj. Teleskopo estas inkluzivita en la listo de unikaj instalaĵoj de Rusio.
Enhavo
1 Loko
2 Historio
3 Esploroj
4 Vidu ankaŭ
5 Notoj kaj referencoj
6 Eksteraj ligiloj
Loko |
SSRT situas en la pitoreska arbara valo kiun dividas la du montaroj de Orienta Sajano kaj Hamar-Dabano, 220 km de Irkutsk[1]. De ~ 100 km oriente estas lago Bajkalo. En la 1,5 km de nordo-oriento estas situanta la alia granda radioteleskopo — plenturnebla RTF-32 de la Radioastronomia observatorio Badaro.
Historio |
En 1962 la decido konstrui la SSRT estis farita de Miĥail Aleksejeviĉ Lavrentjev (Prezidanto de la Siberia Branĉo de Sovetia Akademio de Sciencoj) laŭ peto de Smolkov Gennadij Jakovleviĉ (kreinto de SSRT). En 1965 la projekto estis subtenita de la Koncilio por Radioastronomio. Sekvajn 10 jarojn Gennadij Smolkov kolektis la homojn, ekipaĵojn kaj materialojn por komenci konstruadon.[2]
La konstruo de la radioteleskopo komenciĝis en 1974. Paŝon post paŝe oni lanĉis SSRT printempe de 1981 kaj finis aŭguste[3]1984[4].
Esploroj |
Observoj de la Suna aktiveco en la mikroonda bendo de 5.7 GHz[1].
Vidu ankaŭ |
Radiointerferometro.
Radioastronomio.
Instituto de Suna-Tera Fiziko.
Radioastrofizika observatorio Badaro.
Listo de radiointerferometroj.
Listo de radioteleskopoj.
Listo de astronomiaj observatorioj.
Notoj kaj referencoj |
- ↑ 1,01,11,2The Siberian Solar Radio Telescope (angle). ISTP RAS. Alirita 2012-03-15.
↑ Крест, нацеленный на Солнце (ruse). Наука в Сибири, № 7 (1999-02-19). Alirita 2012-03-15.
↑ Сибирское отделение Российской академии наук. Хроника сорокалетия. Год 1984-й (ruse). Наука в Сибири, № 48—49 (1997-12-19). Alirita 2012-03-15.
↑ Smolkov G. Ia., Pistolkors A. A., Treskov T. A., Krissinel B. B., Putilov V. A.. (1986) The Siberian solar radio-telescope - Parameters and principle of operation, objectives and results of first observations of spatio-temporal properties of development of active regions and flares, ‑a eldono vol. 119/1 (angle), p. &nbs1—4. doi:10.1007/BF00648801.
Eksteraj ligiloj |
ruse: Oficiala paĝaro de la SSRT.
angle: Oficiala paĝaro de la SSRT.
angle: Artikoloj en ADS kun mencio de la SSRT.
angle: Smolkov G. I., Stepanov V. E., Grigorev V. M., Banin V. G. (Jan. 1986). Tunkinskaya Radiophysical Observatory The east-Siberian complex of SibIZMIR solar observatories (angle). IAU, Asian-Pacific Regional Meeting., p. 25. Astrophysics and Space Science. Alirita 2012-03-23.