Beiuș
Beiuș [bejuŝ] (hungare Belényes bele:njeŝ) estas urbo en Rumanio sur la dekstra bordo de rivero Körös, sud-oriente de Oradea.
Enhavo
1 Loĝantaro
2 Historio
3 Fonto
4 Renomaj personoj
5 Eksteraj ligiloj
Loĝantaro |
En 1910 ĝi nombris 4 mil 223 loĝantojn (hungaroj, rumanoj); en 1992 11 mil 923 (90 % rumanoj).
Historio |
Ĝi estis unue menciita skribe en 1291. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Bihar). Ekde 1828 ĝi havis gimnazion en rumana lingvo.
Fonto |
Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)
Renomaj personoj |
István Antal (n. 15-a de junio 1936): kontrabasisto, ĥorkapelestro.
László Benedek (5-a de septembro 1887 – Kitzbühel, 6-a de septembro 1945): psikiatro, neŭrologiisto, universitata profesoro.
János Bottyán (23-a de oktobro 1911 – Budapest, 22-a de januaro 1984): reformita pastro, redaktoro
Lucia Cosma (13-a de septembro 1875 – Sibiu, 11-a de junio 1972): operkantistino (soprano).
Kálmán Csákabonyi (Belényes, 15-a de aŭgusto 1902 – Pécs, 27-a de majo 1970): arkivisto.
Jenő Halmi, pli juna (18-a de novembro 1905 – ?): aktoro, direktoro.
András Kiss (n. 17-a de aprilo 1938): kuracisto, memuaristo
Károly Mártonffy (16-a de septembro 1890 – Budapest, 22-a de majo 1979): juristo, universitata profesoro.
János Miklós (*Episcopia Bihorului, 11-a de majo 1949): grafikisto.
Anna Ilona Marossy (*12-a de marto 1931): muzeologino en Oradea.
Edith Mayer (*15-a de oktobro 1910 – ): pentristino, grafikistino.
Anna Pánti (13-a de septembro 1960): kantistino (koloratursoprano)
Béla Szokolay instruisto, pupteatra fakulo, verkisto
Gábor Vágó (19-a de aŭgusto 1894 - Segedo, 1968) skulptisto, metalartisto
Eksteraj ligiloj |
- Popolnombrado 2002