Szirák






Enhavo






  • 1 Bazaj informoj


  • 2 Situo


  • 3 Historio


  • 4 Vidindaĵoj





Bazaj informoj |


Szirák (sirAk) estas vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Nógrád, en subregiono de Pásztó.




Kastelo de Szirák




  • Areo: 19 km²


  • koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 47.8295/19.5313


  • Loĝantaro: 1190


  • Poŝtkodo: 3044


  • Telefonprefikso: 32



Situo |


La vilaĝo situas en valo de rojo en monto Cserhát, laŭ flankovojoj, for de ĉefvojo, fervojo kaj rivero. Budapeŝto troviĝas 65 km-ojn, Pásztó 24 km-ojn for.



Historio |


La komunumo estis loĝata dum la neolitiko kaj bronzepoko, poste avaroj kaj sarmatoj loĝis tie. La unua skriba mencio okazis el 1219, kavalira ordeno fondis abatejon. Tiu detruiĝis en 1241 dum la tatara invado, sed poste refondiĝis. La kampoj en la 14-a jarcento apartenis al la reĝino. La turkoj faris preskaŭ senhoma la vilaĝon, slovakoj refondis ĝin en 1692. Incendio okazis en 1832. La vilaĝo iĝis distriktejo de Nógrád (reĝa departemento) kaj grandvilaĝo en 1880. Dum la socialismo ŝtata bieno kaj kolĥozo funkciis en la vilaĝo.


Vilaĝservoj estas aŭtonomio de ciganoj, lernejo, infanĝardeno, biblioteko, kuracejo, dentokuracejo, apoteko.



Vidindaĵoj |



  • kastelo de Teleki-Degenfeld el 1690, nun 4-stela hotelo

  • luterana preĝejo el 1788

  • katolika preĝejo

  • nobeldomo de Bozó el 1840




Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto