Gábor Máté (aktoro)
Gábor Máté | |
---|---|
Gábor Máté | |
Personaj informoj | |
Naskonomo | Máté Gábor |
Naskiĝo | la 29-an de aprilo 1955(nun 1955-04-29) en Budapeŝto (Hungario) |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo • Universitato de Dramo kaj Filmo |
Profesio | aktoro, reĝisoro, reĝisoro, universitata profesoro, teatrestro |
Familianoj | |
Edz(in)o | Gabriella Jakupcsek, Györgyi Albert |
Gábor Máté, laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Máté Gábor estas hungara aktoro, voĉoaktoro, reĝisoro, universitata profesoro. Lia familia nomo malofte estas Máthé.
Gábor Máté [1] naskiĝis la 29-an de aprilo 1955 en Budapeŝto.
Enhavo
1 Biografio
2 Elektitaj teatraj roloj
3 Elektitaj filmaj roloj
4 Elektitaj reĝisoraĵoj
5 Dubladaj roloj
6 Fontoj
Biografio |
Gábor Máté jam dum la lernejaj jaroj (1973-1975) havis knabajn rolojn en la Hungara Radio. Li akiris diplomon en Teatra kaj Filma Altlernejo en 1980, kie la plej signifaj instruistoj estis Tamás Major kaj Gábor Székely (reĝisoro). Post siaj studoj li aliĝis al trupo de Teatro Csiky Gergely (Kaposvár). Li debuzis kiel reĝisoro en 1981. Li apartenas al Teatro Katona József ekde 1987. Li ekinstruis en la menciita altlernejo en 1993, kie li akiris sciencan gradon DLA en 2001. Same en 2001 li estis nomumita ĉefreĝisoro. La habilitiĝo okazis en 2006. Inter 2007-2011 li estis vicrektoro de intetempe altrangigita Universitato de Dramo kaj Filmo (Budapeŝto), poste li estis nomumita teatrestro. Li ricevis premion Kossuth en 2009, pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn.
Elektitaj teatraj roloj |
William Shakespeare:
La ventego - Antonio
Hamleto - Claudius
Somermeznokta sonĝo - Lysander; Oberon
Julio Cezaro - Brutus
Molière:
La mizantropo - Philinte
Tartufo - Cléante
Elektitaj filmaj roloj |
Ripacsok (1981)
Ni neniam mortos! (1993)
Taxidermia (2005)
Fekete leves (2013)
Elektitaj reĝisoraĵoj |
Ferenc Molnár: Játék a kastélyban]]
Ŝekspiro: Multa bruo pri nenio
Dubladaj roloj |
- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj de Tim Robbins, Robert De Niro, Hugh Laurie kaj aliaj [2]
Fontoj |
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio kun datenoj
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto