Vuĥu
Vuĥu | |||
---|---|---|---|
Administrado | |||
Poŝtkodo | 241000 [+] | ||
Retpaĝaro | www.wuhu.gov.cn [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 3 842 100 (2011) [+] | ||
Loĝdenso | 642 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 31° 20′ N, 118° 22′ O31.33398118.36223Koordinatoj: 31° 20′ N, 118° 22′ O [+] | ||
Alto | 8 m [+] | ||
Areo | 5988 km² ( 598 800 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+08:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Wuhu [+] | |||
Vuĥu, ĉine 芜湖 / 蕪湖 estas metropolokaj universitata urbo en Ĉina Popola Respubliko. La loknomo signifas: "magra lago". La prefektejo administras ankaŭ la proksimajn distriktojn.
Enhavo
1 Geografio
2 Historio
3 Ekonomio
4 Klimato
5 Trafiko
6 Vidindaĵoj
7 Ĝemelurboj
8 Fontoj
Geografio |
Vuĥu etendiĝas sur ebenaĵo laŭ Jangzio en orienta parto de la lando. Nankingo troviĝas 90 km.
Historio |
Vuĥu estas loĝata jam en -770. Ĝi iĝis strategie grava urbo dum la Tri Regnoj. En tiu tempo ĝi estis konata kiel Jiuzi (Chiu-tzu-鳩茲). Longe la urbo estis fama pri produktado de glavoj. Sub la Ming-dinastio la urbo evoluis, kiel grava komerca centro kaj enlanda haveno, kaj poste, kiel centro de la rizokomerco. La katolika katedralo de Sankta Jozefo konstruiĝis por la eŭropanoj, ja la britoj akiris parton de la urbo por komercadi. Inter 1937-1945 la japanoj havis la urbon.
Ekonomio |
Vuĥu industrie evoluis post la 2-a mondmilito. Pli frue oni okupiĝis pri komercado de rizoj, silkoj, kotonoj, teoj, tritikoj kaj ovoj, nuntempe ankaŭ pri teksaĵoj, ŝipokonstruadoj kaj paperofaradoj.
Klimato |
Vuĥu havas humidan subtropikan klimaton kun kvar apartaj sezonoj. La ĉiujara averaĝtemperaturo estas 16 °C. Jare pluvas po 1000 mm. La vintroj ĉi tie estas malvarmaj, foje kun neĝo. La someroj estas varmaj kaj humidaj kun [temperaturo 37 °C.
Trafiko |
Vuĥu havas gravan stacidomon kaj riveran havenon.
Vidindaĵoj |
- Spegulo-Lago (镜湖))
parko (滨江公园)
stadiono(奥林匹克体育场)
ponto kun 229 metrojn altaj pilonoj
Ĝemelurboj |
Koĉi, Japanio
Pavia, Italio
Torrejón de Ardoz, Hispanio
Fontoj |
- Angla Vikipedio