Ĉambro de Deputitoj de Argentino




Coat of arms of Argentina.svg

La Ĉambro de Deputitoj de Argentino (hispane Cámara de Diputados) estas unu el du partoj de la duĉambra parlamento de la sudamerika ŝtato Argentino - la alia parto estas la Senato de Argentino. Kune la du ĉambroj nomatas la "Kongreso de la Nacio Argentina".





la parlamentejo


En la Ĉambro de Deputitoj laŭ proporcia balotsistemo elektiĝas 257 deputitoj por ofictempo de po kvar jaroj - po duono elektiĝas ĉiun duan jaron, tiel ke garantiatas kontinua politika agado de sufiĉe granda kvanto da jam spertaj deputitoj. La parlamentejo situas en la nacia ĉefurbo Bonaero.



Balotoj |


La lastaj parlamentaj balotoj okazis la 23-an de oktobro 2011.




  • Kategorio Ĉambro de Deputitoj de Argentino en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)



Eksteraj ligiloj |


  • oficiala retejo de la Ĉambro de Deputitoj de Argentino (hispane)



Popular posts from this blog

Alcázar de San Juan

Griza ansero

Heinkel He 51