Duklando Ŝvabio
Duklando Ŝvabio | ||||||||||||||||||||
Origina nomo | germane Herzogtum Schwaben aŭ Herzogtum Alamannien latine Ducatus Allemaniæ' | |||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||
Geografio
| ||||||||||||||||||||
Ĉefurbo: | ||||||||||||||||||||
Loĝantaro | ||||||||||||||||||||
Ŝtat-strukturo | ||||||||||||||||||||
Ŝtat-strukturo: | Triba duklando | |||||||||||||||||||
Patrina lando: | Franka kaj Sankta Romia imperioj | |||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||
La duklando Ŝvabio (germane Herzogtum Schwaben [ŝva:b.n] aŭ Herzogtum Alamannien) estis unu el la kvin "tribaj duklandoj" de la mezepoka orientfranka imperio aŭ reĝlando Germanio (apud Bavario, Frankonio, Loreno kaj Saksio), kaj ĝiaj dukoj estis inter la plej altaj potenculoj de la tiama Germanio. Ĝi praktike ekzistis dum proksimume 350 jaroj kaj estis la bazo de la potenca dinastio Ŝtaŭfoj, al kiu tiutempe ankaŭ apartenis pluraj imperiestrioj de la Sankta Romia Imperio. Ĝia teritorio estis pli granda ol la hodiaŭa regiono "Ŝvabio"; ĝi ampleksis grandan parton de la hodiaŭa Baden-Virtembergo, partoj de hodiaŭaj Svisio, Francio, Italio kaj Liĥtenŝtejno.
La duklando praktike ĉesis ekzisti en 1268, kun la ekzekuto de Konradin, la lasta tiama duko de Ŝvabio. Imperiestro Rudolfo la 1-a revivigis la titolon "duko de Ŝvabio" por sia filo Rudolfo, de kiu ĝin heredis ties filo Johano Parricida. Johano mortis en 1312 aŭ 1313, kaj la titolo kun li.
La Margraflando Badeno apartigis sin de la duklando dum la 12-a jarcento.
En 1512, kiam imperiestro Maksimiliano la 1-a dividis la imperion en imperiajn cirklojn, unu el ili, la "ŝvabia cirklo", proksimume identis kun la estinta duklando. Ĝi konsistis el la graflando Virtembergo, la margraflando Badeno, kaj la okcidenta parto de duklando Bavario. La hodiaŭa nomo Ŝvabio, germane Schwaben [ŝva:b.n], estas uzata neoficiale por tiu sama regiono, sed oficiale nur por la distriktaro Ŝvabio en Bavario.
La duklando estis dividita en administrajn unuojn nomataj latine pagi, germane Gau, en Esperanto ankaŭ "govio". La vortero "-gau" ankoraŭ hodiaŭ troviĝas en pluraj regionaj nomoj, ekz-e Breisgau, Allgäu, Aargau.
Vidu ankaŭ |
- Kategorio: Dukoj de Ŝvabio
Referencoj |
- Ĉi tiu artikolo estas bazita parte sur la Encyclopaedia Britannica (eldono de 1911), kiu nun estas publikaĵo.