Metropola Polico de Bonaero






Blazono de Metropola Polico de Bonaero.




Oficiroj de la Metropola Polico.


La Metropola Polico de la Urbo de Bonaero estas la polico kiu dependas de la Aŭtonoma Urbo de Bonaero. Ĝi estis kreita per la Leĝo 2.894 de Publika Sekureco, sankciita per la Bonaera Parlamento la 28an de oktobro 2008.[1]


La Metropola Polico kunhavigas la funkciojn de polico de sekureco en la Urbo de Bonaero kun la Argentina Federala Polico kaj, en la havena zono, kun la Argentina Ŝipa Prefektpolico.


La Metropola Polico eniris en aktiveco la 5an de februaro 2010. Ĝi estas bazita en la Metropola Polico de Londono.




Enhavo






  • 1 Komenco de la aktivecoj


  • 2 Organizo


    • 2.1 Strukturo


    • 2.2 Stabanaro de la Metropola Polico


    • 2.3 Armilaro


    • 2.4 Uniformo


    • 2.5 Edukado kaj trejnado




  • 3 Referencoj


  • 4 Eksteraj ligiloj





Komenco de la aktivecoj |




Unua policejo de la Metropola Polico, lokita en la kvartalo de Saavedra.


La registaro ĉirkaŭkalkulis komence ke la Metropola Polico havas proksimume ĉirkaŭ 15.000 homojn, kaj devas komenci la aktivecojn la 1an de oktobro 2009.[2][3][4]



Organizo |



Strukturo |




Mauricio Macri apud kadetoj de la Metropola Polico.




Budo de la Metropola Polico en la Foiro de la Libro, 2013.


La strukturo estas formita de kvar areoj, ĉiu areo zorge de Ĝenerala Direktoro:[5]



  1. Sekureco

  2. Esploroj

  3. Scienco kaj Tekniko

  4. Administrado



Stabanaro de la Metropola Polico |


La Stabanaro Ĝenerala Polica organiziĝas en sola kategorio kiu havas la sekvajn gradojn:[6]



  1. Oficiro

  2. Majora Oficiro

  3. Subinspektoro

  4. Inspektoro

  5. Subkomisaro

  6. Komisaro

  7. Majora Komisaro

  8. Generala Komisaro

  9. Superintendento



Armilaro |


La metropolaj policistoj uzas pistolojn Beretta PX4 Storm kaj ĉasfusilojn Mossberg 500.



Uniformo |


La uniformoj de la Metropola Polico estas bazitaj sur tiuj de la Metropola Polico de Londono.



Edukado kaj trejnado |


La Metropola Policisto trejniĝas kaj kapabliĝas en la Supera Mezlernejo de Publika Sekureco. Ĉi tiu Mezlernejo dependas organike kaj funkcie de la Ministerio de Justeco kaj Sekureco de la Aŭtonoma Urbo de Bonaero kiu estras Guillermo Montenegro.[7]



Referencoj |




  1. Ley 2.894 CABA Creación de la Policía Metropolitana


  2. [1] Clarín, 29 de octubre 2008


  3. Macri presentó su Plan de Seguridad, Perfil, 17a de marto de 2008.


  4. Horacio Aizpeolea (18 de marzo de 2008).


  5. http://www.buenosaires.gov.ar/areas/seguridad_justicia/policia_metropolitana/estructura_organizacion.php?menu_id=29494 Retejo de la Gobierno de la Ciudad de Buenos Aires.


  6. «Artículo 17, Ley 2947, Estatuto del personal de la Policía Metropolitana».


  7. http://www.metropolitana.gob.ar/instituto.html



Eksteraj ligiloj |



  • Oficiala loko de la Metropola Polico

  • Sekcio de la Metropola Polico en loko de la Urbo de Bonaero


  • Facebook kaj Twitter


  • «Aprobis la kreon de la Metropola Polico». Parlamenta. 28an de oktobro 2008. Konsultita la 1an de aŭgusto 2009. 




Popular posts from this blog

Alcázar de San Juan

Griza ansero

Heinkel He 51