Lubomierz




























































































Lubomierz

germane: Liebenthal

Blazono


Blazono

Lubomierz (Pollando)

DMS

Red pog.svg




Genitivo de la nomo
Lubomierza

Provinco

Malsupra Silezio

Distrikto

Distrikto Lwówecki

Komunumo

Komunumo Lubomierz

Speco de komunumo
Urbo-kampa

Koordinatoj

51° 1′ N, 15° 31′ O51.01277777777815.510833333333Koordinatoj: 51° 1′ N, 15° 31′ O

Alto super la marnivelo
290-310 m

Areo
8,06 km²

Loĝantaro
1812 (en 2004)

Loĝdenso
224,8 loĝ./km²

Poŝtkodo
59-623

Telefona antaŭkodo
75

Aŭtokodo
DLW

TERYT
5020112024

Titolo de estro
Urbestro

Adreso de estraro
pl. Wolności 1

Poŝtkodo de estraro
59-623

Telefono de estraro
75 783-31-51

Fakso de estraro
75 783-31-67

Komunuma retejo

http://www.lubomierz.pl







v  d  r


Information icon.svg



Lubomierz (esperante: Lubomjeĵo; germane: Liebenthal ĝis 1945, en la jaroj 1945–47 ĝi nomiĝis Miłosna) estas urbo en la provinco Malsupra Silezio de Pollando. Ĝi apartenas al samnoma komunumo Lubomierz en distrikto Lwówecki.

Lubomierz estas pitoreske lokita urbeto en malaltebenaĵo inter Izerskie Montetaro.




Enhavo






  • 1 Historio


  • 2 Vidindaĵoj


    • 2.1 Monaĥeja komplekso kun la preĝejo patronata de “Ĉieliro de Plejsankta Maria Virgulino kaj de Sankta Maternus”


    • 2.2 Urboplaco


    • 2.3 Preĝejo patronata de “Sankta Kruco”


    • 2.4 Preĝejo patronata de “Sankta Anna”


    • 2.5 Remparoj




  • 3 Partneraj urboj


  • 4 Sekvo


  • 5 Bibliografio kaj fontaĵo





Historio |


Bazara setlejo troviĝis ĉi tie jam probable en la 12-a jarcento kaj estis kunligita kun lokiĝo ĉe vojo de Prago ĝis Zgorzelec. En la jaro 1251 la vilaĝo estis lokita laŭ magdeburga juro. En 1278 ekestis ina monaĥejo de Benediktanoj. Ĝi ekstaris danke al Judita von Lybintal, vidvino post kavaliro, kiu ricevis de silezia princo Henryk la 1-a Jaworski permeson al konstruado de la monaĥejo kaj venigi la monaĥinojn. La monaĥinoj tuj estiĝis tre gravaj kaj influaj. Ili havis rajton por decidi pri membroj de urba konsilantaro kaj ankaŭ ricevadis impostojn. Lubomierz estis propraĵo de monaĥinoj ĝis 1810. En 1291 silezia princo Bolko la 1-a Świdnicki donis al setlejo urborajton. La princo donis al la urbo privilegiojn, inter alie permesis por produktado kaj vendado de bakaĵoj, viando, ŝuistaj elfaraĵoj, produktado de vino kaj biero, vendado de salo kaj funkciado de ŝvitbanejo. La princo ordonis konstrui remparon kaj donis rajton por organizi ĉiujaran kermeson en tago la 15-a de aŭgusto, kiu kaŭzis, ke urbo kaj monaĥejo atingis rimarkeblajn enspezojn. Disvolvo de la urbo bremsis oftaj incendioj (1329, 1344, 1359, 1395, 1400), pestoj (1307, 1312, 1418, 1613) kaj inundo (1342). En la jaro 1408 la urbajn privilegiojn konfirmis ĉeĥa reĝo Venceslao la 4-a. La urbo kaj la monaĥejo estis ruinigitaj kaj rabitaj de husanoj en 1426. Pro senĉesa milita minaco de 1481 jaro en Lubomierz funkciis Pafada Korporacio. En 1527 la urbo ricevis de reĝo Ferdinando la 1-a konfirmon de ĝis nunaj privilegioj. En la duono de la 16-a jarcento sekvis tempo de prospero. Oni komencis ekspedi transportojn de lana ŝpinaĵo ĝis Hamburgo kaj organizi la plej grandaj, krome tiuj en Lwówek Śląski kaj en Jelenia Góra, bazaroj de ŝpinaĵo en ĉi tiu parto de Silezio. Ĉefa loko de la komerco estis urboplaco.

Urba lernejo ekestis ĉi tie nur en 1544. El Lubomierz devenis la plej eminentaj tipografoj de Krakovo: Hieronimo Wietor, Marko Scharfenberg kaj liaj filoj Nikolao kaj Stanislao. Tridekjara milito kaŭzis multajn detruojn, kiuj estis malfacile nuligitaj post dekjaroj. En la urbo komencis disvolvi teksa metio. Lubomierz prosperis, ĝis kiam en plej grandaj urboj komencis disvolvi manufakturoj de kotono kaj teksa industrio. Post la granda incendio en 1802 komencis malrapida malriĉigo de la urbo. Sekvis sekularigo de la ina monaĥejo en 1810. La urbo pli kaj pli ekhavis agrikulturan karakteron. En la urbeto sekvis stagno, kiun eĉ ne interrompis konstruo de fervoja vojo en 1885.

Politika historio de la urbo estas kunligita kun ĝia aparteno al kvar ŝtatoj. Komence ĝi apartenis al la polaj piastidoj. Tiamaniere estis ĝis la jaro 1392, kiam post morto de Agnesa de Habsburgoj, vidvino post la princo Bolko la 2-a Mały, la Svidna-Javoria princlando transdependiĝis al “Ĉeĥa Krono”, al Luksemburgia dinastio. En 1526 jaro la Silezio troviĝis sub regado de Habsburgoj. En 1740 jaro sekve de sileziaj militoj ĝi troviĝis en Prusio. Kaj denove revenis al Pollando en 1945 jaro, post la dua mondmilito.

Lubomierz estas arkitektura perlo de Malsupra Silezio. Ĝi ne estis ruinigita pro la dua mondmilito kaj ĝi konservis urbocentran formon de mezepoka bazara setlejo. Pitoresko de la urbo kaj ĝia ĉirkaŭaĵo kaŭzis, ke ĉi tie oni filmis multe da filmoj. De 1997 ĉiujare en duono de aŭgusto ĉi tie estas organizita Tutpollanda Festivalo de Komediaj Filmoj, al kiu alvenas multe da polaj eminentaj aktoroj, reĝisoroj kaj miloj da turistoj.



Vidindaĵoj |



Monaĥeja komplekso kun la preĝejo patronata de “Ĉieliro de Plejsankta Maria Virgulino kaj de Sankta Maternus” |







Baroka monaĥeja komplekso en Lubomierz konsistas el: eksa ina monaĥejo de Benediktanoj, paroĥa preĝejo patronata de “Ĉieliro de Plejsankta Maria Virgulino kaj de Sankta Maternus ” kaj parokestrejo. Ĝi apartenas al plej valoraj ekleziaj antikvaĵoj de tuta Silezio.

La monaĥejo estis fondita danke al Jutta von Liebenthal en 1278. Ĝis hodiaŭ restis gotikaj fragmentoj el la 14-a jarcento kaj la 15-a jarcento en norda kaj okcidenta parto. La monaĥeja konstruaĵo lokiĝis ĉirkaŭ eksa monaĥeja korto kaj ena korto. Al la plej interesindaj ĉambregoj apartenas: kapitulejo, refektorio kaj aŭdienca ĉambrego. La monaĥejo estis sekularigata en 1810.

La plej valora ero de la komplekso estas baroka preĝejo, kiu estis konstruita fine de la 17-a jarcento en loko de pli maljuna preĝejo el ĉirkaŭ duono de la 15-a jarcento. En jaroj 1727 – 30 ĝi estis alikonstruita laŭ direkto majstro de konstruado J.J. Scheerhofer el Legnica. La ekstero kaj eno de la preĝejo karakterizas de tre baroka pompo. Ene oni povas ekvidi: ĉefan altaron el 1775, multajn flankajn altarojn el 1730 – 36 predikejon kovritan de baldakeno el 1765, polikromioj sur plafono kaj aliaj belaj elementoj. La preĝejo havas aron da artaj verkoj, kiel krucifiksoj, relikvujoj, liturgiaj roboj kun la plej malnova ornato el 1668.

Baroka kosntruaĵo de parokestrejo estis konstruita en 1689 danke al abatino Katarina Heintze. Unue estis destinita al kapelanoj. Ĝis hodiaŭ restis originala enireja portalo, volboj de kelo kaj de teretaĝaj ejoj.



Urboplaco |







Arkitektura komplekso de la urboplaco estas unu el pli valoraj en Silezio. Ĝia longigita formo estas specifa por pli malnovaj bazaraj setlejoj de mezepoko. Ĝi evoluis pro lokiĝo ĉe vojo Lubań – Jelenia Góra. La unua priskribo pri urbodomo devenas el 1349, kaj ĝi estis detruita de husanoj. La urbodomo, kiu troviĝas en la urboplaco ekstaris en 1449. Poste estis kelkfoje alikonstruita. En korno de brikdomo, kiu kunigas kun urbodomo pere de arkoj troviĝas mezepoka, ŝtona pilorio.

Antikvaj brikdomoj de la urboplaco devenas el la 16-a – la 18-a jarcento kaj la plej interesindaj estas brikdomo de bakisto kaj brikdomo de ŝtofistoj.

Antaŭ la enirejo al la urbodomo troviĝas baroka komplekso de skulptaĵoj. Grejsa statuo de Dipatrino staras sur alta korinta kolono kaj estas ĉirkaŭita de kvarlatera balustrado. En anguloj de kvarlatero staras statuoj de sanktuloj, kiuj gardas urbanoj de pesto. La kolono estis fondita de familio Tanner en komenco de la 18-a jarcento. Ĝi estis starigita memore al pesto el 1613, pro kiu mortis 989 de urbanoj.



Preĝejo patronata de “Sankta Kruco” |







Konstruado de la preĝejo patronata de “Sankta Kruco” estas kunligita kun mirakla trovo de ora kruco per filino de tiama urbestro. La unua priskribo pri la preĝejo devenas el 1666, kaj hodiaŭa konstruaĵo devenas el la jaro 1805. Ene troviĝas interesinda ligna skulptaĵo de Madono el la 15-a jarcento.



Preĝejo patronata de “Sankta Anna” |







La unua priskribo pri la preĝejo de “Sankta Anna” devenas el la jaro 1523. La nuna konstruaĵo tio estas granda tombeja kapelo, kiu devenas el 1707, radikale alikonstruita en 1833. Longigita, trinava eno kun altaj fenestroj havas barokan garnon el la 18-a jarcento. En la ĉepreĝeja tombejo troviĝas klasikisma grandioza tomba kapelo. En la kapelo estas entombigita Christian Jakub Salice Contessa (1767-1825), poeto el Jelenia Góra, kiu akiris monaĥejan havaĵon post sekularigo.



Remparoj |


La unua remparo ekstaris dum regado de princo Bolko la 1-a en duono de la 13-a jarcento. Ĝi kunmetis el du zonoj. La unua zono gardis monaĥejon kaj dua la urbon. En la 14-a jarcento estis tri pordegoj, kiuj gardis enirejon. En 1527 ekstaris Meza Pordego nomata ankaŭ Monaĥeja Pordego. Pro malkonstruoj en la jaroj 1825 – 35 la turoj kaj plimulto da remparaj muroj malestis. Ĝis hodiaŭ restis nur malmulta parto de la remparo ĉe eksa monaĥejo.



Partneraj urboj |




  • Wittichenau, Germanio


  • Mszana Dolna, Pollando



Sekvo |


  • Ankaŭ ĉi tie estis filmita filmtrilogio de Silvestro Ĥeĉinskio: Nur amikoj (1967), Ne estas fortuloj (1974) kaj Amu aŭ ĵetu (1977).


Bibliografio kaj fontaĵo |



  • Janusz Czerwiński, Krzysztof R. Mazurski: Sudety. Sudety zachodnie. Warszawa 1983 Flago-de-Pollando.svg (pole)


  • http://www.lubomierz.pl/ Flago-de-Pollando.svg (pole)


  • http://www.karkonosze.info.pl/miasta/miasta_lubomierz.htm Flago-de-Pollando.svg (pole)


  • http://pl.wikipedia.org/wiki/Lubomierz Flago-de-Pollando.svg (pole)

  • Mapa atrakcji turystycznych: Sudety Zachodnie. Wydawnictwo Turystyczne PLAN Jelenia Góra 2005 Flago-de-Pollando.svg (pole)

  • 50 Wyjątkowych Atrakcji Powiatu Lwóweckiego - mapa. Wydawnictwo Poligrafia “AD REM” Jelenia Góra 2006 Flago-de-Pollando.svg (pole)






  • Kategorio Lubomierz en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)









Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto