George Lucas
George Lucas | |
---|---|
Personaj informoj | |
Naskiĝo | 14-an de majo 1944 (1944-05-14) (74-jara) en Modesto |
Loĝloko | Kantono Marin |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Universitato de Suda Kalifornio • Downey High School • USC School of Cinematic Arts |
Profesio | produktoro, reĝisoro, artkolektanto, filmmuntisto, kameraisto, scenaristo, aktoro, verkisto, sciencfikcia verkisto, filmaktoro, plenuma produktoro, entreprenisto |
Lingvoj | angla lingvo |
Verkaro | American Graffiti THX 1138 Star Wars |
Familianoj | |
Edz(in)o | Mellody Hobson, Marcia Lucas |
Infanoj | Katie Lucas, Amanda Lucas |
George Walton LUCAS (filo) [ĝorĝ lukas] (naskiĝis la 14an de majo, 1944) estas usona filmisto, fama pro sia epopeeca filmserio Star Wars ("Stelaj Militoj" esperante) kaj Indiana Jones. ("Hindjana Ĵons" esperante) Star Wars, de 1977, kelkaj konsideras esti la unua filmo de la "alta koncepto", kvankam aliaj opinias ke la unua fakte estis Jaws de Steven Spielberg.
Lucas naskiĝis en Modesto, Kalifornio kaj studis kinarton dum la 1960aj jaroj en Los-Anĝeleso ĉe la Universitato de Suda Kalifornio, unu el la plej fruaj universitatoj havantaj studprogramon dediĉitan al kinarto. Tie li kreis diversajn mallongajn filmojn, inkluzive la fruan version de THX 1138. Post diplomiĝo li fondis la filmproduktejon American Zoetrope kune kun Francis Ford Coppola, celante liberan medion en kiu filmistoj faru filmojn sen la subprema regado de la studiosistemo de Holivudo. La plano iomete fiaskis, sed pro la sukceso de siaj filmoj American Graffiti kaj Star Wars, Lucas starigis propran studion, Lucasfilm, en Kantono Marin en sia hejma norda Kalifornio, for de la influo de Holivudo. La filioj de Lucasfilm (Skywalker Sound pri sono, Industrial Light and Magic pri optikaj efektoj kaj trukoj) fariĝis tre respektataj firmaoj en siaj fakoj.
Filmaro |
THX 1138 - direktoro, redaktinto, verkinto
American Graffiti - direktoro, verkinto
Star Wars filmserio*
The Phantom Menace (1999) - direktoro, verkinto
Attack of the Clones (2002) - direktoro, verkinto
Revenge of the Sith (2005) - direktoro, verkinto
Star Wars Episode IV: A New Hope (1977) - direktoro, verkinto
The Empire Strikes Back (1980) - ĉefproduktisto, kunverkinto
Return of the Jedi (1983) - ĉefproduktisto, kunverkinto
- Filmserio Indiana Jones (ĉefproduktisto, kunredaktinto, kunverkinto)
Eksteraj ligiloj |
- http://www.imdb.com/name/nm0000184
- http://www.starwars.com/bio/georgelucas.html
- http://www.glef.org
- http://www.filmmakers.com/artists/lucas