Compiègne
Compiègne | |||
---|---|---|---|
Blazono | |||
Devizo: « Regi et Regno fidelissima » ("Fidelega al reĝo kaj regno") | |||
Administrado | |||
Statuso | Urbo | ||
Lando | Francio | ||
Regiono | Pikardio | ||
Departemento | Oise | ||
Arondismento | Compiègne (ĉefurbo) | ||
Kantono | Ĉefurbo de 3 kantonoj | ||
INSEE kodo | 60159 [+] | ||
Poŝtkodo | 60200 | ||
Kodo laŭ INSEE | 60159 | ||
Retpaĝaro | www.compiegne.fr [+] | ||
Politiko | |||
Urbestro | S-ro Philippe Marini (2001-2008) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 41 254 ((1999)) | ||
Loĝdenso | 776 9 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 49° 25′ N, 2° 49′ O49.4141666666672.8222222222222Koordinatoj: 49° 25′ N, 2° 49′ O | ||
Alto | De 31 al 134 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero | ||
Areo | 53,10 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero | ||
Horzono | +1 | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Compiègne [+] | |||
Compiègne [kɔ̃piɛɲ] estas mezgranda franca komunumo, lokata en la departemento Oise kaj en la regiono Pikardio. Ĝi estas unu el la subprefektejoj de la departemento, kaj do ĉefurbo de unu arondismento.
Compiègne havas proksimume 41 000 loĝantojn, kiuj nomiĝas Compiégnois.
Enhavo
1 Geografio
2 Historio
3 Ĝemelaj urboj
4 Esperanto-movado
5 Vidu ankaŭ
6 Eksteraj ligiloj
Geografio |
Compiègne situas proksime de la kunfluejo de riveroj Oise kaj Aisne, ĉirkaŭ 65 km norde de Parizo. Ĝia latina nomo estis Compendium.
Okcidente ĝin limas rivero Oise, oriente la arbaro de Compiègne, norde rivero Aisne. Sude la limo al komunumo Croix-Saint-Ouen estas konvencia. Kvankam la stacidomo troviĝas dekstre (okcidente) de Oise, ĝi apartenas al la komunumo.
Historio |
- En 868 estis subskribita la traktato de Compiègne.
- Je la 11-a de novembro 1918 en la arbaro de Compiègne Francio igis Germanion subskribi armisticon post la Unua Mondmilito, en fervoja vagono.
- Je la 22-a de junio 1940 Germanio igis Francion subskribi armisticon, en la sama vagono.
- Je la 23-a de septembro 2006 en la kastelo de Compiègne kunvenis la regnestroj Jacques Chirac (Francio), Vladimir Putin (Rusio) kaj Angela Merkel (Germanio).
Ĝemelaj urboj |
Landshut en Germanio , de 1962
Huy en Belgio , de 1959
Raleigh (Norda Karolino) en Usono , de 1989
Kiryat Tivon en Israelo , de 1988
Arona en Italio , de 1962
Vianden en Luksemburgo , de 1964
Ŝirakava en Japanio , de 1988
Elbląg en Pollando , de 2002
Bury St Edmunds en Anglio , de 1967
Esperanto-movado |
Estas gastiganto de Pasporta Servo tie.
Vidu ankaŭ |
- Komunumoj de Oise
- Listo de urboj de Francio
Eksteraj ligiloj |
- Oficiala TTT-ejo