Star Wars Episode IV: A New Hope
Stelaj Militoj Epizodo 4-a: Nova Espero | |
---|---|
Filmafiŝo | |
Originala titolo | Star Wars Episode IV: A New Hope |
Produktadlando | Usono |
Filmita en | Usono, Tunizio, Gvatemalo |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 25-a de majo 1977 |
Daŭro | 121 minutoj (originale) |
Ĝenro | sciencfikcia fantazio |
Kameraado | Gilbert Taylor |
Buĝeto | Usona $11.000.000 |
Reĝisoro(j) | George Lucas |
Produktisto(j) | Gary Kurtz |
Scenaro | George Lucas |
Muziko | John Williams |
Ĉefrolantoj | Mark Hamill Harrison Ford Carrie Fisher Peter Cushing Alec Guinness |
Laboratorio kaj optikaj efektoj | Industrial Light & Magic |
Distribuo | 20th Century Fox |
IMDb | |
Star Wars Episode IV: A New Hope (“Stelaj Militoj Epizodo 4-a: Nova Espero”), originale montrita kiel Star Wars, estas 1977-a sciencfikcia fantazia filmo verkita kaj direktita de George Lucas. Ĝi estas la unua el naŭ filmoj faritaj en la Stelaj Militoj film-serio. Tri postaj filmoj antaŭrakontas la internan kronologion de la serio. Inter fervoruloj, la titolo estas ofte mallongigita kiel “ANH”.
Steluloj aperantaj en la filmo inkluzivas Mark Hamill, Harrison Ford, Carrie Fisher, Peter Cushing kaj Alec Guinness
Antaŭ longa tempo, en fora galaksio, la filmo rakontas pri grupo da liberecbatalantoj, nomataj Ribela Alianco, kiu strebas detrui la kosmostacion de la prema Galaksia Imperio. La intrigo sekvas la rakonton de la juna farmisto Luke Skywalker, kiu neatendite ekrolas kiel heroo, kiam li neintence ekposedas robotojn, kiuj kunportas la planon de la stelstacio. Li devas akompani emeritan militan generalon, Obi-Wan Kenobi por savi la posedanton de la robotoj, princino Leia Organa, liveri la planon al la sekreta stacio de rebeluloj, kaj helpi detrui la spacostacion, antaŭ ol ĝi atingos kaj detruos la rebelulan bazon.
Intrigo |
Super la planedo Tatooine, steldestrojero de la Galaksia Imperio pelas korveton de Corellia, Tantive IV, suspektata pri spionado. La princino Leia, senatano de Alderaan en la Imperia Senato, ja sukcesis ŝteli la planojn de la Morta Stelo (Death Star), potenca spaca stacio estrata de Grand Moff Tarkin, lun-granda, havanta armilon kapablan detrui planedon. La princino decidas kontakti Obi-Wan Kenobi, eksan Ĵedaj-kavaliron, kaj konfidas la planon al siaj robotoj C-3PO kaj R2-D2.
Tiuj forfuĝas la ŝipon per savkapsulo kaj iras al Tatooine. Alveninte sur la planedo, ilin kaptas Jawa-oj. Ili estas venditaj al Owen Lars. Luke Skywalker, ties nevo, riparas la robotojn, kaj eltrovas la mesaĝon de la princino Leia. Tiu mesaĝo estas destinita al Obi-Wan Kenobi, kaj Luke divenas, ke fakte temas pri Ben Kenobi, kiu vivas ermite apud Mos Eisley (spac-haveno de Tatooine). Vespere, RD-D2 fuĝas por renkonti al Ben, kaj Luke ekserĉas ĝin sekvamatene. Trovinte la roboton, la grupon atakas rabistoj Tusken (“sablo-homoj”), kaj Obi-Wan savas ilin ĝustatempe.
Poste, Ben decidas iri al Alderaan, la devenplanedo de la princino, kaj malkaŝi al Luke lia potenco pri la “Forto”. Sed ili ne scias, ke Darth Vader serĉas la robotojn, kaj ke Alderaan, pro ordono de Tarkin, estis polvigita de la Morta Stelo. La soldatoj de Vader, kiuj enketis ĝis Luke, atakas kaj mortigas liajn geonklojn. Tial Skywalker decidas iri kun Ben al Mos Eisley por trovi piloton, kiu alportos ilin ĝis Alderaan. Survoje, Luke ekkonas la Forton, universalan povon, kiun povas uzi la Ĵedajoj.
Luke kaj Obi-Wan trovas piloton Han Solo, kaj kunpiloton Chewbacca. Ili ekscias, ke Alderaan estas detruita, kaj imperia ŝipo vidas ilin. Ilia ŝipo, Millenium Falcon, estas kaptita de altira radio, kaj ili estas insiditaj en la spaca stacio. Ben iras malkonekti la altiran radion dum Luke, Han kaj Chewbacca iras liberigi Leian. Reveninte ĉe la Falcon, la grupo eskapas, kaj Luke vidas la morton de Obi-Wan, mortigita per la lumglavo de sia eks-disĉiplo, Vader.
La grupo sukcesas aliri la kaŝejon de la Rebela Alianco por ataki la Mortan Stelon, helpe de la plano de R2-D2. Han foriras por pagi siajn ŝuldojn, dum Luke iras batali la Imperion en batalŝipo. Han revenas lastatempe por helpi al Luke, kiu sukcesas detrui la stacion. Vader, kies ŝipo estis difektita dum la batalo, foriras en spacon.
Aktoroj |
Mark Hamill: Luke Skywalker
Carrie Fisher: Princino Leia Organa
Harrison Ford: Han Solo
David Prowse: Darth Vader
- Sir Alec Guinness: Obi-Wan Kenobi
Peter Cushing: Grand Moff Tarkin
Anthony Daniels: C-3PO
Kenny Baker: R2-D2
Peter Mayhew: Chewbacca
Phil Brown: Onklo Owen Lars
Shelagh Fraser: Onklino Beru Lars
Alex McCrindle: Generalo Dodonna
Eddie Byrne: Generalo Willard
Garrick Hagon: Biggs Darklighter
Denis Lawson: Wedge Antilles
William Hootkins: Porkins
Richard LeParmentier: Generalo Motti
Don Henderson: Generalo Taggi
Alfie Curtis: Doktoro Evazan
|